Winamp + in_ra.dll = peza

Mi legis ĉe iu retpaĝo, ke aldoninte la kromprogramon “innover’s RealAudio plugin“, oni povas aŭdi RealAudio-sondosierojn per Winamp. Mi instalis tiun kromprogramon en mia komputilo. Kiam mi reproduktis rm-dosieron per Winamp, mi trovis, ke ĝi funkcias tre peze kaj malhelpas alian programon (ekz. explorer.exe). Do ĉi tiu rimedo estas ne oportuna por ĉiutage reprodukti rm-dosierojn..

Unu penso pri “Winamp + in_ra.dll = peza”

  1. Dankon pro la averto! Ĉar mi eble estus provinta tion; mi pro diversaj kialoj ne volas RealAudio-n kaj tamen ofte volas aŭdi rm-dosierojn.

    Ken

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *