Antaŭ unu jaro mi skribis pri korvoj en mia urbo. Ankaŭ en ĉi tiu vintro amasiĝis centoj da korvoj.
Matene kaj vespere ili kolektiĝas sur elektraj dratoj. Ili laŭte grakadas kaj fojfoje disfekas. Stratoj kaj domoj sub la elektraj dratoj makuliĝas per blankecaj fekaĵoj. Tial loĝantoj malŝatas korvojn.
Vespere komisiitoj senkugle pafas por timigi kaj forpeli kolektiĝintajn korvojn per pafbruoj. Aŭskultinte pafojn, korvoj disflugas sed ne forflugas. Ili jam alkutimiĝis pafbruojn kaj nur translokiĝas al distancaj elektrodratoj.