Post longdaŭra paŭzo, mi verkas novajn japaneskojn. Tamen temas ne pri hajkoj sed tankaoj. Mi esperas, ke ne ĉagrenas iun, se mi afiŝas ilin ĉi tie. Espereble hajko-amantoj estas ankoraŭ tankao-amantoj!
L.
super la nuboj ja nun flugas la drakoj printempo pluvo ĉu ni gustumas larmojn aŭ ĝojajn aŭ malĝojajn?
tagon post tago la ruĝaj rozburĝonoj disvolvetiĝas ni ilin spektas kune sed la manojn ne tenas
irante hejmen mi tute malsekiĝas somera pluvo sidantaj en mallumo mi kaj vi kunaŭskultas
Malvarma tago - glitante trans herbajxo la bebheliko
novaj konceptoj nun konkeru la mondon - karbo kaj vivo
pluvoj ekadaj kaj diafanaj tagoj... alklimatiĝon
silent’ senlima
mi aŭdas mallaŭtan frapon
de nebulgutoj
nebulon kribras
la griza firmamento
vesper' tristeca
”doloras kokso”, maljunuloj renkontas dum promenado