Hodiaŭ mi kaj miaj familianoj vizitis insuleton 60 km norde de mia urbo. La insuleto estas konata pro tio, ke oni elfosis oran sigelilon de antikva epoko.
Tie mi trovis impresan planton kun infloresko de blankaj floretoj. Mi fotis ilin kaj, reveninte hejmen, konsultis librojn kaj retojn.
Ĝi estas herakleo, pli detale Heracleum lanatum Michaux subsp. moellendorffii (Hance) Hara, el apiacoj. Ĝi estas plurjara herbo 1 – 2 metrojn alta, kun plume kunmetitaj folioj el 3 – 7 folieroj. Laŭ la konsultitaj libroj, junaj folioj de la subspecio moellendorffii estas manĝeblaj, kvankam PIV 2005 difinas, ke herakleo estas “venena” herbo.
Saluton Vastalto. Nuntempe la vojbordoj ĉi tie estas plenplenaj de herakleo. Ĝi kreskas tre forte kaj tiu efektive mallarĝigas niajn vojetojn jam mallarĝajn, sed mi ĝin ege ŝatas ĉiukaze!
Veras ke la suko de la plenkreska herbo brulas la haŭton, sed ni ja manĝas la ŝosojn, kies gusto similas al asparago.
Dankon pro via informo. Kiam mi havos bonŝancon, mi volas manĝi la ŝoson. 😀