Mi jam skribis, ke mi renovigis mian blogon per WordPress 2.0.5, kiun esperantigis Bertilo Wennergren.
Nun oni anoncas, ke la nova versio 2.0.7 jam liveriĝis, kaj ke la promocio al la nova versio estas forte rekomendita pro sekureca problemo.
Do mi volas promocii mian WordPress-on, sed kiamaniere? Bertilo ankoraŭ ne liveris la esperantan version de 2.0.7. Povas esti, ke li ne liveros la novan.
Ĉu mi povos instali anglan version de 2.0.7 sur la esperanta versio de 2.0.5?
Ankaŭ mi instalis la esperantan version en mia retejo. Sed nun jam aperis la versio 2.1. Mi ne scias kiom da laboro necesas por ĝisdatigi la tradukon, sed eble oni povus iel kunlabori pri tio? Ni demandu al Bertilo…
Ĝisdatigo: mi kontaktis Bertilon, kaj li diris, ke li ja planas traduki la version 2.1. Do ni iom paciencu.
Dankon pro via klopodo, Kalle!
Do, ni atendu kun espero.
Saluton!
Mi ĵus _pli-malpli_ finis la tradukadon de WordPress 2.1. Kvankam mi kredeble ankoraŭ iomete bezonas testi ĝin, vi povas ĝin jam elŝuti ĉe la jena adreso:
http://bertilow.com/komputo/Wordpress_2.1_Esperanto.zip
Se vi trovos problemojn, mi petas raporti al mi.
Koran dankon, Bertilo!
Mi tre ĝojas. Mi provos la novan version en kelkaj tagoj.