Hajko en Esperanto
このフォームからは投稿できません。
name
e-mail
url
subject
comment
Bonvenon, hajko-amantoj! Provu plej mallongan poemeton en la mondo!
[Blogo de Vastalto] [Ludanta Luno] [Rimarkoj] [Serĉo] [Arkivoj]
Via Nomo
Retpoŝto
Subject 入力禁止
Title 入力禁止
Theme 入力禁止
Titolo
Artikolo
URL 入力禁止
URL
Pasvorto (por redakti aŭ forviŝi la artikolon - maksimume 8 literoj kaj/aŭ ciferoj)

[3909] Sen titolo Aŭtoro: reijo Dato: 2019/12/29(Dim) 16:55  
voĉoj silentis
ĉe la kristnaska tablo-
kandela lumo


[3908] Sen titolo Aŭtoro: verbum Dato: 2019/10/30(Mer) 16:28  
rigardi supren
antaŭ la fer-tura pinto ...
plenstela aŭtun'

rigardi supren
fone de fer-tura pinto ...
plenstela aŭtun'



Tuŝinte esperanton post longa tempo, mi iomete eraris.

【2019/10/31(Ĵaŭ) 09:57:41 Modifita de la aŭtoro】

【2019/10/31(Ĵaŭ) 10:18:13 Modifita de la aŭtoro】

http://verbum303.blogspot.com/


[3907] pluvo Aŭtoro: Dato: 2019/03/30(Sab) 00:05  
Sur ĉerizarbo
pluvgutojn aŭskultas
silenta hirundo.




[3906] Sen titolo Aŭtoro: verbum Dato: 2018/08/01(Mer) 10:20  
somer-mateno ...
blanka kaj ombra urbeto
kiel Kubismo

http://verbum303.blogspot.com/


[3905] Sen titolo Aŭtoro: Dato: 2018/06/01(Ven) 16:04  
Se eĉ mi mortos,
zumados plu cikadoj-
eternas mondo.



[3904] Sen titolo Aŭtoro: Dato: 2018/04/30(Lun) 22:29  
siringofloroj
bonodoras alloge
multaj solecas


[3903] frua printempo Aŭtoro: verbum Dato: 2018/03/14(Mer) 12:09  
nenies lana
koltuko apud vojo ...
frua printempo

http://verbum303.blogspot.com/


[3902] Sen titolo Aŭtoro: Dato: 2018/03/04(Dim) 22:38  
Dolĉe odoras
La florantaj tilioj,
Kaj mi...solecas.



[3901] Sen titolo Aŭtoro: Dato: 2018/03/04(Dim) 22:23  
akra sunbrilo
degelas frostaj larmoj
de morta vintro



[3900] Sen titolo Aŭtoro: Dato: 2018/03/01(Ĵaŭ) 23:37  
La firmamento
Krevita serpenthaǔto
Streĉiĝas grize.



[3899] Sen titolo Aŭtoro: Dato: 2018/03/01(Ĵaŭ) 23:32  
Pintoj kaj valoj
Fine silent’,vibranta
rekta linio.



[3898] soleco Aŭtoro: Dato: 2018/03/01(Ĵaŭ) 23:29  
Diamantvoje
Mi iradas solece.
De kie? Kien?



[3897] sur la ĉielo Aŭtoro: verbum Dato: 2018/02/20(Mar) 12:01  
sur la ĉielo
blanko-nuba flug-spuro ...
jen vintra korvo

http://verbum303.blogspot.com/


[3896] Sen titolo Aŭtoro: Dato: 2018/02/18(Dim) 09:03  
Rideto ŝia -
kaj primaver' pli frua
por mi revenis.



[3895] Sen titolo Aŭtoro: Dato: 2018/02/18(Dim) 09:02  
Rideto ŝia -
kaj primaver' pli frue
por mi revenis.



[3894] Sen titolo Aŭtoro: Dato: 2018/02/18(Dim) 08:59  
Rideto ŝia -
kaj primaver' pli frua
por mi revenis.


[3893] jen blanka spiro Aŭtoro: verbum Dato: 2018/01/25(Ĵaŭ) 10:05  
via saluto
ankaŭ mia respondo ...
jen blanka spiro

http://verbum303.blogspot.com/


[3892] Sen titolo Aŭtoro: Dato: 2018/01/20(Sab) 12:37  
De Miki haŭto
kiel surkampe neĝo -
blankec' alloga.


[3891] lo! sun-diino Aŭtoro: verbum Dato: 2018/01/19(Ven) 22:37  
lo! sun-diino ...
prilumu kaj purigu
ankaŭ ĉi-jaron

Japanoj ĝenerale komparas la sunon kun diino, kaj diigas ĝin.

http://verbum303.blogspot.com/


[3890] kiel impone Aŭtoro: verbum Dato: 2018/01/19(Ven) 22:35  
vintra ĉielo ...
la kamforarbo staras
kiel impone

http://verbum303.blogspot.com/


[1] [2] [3] [4] [5]
Ago Artikol-numero Pasvorto
- LightBoard Antispam Version -