La naturo iras de sezono al sezono akurate en sia ritmo. Ankaŭ ĉi-jare ekfloras kampa krizantemo [Chrysanthemum japonense] en mia ĝardeneto. Iom pli malfrue ol en la lasta jaro.
Laŭ la japana malnova kalendaro, vintro jam komenciĝis hieraŭ (la 8-a de novembro). Sed ankoraŭ estas varme. La maksimuma temeraturo estis 23,4 celsigradoj, kio konvenas al mezo de oktobro.
Dume en Germanio estas 4 gradoj:-(
Brr! Tio estas vera vintro ĉe ni. Ĉi tie en okcidenta Japanio ni havos tian malvarmon en januaro-februaro.