Kia rekompenco?

Nun mi cerbumas, kian rekompencon krom monakiro mi atendas de mia ĉiutaga laborado.
Ĉu morala rekompenco?
Ĉu mensa rekompenco?
Ĉu spirita rekompenco?
Ĉu psika rekompenco?
Kiu estas la plej konvena vorto?

2 pensoj pri “Kia rekompenco?”

  1. Mi laboris multrole dum mia vivo, kaj precipe ŝatis esti “altrendimenta” kaj bone organizita. Tio ja donis al mi psikan, spiritan kompenson… kaj — konfese — senton de supereco.

    Ken

  2. Ĉu mi, eksterulo, kapablas koni vian mensan enon ?

    Eble mi bezonas esplori la signifojn de tiuj vortoj..

    Eble morala kaj spirita rekompencoj naskas psikan aŭ mensan kontentigon… morala rekompenco igas vin agorda al viaj bondeziroj kaj tiel donacas psikan plaĉon… Agordo inter volo kaj faro…

    Moralo : http://vortoj-en-esperanto.blogspot.com/2008/01/moralo-moral.html .. Difinita kiel aro da interkonsentitaj reguloj por vivo ensocia ….
    Ĉu vi deziras per via laboro montri kiom vi konsentas kun la ĝenerala opinio kiu asertas ke homoj laboru ? Laborante vi estas en-norma kaj ĝuas ke vi ne bezonas lukti ?

    Mi esploru : Kio estas psiko kaj kio menso…Ja tiuj vortoj estas multsignifaj aŭ dubsignifaj.. Ĉu mi diru : Vi ĝojas farante aŭ kreante, dividante kun kolegoj, interparolante, kune teumante…

    Tiu ĝojo estas psika rekompenco.

    Ej… via demando estas profunda esplorkampo por laborpsikistoj!

    Por mi, laboro ja ne estas plu fonto de rekompenco.. Mi ne trovas plaĉon en ĝi esplorante (mi estas komputisto).
    Iam mi ĝojis esplorante, kreante… Mi ne ĝojas konformi kun la “tiel decas” socia normo. Laboro estas nur kutimo kaj monofonto por la familio.

    Amike,
    Ivo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *