Hieraŭ mi ĉeestis en prelegkunveno organizita de instruista sindikato. Prof. Hukuta el Tsuru[Curu] Universitato prelegis pri problemoj de la japana eduksistemo kontraste al la lerneja edukado en Finnlando.
Post PISA2003 (Programo por internacia taksado pri akiritaĵoj de lernantoj), ŝokite de malaltiĝo de la rango de japanaj lernantoj, en Japanio plifortiĝis voĉoj, ke lernejoj plimultigu lernohorojn, ke instruistoj premu lernantojn lerni pli diligente, kaj ke oni enkonduku kokurencon en lernejojn por reformi lernejan sistemon.
Nu, Finnlando akiris plej altajn rangojn en PISA2003. Prof. Hukuta asertas, ke la lerneja sistemo de Finnlando, malsame al tiu de Japanio, estas unika kaj lerninda. Unue, ĉiu lernanto povas lerni (aŭ ne lerni) propravole laŭ sia paŝo, tute sen ekstera premo de konkurenco. Lernanto mem respondecas pri (ne)lernado. Due, oni konfidas aŭtoritaton pri edukado al instruistoj, kaj subtenas sistemon, en kiu instruistoj povas labori facile. Instruistoj klopodas trakti ĉiujn lernantojn egale, kaj prizorgas unuopajn lernantojn por ke ĉiu akiru sian lernopovon.
Mi estas kuraĝigita de tio, ke tia edukado sukcesas en Finnlando.