Mi aldonis rimedon enigi ĉapelitajn literojn en serĉ-fenestro, nom-fenestro kaj koment-fenestro de ĉi tiu blogo.
[v] cx gx … ux => ĉ ĝ … ŭ
Kiam la kvadrateto estas markita, tiam oni povas enigi “ĉ” per “cx”, “ĝ” per “gx” kaj tiel plu. Se oni ne volas aŭtomatan anstataŭigon, tiam oni musklaku sur la kvadrateto kaj malŝaltu la funkcion.
Do, bonan ĉapeladon!
Via nova ĉefpaĝo estas bela. Brave.
Via programilo por serĉi ĉapelitajn literojn interesigas min. Ĉu vi konsentus disvatigi ĝin?
Tutamike
Saluton, Ĵeo!
La programeron por ĉapelado mi prunteprenis el http://www.reta-vortaro.de/revo/ .
Do mi ŝuldas ĝin al ili. Mi pensas, ke ĝia disvastigo estas senproblema laŭ ilia permesilo.
La aŭtomata ĉapeligo plaĉos al ĉiuj…kia komforto!