En Japanio, en la lasta oktobro, mortis infaneto pro sangelflua malsano kaŭzita de manko de vitamino K. La infaneto ricevadis homeopatiajn pilolojn anstataŭ vitamino K2 sub la gvido de iu akuŝistino-homeopato. Patrino de la mortinta infaneto plendis ĉe juĝejo kontraŭ la akuŝistino.
Pri la okazintaĵo medicinistoj kaj fakuloj forte kritikis la homeopation, kiu lastatempe komencis disvastiĝi parte en Japanio.
Hieraŭ la prezidanto de la Japana Scienca Konsilantaro (Akademio) publikigis parolon pri homeopatio. En la parolo li asertas, ke sciencaj esploroj klare neis la kuracefikon de homeopatio.
Hodiaŭ la prezidantoj de la Japana Medicinista Asocio kaj la Japana Asocio de Medicinaj Sciencoj havis komunan gazetaran konferencon kaj deklaris subtenon al la Akademio. Medicinistoj kaj koncernaj fakuloj sentas neceson diskonigi, ke homeopatio ne havas sciencan bazon kaj endanĝerigas pacientojn.
Por mi la plej granda mistero de homeopatio, estas ke tiom da homoj ankoraŭ povas kredi ke ĝi efikas, post tiom da evidentaĵoj ke temas pri malnova kredo, de la epoko kiam homoj ne konis atomojn kaj molekulojn, nek la nombron de Avogadro. Plej bedaŭrinde estas ke la serĉo de misteraj proceduroj, delogas homojn el pli testataj rimedoj.
Cetere, interesos vin scii ke mi informis per mia Tŭitero al konata skeptika blogisto hispania, kaj li skribis pri tio: http://blogs.elcorreo.com/magonia/2010/8/26/la-maxima-autoridad-cientifica-japonesa-alerta-que-urge. Temas pri tre vizitata blogo, kaj mi ĝojas ke denove Esperanto taŭgis por transkontinenta informado 🙂
Ankaŭ mi miras, ke homeopatio tiom popularas (precipe ĝi popularas en Germanujo, kie mi loĝas). La principoj, sur kiuj baziĝas homeopatio, estas plene sensciencaj, pruvite malveraj kaj eĉ rekte absurdaj.
Sed tamen necesas scii, ke ne malofte diversaj preparaĵoj vendataj kaj prezentataj kiel homeopatiaj tamen ne estas tiaj. Ne malofte oni aŭ aldonas tute ne homeopatiajn ingrediencojn, plej ofte diversajn herbajn elementojn, kiu ne ĉeestas en homeopatiaj kvantoj (t.e. ili ja ekzistas!), kaj kiuj ja povas havi diversajn bonajn efikojn, aŭ oni simple nomas homeopatia ion, kio neniel ajn rilatas al homeopatio, nur por eluzi la popularecon de la vorto homeopatio. Klaras, ke preparaĵo, kiun oni nomas homeopatia, kaj kiu tial allogas kredantojn, sed kiu tamen ja havas diversajn bonajn efikojn (ĉar ĝi fakte ne estas homeopatia sed eble ia utila herbaĵo), povas sukcesi sufiĉe bone sur la merkato!
En Brazilo, dum portugala koloniado, estis malpermesata la ekzistado de superaj lernejoj. Vere en ĉiu portugala imperio estis nur unu universitato, en Coimbra. Sekve, estas tre malmultaj kuracistoj, kiuj lernis per mezepoka metodoj. Post 1808 oni kreis du superaj lernejoj pri medicino, sed estis tre malmultaj kuracistoj. En 19-a jarcento, kelkaj homoj lernis homeopation en Eŭropo kaj enkonduki ĝin en Brazilo. Homeopatio estas multe pli bona ol sangeltiro, trinkado de merkuro, ricinoleo kaj aliaj “kuraciloj” de tiama portugal-brazila medicino. Ĝis la duono de 20-a jarcento, tradiciaj kuracistoj ankoraŭ uzis merkuron kiel kuracilo kontraŭ sifilizo. Sekve, homeopatio estis multe pli sekura ol tradicia medicino. Se oni legas pri historio de medicino, oni vidas ke pura akvo estas multe pli sana ol plejparto de kuraciloj uzataj antaŭ pinicilino.
Vere, kion povis fari tradician medicinon de 1920, ekzemple, kontraŭ kancero, tuberkulozo, sifilizo? Nenion! Kaj nenio faris homeopatio, sed multe plimultekoste.
Ĉu la moderna medicino estas multe pli bona ol tiam?