Kopirajto en Esperantujo, ĉu respektata?

Ĉu oni opinias, ke estas maljuste vivteni sin per verkoj en Esperanto? Ĉu oni opinias, ke esperantistoj ne rajtas akiri monon per sia verkado en Esperanto? Mi ne komprenas, kial la laboraĵo kun multe da tempo kaj energio ne povas esti respektata je la kopirajto flanke de nombro da esperantistoj.
Mi ne komprenas, kial vortarverkantoj povas esti aparte malrespektataj je la kopirajto? Kompili vortaron estas ege malfacila kaj temporaba laboro. Mi ja konas tion, kompilante mian PEJVon (Praktika Esperanto-Japana Vortareto) dum dek jaroj.
Mi surrete publikigas mian vortareton por persona uzo de ĉiuj esperantistoj kaj ne-esperantistoj. (ĉi tie kaj ĉi tie) Mi ne postulas monon por mia vortareto. Tamen se iu planos vendi mian vortaron libroforme aŭ elektronike kiel komercan varon sen mia permeso, mi certe plendos kontraŭ tiu.
Tio ĉi estas mia elekto pri mia verko. Kaj mi opinias, ke la elekto de la aŭtoro devas esti respektata. SAT kompilis PIVojn kun multe da tempo kaj homfortoj kaj ĝi decidis vendi la vortarojn kiel komercajn varojn. Do oni devas respekti la elekton de SAT.

17 pensoj pri “Kopirajto en Esperantujo, ĉu respektata?”

  1. Ankaŭ mi esperas tion [pdf-eldono de PIV kun malalta prezo].
    Sed la nuna situacio [piratoj kaj publikaj pirat-subtenantoj] malfaciligas tion.

  2. Mi jam posedas kaj PIV-on 2002 kaj PIV-on 2005 en tute laŭleĝaj pagitaj paperaj ekzempleroj. Ĉu mi do rajtas elŝuti la piratajn PDF-ojn aŭ ne? Se ne, kial ne?

    PDF-a ekzemplero povos esti tre utila al mi, ekzemple kiam mi vojaĝas kun komputilo, sed sen PIV, ĉar ĝi estas tro peza.

  3. Bertilo:
    Mi ne tuŝis tiun punkton kaj pensas, ke ne necesas tuŝi ĝin.
    Problema estas tio, ke iu surretigis la kopion SEN PERMESO de la kopirajto-posedanto [kontraŭ la volo de tiu ĉi].

  4. La nuna sistemo ne plu bone taŭgas, kaj por la uzantoj, kaj por la verkistoj. En esperantujo kiel chie.

    Ekzistas kelkaj realaj proponoj por ke la verkistoj dauras akiri monon per sia verkado… Tie estas la bona debato. Mi proponas plibonigi la nuna sistemo per la “ĝenerala mecenateco”.

    Kion vi proponas ?

    Amike

  5. dormomuso:
    Vi nur ripetas tiun “ĝeneralan mecenatecon” kiel sloganon aŭ sutron.
    Bonvolu klarigi la ideon per viaj vortoj, rilatigante ĝin al miaj demandoj.
    Jen estas mia propono.

  6. Pri la blogaĵo de Elektrolupo:
    Se la aŭtoro konsentas surretigi sian verkon kiel libere elŝuteblan, oni surretigu ĝin.
    Se la aŭtoro ne konsentas surretigi sian verkon, oni ne surretigu ĝin.
    La projekto “Collection Planta 29” estas elekto de la aŭtoroj mem. Ili ne trudas sian agad-manieron al malsamopiniaj aŭtoroj. Ili neniel pravigas la piratadon de PIV.

  7. “Se la aŭtoro konsentas surretigi sian verkon kiel libere elŝuteblan, oni surretigu ĝin.”

    En Svedujo, kaj kredeble en multaj aliaj landoj, tia principo tute ne validas por publikaj bibliotekoj. En Svedujo tia biblioteko povas havigi prunte al la publiko senkoste ajnan libron (kiun la biblioteko aĉetis), kaj la aŭtoro havas nenian ajn rajton aŭ eblon aprobi aŭ malaprobi tion (la samo validas por muziko, filmoj k.a.). Por iaj libroj – esence nur beletro verkita de Svedaj aŭtoroj – la aŭtoroj ja ricevas iaspecan rekompencon partete proporcian al la nombro da pruntoj de iliaj verkoj, sed alispecaj verkoj ne enspezigas ion ajn al iliaj aŭtoroj, kaj tiuj sumoj ĉiuokaze ne kompareblas kun la enspezoj de efektivaj vendoj.

    Tiu sistemo ekzistas en Svedujo jam delonge, kaj okazas nenia ajn diskutado, ĉu oni forigu ĝin. Laŭ mia scio ankaŭ la verkistoj ne agas por ŝanĝi ĝin (krom eble, ke ili de tempo al tempo volas, ke oni altigu la monsumojn, sed ili povas nur proponi, neniel ajn decidi aŭ postuli).

    Ĉu en aliaj landoj ne estas similaj aŭ similetaj situacioj? Ĉu ne ankaŭ por la Interreto oni povus adopti similajn principojn? Se ne, kial ne? La Interreto kiel giganta tutmonda publika biblioteko (Svedspeca)…

  8. Manuel:
    Argumentante kontraŭ intelekta proprieto, ili ja proponas sian alternativon. Sed ili ne pravigas piratadon de jam eldonitaj libroj.

  9. Bertilo:
    Via komparado kun publikaj bibliotekoj estas interesa. Sed ĝi ne funkcias.
    Kiam biblioteko pruntas librojn, ĝi aĉetas la librojn almenaŭ po unu ekzemplero. Pluraj uzantoj laŭvice pruntas la libron. Se pluraj uzantoj volas prunti samtempe, la biblioteko bezonas aĉeti plurajn ekzemplerojn. Kiam multaj bibliotekoj pruntas iun libron, ili aĉetas la libron po unu. Tio ĉi garantias enspezon al la aŭtoroj. Do via aserto “ne enspezigas ion ajn al iliaj aŭtoroj” estas malĝusta.
    Sed surretigo en la Interreto estas tute malsama al publikaj bibliotekoj. Nur unu ekzemplero sur la reto estas elŝutebla samtempe de multaj uzantoj. Ja fakte ĝi “ne enspezigas ion ajn” al la aŭtoro.

  10. jes tutprave ili ne pravigas piratadon de jam eldonitaj libroj…ja mi diris ke la debato estas tute alia…ĉu intelekta proprieto nececesas? ĉu ĝi estas utila aŭ malutila al ennovigado?….

  11. jes tutprave ili ne pravigas piratadon de jam eldonitaj libroj…ja mi diris ke la debato estas tute alia…ĉu intelekta proprieto necesas? ĉu ĝi estas utila aŭ malutila al ennovigado?….

  12. Manuel:
    >jes tutprave ili ne pravigas piratadon de jam eldonitaj libroj

    Tio gravas rilate al la surretigo de PIV, kiu estas jam eldonita libro.

    >ĉu intelekta proprieto necesas?

    Tio estas alia temo, kiun mi ne traktas. Fakte ĝi estas grava temo, kaj mi komprenas iliajn argumentojn. Sed nunmomente mi ne emas trakti ĝin. Eble iam estonte mi traktos ĉi tiun temon.

    Aldoninde estas, ke oni devas strikte distingi la movadon por liberaj komunaĵoj disde frivolaj kopiadoj de jam eldonitaj verkoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *