Mi fantazias, ke en iu bela tago plej supera aŭtoritato de Esperantistaro absolute malpermesas pluajn enkondukon de novaj radikoj. Aŭ la sama decido okazas per kuraĝa interkonsento de noblaj esperantistoj.
Post la malpermeso, kiam oni bezonas novan esprimon, oni devas elturniĝi ĉiam per kunmetitaj vortoj. En tia situacio verŝajne japanoj kaj ĉinoj (eble ankaŭ aliaj orientanoj) povos relative facile elturniĝi. Sed francoj kaj aliaj okcidentanoj plendos, ke tiuj kunmetaĵoj malfaciligas Esperanton, ĉar kunmetaĵo ne havas precizan sencon.
Jarojn poste la ne-precizaj kunmetaĵoj akiros pli precizajn sencoj en la uzado de Esperantistaro. Orientanoj, en trankvila koro, povos lerni kaj uzadi Esperanton kun multegaj kunmetitaj vortoj. Aliflanke okcidentanoj ĉiuokaze plendados, ke Esperanto perdas sian facilecon, ĉar malmultas tuj rekoneblaj vortoj al ili.
Ja nur fantazio…
Ni okcidentanoj simple estas plendemaj, laŭ vi. Sed ne forgesu Jeanne Flourens, francino kiu uzis la plumnomon “Roksano” kaj fervore proponis la ideon ke oni verku literaturon nur per vortoj el la Fundamento. Mia frato daŭre strebas al tiu idealo. Mi ne emas al idealoj, sed al simpla praktika uzado.
Ja, certe mi devas peti pardonon de kelkaj (verŝajne, dekoj da) okcidentaj esperantistoj, kiuj sincere strebadas por ke Esperanto estu lingvo internacia en vera senco. Nunmomente tiuj, kiuj plej multe laboradas por la internacia Esperanto, estas okcidentanoj. Mi tre bedaŭras, ke orientanoj relative malmulte kontribuas por ĉi tiu problemo.
ĉu vi konas tiun retejon ?
http://vortaro.wikkii.com/vikio/index.php?title=Ĉefpaĝo