Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…
Verda tomateto
Jen aperis verda frukteto de tomato.
Mia edzino aĉetis plantidon de tomateto kaj plantis ĝin en nia ĝardeneto. Nun ĝi kreskas ricevante sunlumon kaj pluvon. Jen mi trovis verdan frukteton inter la folioj. Mi kaj mia edzino antaŭĝojas rikolton de bongustaj tomatetoj.