Morgaŭ kaj postmorgaŭ estos la aŭtuna festo en mia naskiĝurbo. Hodiaŭ vespere en la urbo rondiris 14 festoĉaroj, tirate de junuloj.
Ritma akompana muziko per tamburego, sonorileto kaj flutoj, aŭdiĝante de malproksime, antaŭĝojigas spektantojn. Tre belaj kaj fantaziaj estis figuroj de la kurantaj festoĉaroj ornamitaj per paperlanternoj.