Mia edzino amas florojn. Antaŭ semajno ŝi aĉetis kosmosidon ĉe floristo kaj plantis ĝin en nia ĝardeneto.
La kosmoso estas malalta, sed nun havas kelkajn butonojn. Baldaŭ ili ekfloros. Ni atendas florojn, supozante kian koloron ili havos.
[Cosmos]