Hodiaŭ mi kuiris kareon.
Mi distranĉas terpomojn, karotojn, cepojn kaj bovaĵon en facile manĝeblajn pecojn. Unue mi fritetas ilin per kuleroj da manĝoleo en kuirpoto, kaj poste boligas ilin en aldonita akvo. Kiam la materialoj moliĝas, mi enmetas karean brunaĵon vendatan en butiko. Kaj mi bone kirlas la kareaĵon en la kuirpoto, ĝis ĝi ekhavas iom da glueco.
Sur telero mi metas bolkuiritan rizon, kaj plenkovras ĝin per la kareo. Nu, bonan apetiton!
En Japanio infanoj tre ŝatas tian kareon, kaj ankaŭ plenaĝuloj.
pardonon, ke ne pri kareo. sed mi ĵus korektis mian eraron pri pingback en la komentoj de
http://photon.freeshell.org/weblog/archives/2005/08/trackback.html