Ankaŭ ĉi-jare kukurbo elkreskas el la truo fosita por legomaj ruboj en nia ĝardeneto. Ni ne semis nek plantis ĝin. Ni nur forĵetadis kukurbajn semojn en la truon. Nun ĝi havas jam kelkajn flavajn florojn. Mia edzino tre ĝojas kaj atendas, ke la kukurbo alportos kelkajn fruktojn.