Jen flavaj likoridoj floras en la ĝardeneto de mia patrino. Ĝi estas Lycoris aurea, alia specio el la genro likorido.
En la japana lingvo oni nomas ĝin “Shouki-zuisen (鍾馗水仙)”. “Suisen (水仙)” signifas narcison. Kaj “Shouki (鍾馗)” estas la nomo de ĉina dio, kiu forpelas demonojn kaj epidemiojn.
Supozeble oni pensis, ke longe kurbiĝantaj petaloj kaj stamenoj de Lycoris aurea elvokas la barbon de “Shouki“. Prove mi nomus la floron “Demonpelista likorido”.