En esperanto oni donas nomon al floro ĉefe en tri manieroj.
- Rekta esperantigo de nacilingva vortoradiko: rozo, lilio, narciso, lekanto, sakuro, umeo, sazanko ktp.
- Esperantigo de scienca nomo: krizantemo, platikodono, rododendro, hemerokalido, likorido ktp.
- Kunmetado laŭ nacilingva kunmetaĵo: neforgesumino, trikoloreto, taglilio, buterfloro, vulpovosto ktp.
Plimulto de floroj ordinaraj en Eŭropo ricevis la nomon laŭ la unua maniero. Al tiu kategorio apartenas tre malmultaj ekstereŭropaj floroj. Estas malfacile enkonduki novan radikon laŭ adekvataj kriterioj.
Nuntempe pli kaj pli multiĝas nomoj laŭ la dua maniero. Ili estas relative facile enkondukeblaj kun klara difino. Sed tiaj nomoj estas iom longaj kaj donas nefamiliaran impreson. Verŝajne poetoj ne ŝatus ilin.
Pri la tria maniero mi ne multe interesiĝis ĝis nun. Sed, mem verkante hajkon kaj blogon, mi rimarkis eblecon de tiu maniero por krei familiaran flornomon. Certe estas problemo, ke kunmetita nomo ne ĉiam indikas la saman floron laŭ nacilingvaj kutimoj. Nu, ni pensu optimisme, ke tia kreado okazos iom post iom, ne kiel lavango. Ni havos necesan tempon por moderigi.