Unu semajno pasis post kiam mi skribis pri la rizfloroj. Spikoj de la rizoj kreskis pli alte ol antaŭe. Ili preskaŭ superas foliojn.
En la foto oni povas vidi, ke suba parto de la spikoj nun havas florantajn spikerojn. Mi lernis de libroj kaj de mia propra observo, ke rizospiko ekhavas florojn laŭvice de la supro ĝis la malsupro en daŭro de kelkaj tagoj.
Danke al vi mi nun finfine ekkonas tion, kion mi ĝis nun nur … manĝis.
Ĉu ankaŭ en via lando oni manĝas rizon? Kiom ofte kaj kiamaniere?