-
- lampiroj dancas,
lasi liberan flugon
al fantazio
-
- vorto simila
al paliso leviĝas,
cuja vespero
-
- jen, dek, naŭ, ok, sep
orf-sovaĝ-anasidoj...
avo kalkulas
http://verbum303.blogspot.com/
-
- fine ekstari
por depreni manĝilojn,
tondro forpasis
-
- ho, hortensio! ...
vento antaŭ mil jaroj
fine vekas min
http://verbum303.blogspot.com/
-
- mola venteto
tra inter koridoro ...
jen hortensio
http://verbum303.blogspot.com/
-
- floras lilio ...
kaŝite kaj spirante
apud la marĉo
http://verbum303.blogspot.com/
-
- iranto hejmen
sube de korvo sur drat' ...
maja kunsentohttp://verbum303.blogspot.com/
-
- anĝeloj dancas
sur la legenda pino ...
serena majo
http://verbum303.blogspot.com/
-
- nebula luno ...
esto estas malplena
tiel murmuri
http://verbum303.blogspot.com/
-
- printempo iras ...
neniu ja rimarkas
formikon unuhttp://verbum303.blogspot.com/
-
- fea arpeĝo
disĵetante ŝvebante ...
jen kolzo floras
http://verbum303.blogspot.com/
-
- nokto odora ...
jen malfermita pordo
bona sakuro!http://verbum303.blogspot.com/
-
- kontraŭ ventego ...
sendependa digno de
printempa korvohttp://verbum303.blogspot.com/
-
- ho! nebuleto ...
la mistero envolvas
nian urbeton
http://verbum303.blogspot.com/
-
- marsanoj ridas
laŭte ha ha apude ...
ve, ŝercotago
http://verbum303.blogspot.com/
-
- printempa pluvo ...
jen sono penetranta
en la ĝardenon
http://verbum303.blogspot.com/
-
- sonas sen sono
jen antikva horloĝo ...
printempa tago
http://verbum303.blogspot.com/
-
- facilaj paŝoj ...
traserĉante printempon
sur promenejo
http://verbum303.blogspot.com/
-
- jen blanka luno ...
silente inter brancoj
de ume-arbo
http://verbum303.blogspot.com/