Hodiaŭ estas la unua tago de la aŭtuna festo. Matene je la 9-a kaj duono, la unua festoĉaro ekiris de loka ŝintoisma sanktejo. 14 festoĉaroj, akompanante 3 sanktajn palankenojn, laŭvice rondiris laŭ mallarĝaj stratoj de la urbo.
Ni tre ŝatas spekti tiun procesion. Multaj homoj, junaj kaj maljunaj, viroj kaj inoj, atendas la procesion sur ĉiu strato. Ankaŭ multe da turistoj vizitas la urbon por spekti la procesion.
La festoĉaro sur la foto prezentas figuron de ŝipo nomata “Hoo-oo-maru [鳳凰丸]”. “Hoo-oo” estas imagita sankta birdo el ĉina legendo. Ofte infanoj karese kaj erare nomas ĝin “koko”-ĉaro.