Egretardeo sur ulmo

egretardeo

En mia regiono troviĝas multaj kanaloj kaj rizkampoj. Tie vivas egretardeoj kaj malofte ardeoj.

Hieraŭ kiam mi vizitis la turisman kvartalon de mia urbo, mi trovis etan egretardeon sur maljuna ulmo apud la kanalo.

Ĝi kviete kaj senmove staris sur stumpo de branĉo de la granda ulmo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *