Ni kutimas al la argumento “Mi ne havas respondecon pri tiu afero, ĉar mi neniam havis rilaton al ĝi”. Kaj ni pensas, ke la argumento estas prava.
Se iu faris malbonan agon, tiu havas respondecon pri la ago. Se alia ne faris la malbonan agon, tiu ĉi ne havas respondecon pri la ago. En ordo!
Unu verkisto nomis tiun ideon “interŝanĝo de egalvaloroj”. Li asertas, ke tiu ideo disdividis nian mondon en unuopajn individuojn. Li diras, “Unu familio el kvar membroj bezonas nur unu manĝotablon, sed unu familio el unu membro do bezonas kvar manĝotablojn”. Ĉu riĉeco aŭ troabundeco? “Unu familio el unu membro” estas ĝuste “individuo” en nia kapitalisma mondo. Tia “individuo” ĉiuokaze rajtas aserti, ke tio ne rilatas al li/ŝi.
Kontraŭ la argumento la verkisto prezentas la alian argumenton, “Ni havas respondecon pri tio, kio ne rilatas al ni”. Alivorte, “Ni okaze devas havi respondecon pri la afero, kion ni ne faris nek vidis.”
Ekzemple Jesuo Kristo asertis ĉi tion, prenante sur si la prapekon de la homoj. La verkisto menciis ankaŭ la infanbapton de Kristanismo kaj la 9-an artikolon de la Japana Konstitucio.
Unuafoje mi eksciis tian kontraŭargumenton al la “interŝanĝo de egalvaloroj”. Li diris, ke ĝi povas esti ŝlosilo liberigi nin el la kateno de la nuntempa mondo. Mi certe ricevis de li ion pripensindan.