Nun floras malgrandaj floretoj de folia ajlo. La folioj havas spican odoron kaj guston. Oni uzas ilin por kuiraĵo.
Laŭ mia esploro ĝi ankoraŭ ne havas definitivan nomon en esperanto. Mi provizore nomis ĝin folia ajlo, ĉar oni uzas ĝin por spicado same kiel ajlon. En la japana lingvo ĝi nomiĝas “ニラ (韮, Nira)”. [Allium tuberosum]
Saluton!
Ankaŭ mi serĉis esperantan nomon por tiu vegetaĵo. Mi trovis vian paĝon kaj ankaŭ tiun: http://eo.wikipedia.org/wiki/Spicherbo -, kie koni uzas la nomojn ĉina ajlo aŭ ajla ŝenoprazo. Intertempe mi uzos la tri formojn en mia vortaro, kun indiko de folia ajlo kiella preferata.
Dankon
Tulio