Hodiaŭ ni pretigis kotacon en la familia ĉambro por la venontaj malvarmaj tagoj.
Kiam mi sidis ĉe la kotaco, mia amata kato Bii alsaltis sur miajn genuojn. Li tre amas kotacon.
*kotaco = japana tradicia varmigilo. malalta tablo kovrita per vatita tolaĵo, entenanta hejtilon.
En Irano ni havas saman varmigilon kaj en la persa lingvo ni nomas ĝin Korsi.