Hodiaŭ mi trovis noktopapilion sidanta sur la asistanta seĝo de mia aŭto, kiam mi ekiros al la laborejo. Mi tuj reiris en la domon kaj prenis mian fotilon.
Ĝi estas speco de hokpintaj noktopapilioj t.e. drepanedoj [Drepanidae]. Konsultinte kelkajn librojn kaj retpaĝojn, mi identigis ĝin al “Oreta loochooana“. Eble oni povas nomi ĝin “okinava hokpintulo” laŭ la japana nomo “okinawa-kagiba“.
Saluton !
Mi tre sxatas vian blogon, kiun mi ofte legas.Cxar mi ne povas sendi fotojn de miaj floroj , mi tradukis el la franca kelkajn humurajn rimarkojn pri la bestoj de franca verkisto ( J. RENARD)
La papilio: tiu dolcxa bileto duoble faldita sercxas adreson de floro.
La pulo: risorta tabakjgrajno ( tabakero)
La verda lacerto: Atentu la farbon!
La lumvermo: Kio okazas? la nauxan vespere kaj ankoraux estas lumo cxe gxi !
Lunguto en la herbo.
Esperante ke tiu humureto estas komprenebla de vi, mi salutas vin,
Simone
l
Saluton, Simone! Mi legis “Naturajn Historiojn” de Jules Renard en la japana traduko iam, kiam mi estis knabo en mezlernejo. Sed la enhavo plejparte forvaporiĝis. Nun al mi restas nur unu frazo: Serpento — tro longa.