Feliĉan Novjaron!

Salutkarto 2008Jen estas la unua tago de la nova jaro 2008! Mi deziras al vi ĉiuj feliĉan kaj prosperan novjaron.
Laŭ la japana tradicia kalendaro ĉi tiu jaro estas jaro de “rato”. Oni pensas, ke rato kaj muso estas simbolo de prosperantaj idoj.

Hodiaŭ ellitiĝinte, mi trovis, ke neĝo maldense kovris tegmentojn. Mi ĝojas, ĉar estas malofta okazaĵo en mia regiono.
Matene mia familio festis la novan jaron per toso kaj zonio. Poste ni vizitis ŝintoisman templon en proksimaĵo kaj preĝis feliĉon kaj sanon de la familio.
toso = sakeo (rizvino) spicita per medicinaj herboj.
zonio = supo kun moĉioj (rizkukoj) kaj legomoj.

3 pensoj pri “Feliĉan Novjaron!”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *