SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) eldonis la grandan Esperanto-vortaron PIV (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005). Laŭ Vilhelmo LUTERMANO (la artikolo ĉi tie) SAT ne volas ciferecigi PIV-on t.e. eldoni ĝin en kompakta disko uzebla per komputilo, timante ke ĝia cifereca eldono malutilos kontraŭ la enspezo de SAT pro eventualaj senpagaj kopiadoj.
JEI (Japana Esperanto-Instituto) eldonis la Esperanto-Japanan Vortaron (2006) kaj ĝis nun ne eldonas ĝin en cifereca formo. Onidire JEI argumentas tute same al SAT.
Mi kontraŭas senpagan kopiadon de cifereca vortaro, malsame al Lutermano, ĉar SAT kaj JEI rajtas akiri monon per la vortaroj. Sed mi ege bedaŭras, ke SAT kaj JEI ne eldonas ciferecan vortaron. Nuntempe mi preskaŭ ne uzas paperajn vortarojn de la japana kaj la angla lingvoj. Mi uzas nur ciferecajn enciklopediojn en mia komputilo. Manko de fidindaj ciferecaj Esperanto-vortaroj estas grava malavantaĝo kompare kun la japana kaj la angla.
*La artikolon de Lutermano mi eksciis pere de la blogo de Ken Miner. Dankon!
Pri tio mi tute samopinias, kiel vi. Estus bone se oni farus ciferecan E-vortaron. Gxi ege utilus.
Tamen jam ekzistas bona cifereca vortaro de Esperanto, senpage uzebla en la interreto: Reta Vortaro (ReVo), trovebla che reta-vortaro.de.
Lau mi la Reta Vortaro ech pli bonas ol PIV: Unuflanke ReVo ankau donas tradukojn al aliaj lingvoj, ne nur difinojn en Esperanto. Aldone PIV havas la malavantaghon, ke ghi tro emas al novradikoj (neologismoj), eble por pligrandigi la nombron de radikoj troveblaj en ghi. Ghi do listigas multegajn ne-utilajn kaj apenau uzatajn novradikojn, kaj ech difinas iliajn signifojn tiel, ke espektas kvazau oni bezonas apartan radikon, ekz-e “hida: forpushe, nauze, tremige malbela”. Fakte “hida” simple estas vorto proponita anstatau “malbela”, simile kiel “lanta” anstatau “malrapida” au “lontana” anstatau “malproksima”; tiuj vortoj estis proponitaj de homoj, kiuj malshatas la prefikson “mal-” kaj kiuj lau mi estas reformistoj. Serioza vortaro ne bezonas listigi apenau uzatajn proponojn de reformistoj. Se ghi tamen listigas ilin, ghi marku ilin kiel evitindajn vortojn.
Plej grave, ReVo daure estas plibonigata; chiu povas kunlabori en ghi per aligho al la dissendolisto “revuloj” che yahoogroups.com.
Almenau mi kiam diras, cifereca vortaro, volas diri programon kiun oni instalas sur sia durdisko kaj sen konektigxo al la interreto uzas gxin. Mi ne cxiam havas alireblecon al la interreto kaj cxiam evoluanta vortaro sur la reto ne forigas cxiujn el miajn bezonojn.
Jes, vi pravas, Marcos!
ReVo estas grava kontraŭpezilo kontraŭ PIV. Kvankam nunmomente ĝi enhavas malpli multe da kapvortoj ol PIV, mi ne dubas ĝian utilecon.
Sed, kiel Beĉjo skribis, oni bezonas ciferecan vortaron en sia komputilo sen retkonekto.
Aldone al tio, por kompreni vortosencon pli precize, estas pli bone konsulti plurajn vortarojn ol konsulti nur unu.