Mi provis instali WordPress-on en mia tekkomputilo. Sed mi ne sukcesis instali ĝin.
En mia komputilo jam bone funkcias Apache 1.3.34, PHP 4.4.3 kaj MySQL 3.23.49 sur Windows XP Pro SP2. Do mia komputilo kontentigas la sistemrekomendojn.
Mi sekvis la instrukciojn de readme.html kun atento. Ĝis la unua paŝo bone iris la instalado sur Firefox 1.5.0.8. Enmetine titolon de la blogo kaj retpoŝtan adreson, mi musklakis la butonon “pluiri al la dua paŝo”.
Mi atendis kelkajn minutojn sed la ekrano de la retumilo stagnadis atendante ne aperantan duan paŝon.
Mi ekzamenis la datumbazon kaj trovis ke la tabloj estas sukcese kreitaj. Kiam mi aliris la blogejon, la nova blogo kun bonvena mesaĝo aperis sur la retumilo. Sed ĉar mi ne ricevis la pasvorton de la blogo, tial mi ne povas ensaluti ĝin.
Hmmm. Kion fari?
Saluton,
Nu, kial vi instalas tiun programon sur vian komputilon? La programo devas esti instalita sur la gastigan komputilon (servilon); vi nepre devas havi aliron per FTP aŭ SSH al via servilo (kaj ties datumbaza roboto).
Mi provas kaj tuj uzos por mia blogo la programon “sNews”, multe pli simpla ol WordPress kaj aliaj blog-sistemoj, sed plene kapabla subteni blogon.
Jen la retadreso.
http://www.solucija.com
Mi tradukis la interfacon esperanten.
Saluton, Manolo!
Dankon pro viaj sugestoj. Kompreneble mi jam instalis servilajn programarojn en mia komputilo kaj ili bone funkcias. Mi pensas, ke mi devas ekzerciĝi en uzado de la nova blogo antaŭ ol publikigi ĝin en la interreto.