Hodiaŭ estis la lasta tago de la januara turniro de Granda Sumoo. En ĉi tiu turniro ĉampionecon akiris la jokozuno Asaŝoorjuu (laŭvorta traduko: Matena Blua Drako), kiu devenas de Mongolio. Tiu ĉi estas lia 20-a plejalta ĉampioneco, kio estas kolosa rekordo atingita de nur 4 sumoistoj antaŭ li.
sumoo: japana lukto. [Vikipedio: Sumoo]
jokozuno: titolo de la plej altranga sumoisto. [Vikipedio: Jokozuno]
pri mongolaj sumoistoj, interalie pri matena blua drako, temas paĝo fare de sinjorino mjagmar en mongolio:
http://www.magicnet.mn/~altan/sumoo.htm
Dankon pro via informo, ĵeromo!
Mi vizitis la cititan paĝon kaj ĝuis la artikolon pri mongolaj sumoistoj.