Lastatempe tre malmulte pluvas en mia regiono. Nun akvonivelo de kanaloj en mia urbo estas tre malalta.
Bv. rigardu la foton. Ordinare akvo plenigas la kanalon kaj boatoj vice veturas kun turistoj. Sed nun neniu boato en tiu ĉi kanalo.
Boatisto diras, intervjuite en televido, ke li spertis ĉi tian okazaĵon unuafoje en sia kvardek-kelkjara kariero.
Tamen ja bona okazo forigi la teron, kiu amasiĝis en la kanalo (se la koncernaj administrantoj sukcesas organizi rapide).