Estonte, se Esperanto disvastiĝos en Azio kaj Afriko samnivele kiel en Eŭropo, la vortaro de Esperanto devos ŝanĝiĝi multe kaj draste. Kunmetitaj vortoformoj estos preferataj ol okcidentdevenaj radikvortoj. Multaj vortoj eĉ fundamentaj devos esti plivastigitaj je sia senco pro aldono de pli kutimaj konceptoj de azianoj kaj afrikanoj.
Pri vortoformoj mi ja konscias, ke fakte ankaŭ multaj el la okcidentaj esperantistoj preferas kunmetaĵojn. Sed mi vidas, ankaŭ ke pli multaj okcidentanoj elektas radikvortojn senkonscie.
Nu, pli grava ŝanĝiĝo estos sencovastiĝo de vortoj. Kaj tiu fenomeno jam komenciĝis parte.
Ekzemple, laŭ PIV2005 “drako” estas “fabela besto, kiun antikvuloj imagis kun flugiloj, ungegoj k serpenta vosto”. Ĝi estas okcidenta drako. Aliflanke drakoj, kiuj loĝas en aziaj rakontoj, havas similan aspekton, sed ne flugilojn. Kaj ĉi tiuj apartenas al bonaj dioj.
La Reta Vortaro prave rimarkigas nin pri tio jam de la jaro 2002.
Ni vidos tiajn ekzemplojn pli multe en estonto de Esperanto.
Ŝajnas ke vi estas reformemulo. La sola maniero en kiu io eniros en la lingvon estas se la plejparto da la esperantistaro uzas ĝin. Alimaniere la reformoj iĝos samloke al riismo.
Laŭ mia scio Esperanto estas pli disvastigita en Azio ol en Eŭropo.
Kion signifas tiu “reformema”?
Se ĝi signifas emon malpliigi tro eŭropecajn tendencojn en Esperanto, jes mi estas reformema.
Sed se ĝi signifas emon evoluigi la lingvon per nenecesaj novaj radikoj, mi kontraŭas ĝin. Ekzemple “seanco” estas nenecesa vorto, kiu estas anstataŭigebla per “sesio”, “kunsido” aŭ “tempodaŭro”.
Por!
Mi subtenas viajn ideojn, kara Vastalto. Tamen ne pri ĈIUJ ŝajne nenecesaj vortoj mi volas rezigni. Por krea lingvouzo estas bezonata iom da elektebleco inter vortoj kun sama au simila signifo. Vi estas literaturamanto kaj mem skribas poemojn. Mi do supozas, ke vi ankaŭ vi sentas tiun bezonon.
Pri la nehavindeco de multaj vortoj ni certe konsentas. Jam longe ĉagrenas min ekzemploj de vorto-uzo kontraŭ la bazaj ecoj de Esperanto. Kial Esperanto apud “redakti” havu “redakcio” kaj “redaktoro” ? Ĝi ne havu ilin! For tiajn stultaĵojn! Ni povas ĉion necesan esprimi per la “familianoj” de la radiko “redakt”. La estimata sinjoro ambasadoro certe ne tuj forlasus sian ambasadejon por revojaĝi al la lando, kiu lin sendis, nur ĉar oni nomos lin ambasadisto. Eble eĉ pli plaĉos al li esti reprezentanto kaj labori en reprezentejo. (?) Verŝajne multe pli malfacile estos konvinki la esperantistojn.(!) Ni ankaŭ ne bezonas “ministerio” apud “ministrejo” kaj multajn aliajn tiajn vortoduopojn aŭ triopojn.