Antaŭhieraŭ mi skribis pri la doloro ĉirkaŭ mia dekstra skapolo. Mi konjektis la kaŭzon, ke la muso, kiun mi uzadis lastatempe, kulpas al la doloro. Ĝi estas malgranda tipo, kiun manipuli mi devas per iomete streĉita mano. Tiu streĉeto, akumulite, kaŭzis la doloron, tiel mi pensis.
Hieraŭ mi aĉetis novan muson kaj anstataŭigis per ĝi la malnovan. Hieraŭ kaj hodiaŭ mi ne sentas doloron ĉirkaŭ la skapolo. Do mia konjekto ŝajne trafis.
Povas helpi se vi metas vian brakon sur malgrandan kuseneton (au libron) dum vi uzas la muson.