Hodiaŭ estis jara sanekzameno en mia laborejo. Ĝi ne plaĉas al mi, ĉar mi devas havi radioskopion de stomako.
Unue mi devas engluti botelon da baria kaĉo, blanka ŝlimsimila suspensiaĵo de baria sulfato.
Due mi devas multfoje turniĝi kaj renversiĝi sur fera lito moviĝanta.
Kaj trie mi devas eligi la barian kaĉon per laksigilo, tial post la sanekzameno mi devas kuri al necesejo plurfoje.
Hodiaŭ ja estis laciga tago. Ankaŭ miaj kolegoj plendas pri la malsaniga sanekzameno.
Mia laborejo startos san_ekzamenon baldaŭ ankaŭ.
Kaj mi ne ŝatas tiun ankaŭ.
Mi ne englutas stomakan kameron kial mi ne abonas kutime.
Sed estas deviga ,senŝargigi nian sangon….ŭŭŭ…..
Mi fariĝus malsana pro san_ekzamenon….
Brr! Mi tute malpreferas gastrokameron. Nur unu foje mi suferis pro gastroskopio, kaj decidis, ke mi neniam plu ricevos ĝin.