Mi aĉetis novan surtablan komputilon. Jen estas ĝia specifo:
Centra prilaborilo: Intel Core 2 Duo T7200 2 GHz(gigahercoj).
Ĉefmemoro: 2 GB(gigabajtoj).
Durdisko: 160 GB.
Mastruma sistemo: Windows XP Professional SP2.
Dimensio: longo 29,6 cm x larĝo 21,0 cm x alto 5,5 cm.
La nova komputilo estas surtabla, sed kompakta. Totale ĝi havas pli ol duoblan kapablon kompare kun la nuna tekkomputilo. Ĝi tre plaĉis al mi.
Hodiaŭ mi unuafoje ĝin startigis. Mi agordos ĝin en la venonta sabato kaj dimanĉo.
Saluton,
En vian nova komputilo, ne hezitu uzadi la senpagan “Open Office.2”, kiu estas bonega ilo. En mia liceo, cxiuj uzas gxin, kaj cxiuj estas kontentaj.
Gxis
Gratulon!
Ĉiam bonas la renovigado de niaj iloj, ĉu ludiloj, ĉu laboriloj, ktp.
Dankon, Joel kaj Luis!
Novaj iloj certe ĝojigas nin. Kaj mi planas instali “OpenOffice.org”-on.