Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…
Ĝardena penseo
Mia edzino ŝatas florojn. De tempo al tempo ŝi vizitas plantvendejon kaj aĉetas plantidojn. Hieraŭ ŝi aĉetis ĝardenajn penseojn. Ŝajne la ĉarmaj floroj tre plaĉis al ŝi. Tial ŝi forte invitis min rigardi ilin.