Krevis akvomelono

krevinta akvomelono

Antaŭ ĉ. du semajnoj mi skribis pri akvomelono plantita de mia edzino. Ni atendis, ke ni povos manĝi dolĉan akvomelonon jam meze de septembro. Ĝi kreskis ĝis la grando de ĉ. 12 cm.

Sed ho, ve!

Hieraŭ matene mi trovis, ke la frukto estas larĝe krevinta. Ĝis nun la planto havis kvar fruktojn kaj ĉiuj krevis, kiam ili estis ankoraŭ malgrandaj. Estas strange. Kio estas la kaŭzo de la kreviĝo?

2 pensoj pri “Krevis akvomelono”

  1. Povas esti! Daŭris varmegaj tagoj ĉi tie.
    Mia edzino diras, ke ŝi provos ankaŭ en la venonta jaro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *