fluo senhaste
akompanas pasantojn —
ja pendsalikoj
*****
pendsaliko = Babilona saliko [Salix babylonica], la plej populara saliko en Japanio. Kiam japanoj parolas simple pri saliko, plejofte ili implicas pendsalikon.
Nun en mia urbo pendsalikoj bele burĝonas helverde.
fluo senhaste
akompanas pasantojn —
ja pendsalikoj
Do… la pasantoj estas (kvazaŭ) pendsalikoj, ĉu?
Jes, eblas ankaŭ tiu interpreto.