Arkivo : Hajko en Esperanto (1 - 200)

[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi

[1] Bonvenon, hajko-amantoj! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/04(Lun) 19:32  

Jen afiŝejo por hajko en Esperanto, eble la unua en la mondo! Bonvole enskribu viajn hajkojn kaj opiniojn.

Jen hajko mia,
gutetoj el la koro,
Liberigas min.



[2] Sen titolo Aŭtoro: Tadacuna Nomra Dato: 2003/08/05(Mar) 20:55  

Mi deziras legi hajkojn per Esperanto.


[3] Hajko - poemeto de ordinaruloj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/05(Mar) 21:35  

Hajko estas "fiksforma poemeto el tri versoj de 5, 7, 5 silaboj" (laŭ PIV2). Hajko estas poemo tre mallonga. Oni povas verki hajkon en mallonga tempo. Hajko konvenas al ordinaraj homoj, kiuj volas sin eprimi poezie.

La suno fajras,
Ruliĝas plasta sitelo
Rozkolora.



[4] Re:[2] Bonvenon, s-ro Nomra! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/05(Mar) 22:11  

> Mi deziras legi hajkojn per Esperanto.

Plezure estas legi hajkojn, sed pli plezure verki hajkojn.
Do, provu mem!



[5] Re:[3] Hajko - poemeto de ordinaruloj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/05(Mar) 22:27  

> La suno fajras,
> Ruliĝas plasta sitelo
> Rozkolora.

Estis neregula formo de 5, 8, 4 silaboj. Do, jen:

La suno fajras;
Ruliĝas rozkoloro
Plastositela.



[6] mi provetu... Aŭtoro: Viliam Bur Dato: 2003/08/05(Mar) 23:13  

Ĉi tio estas
mia unua hajko
en esperanto ;-)


[7] Sen titolo Aŭtoro: Viliam Bur Dato: 2003/08/05(Mar) 23:18  

Kaj jen la dua
Ĉu miaj poemaĵoj
sekvu simile?

Ideoj mankas
sen ili skribi certe
estus terure


[8] Sen titolo Aŭtoro: Viliam Bur Dato: 2003/08/05(Mar) 23:35  

Bonaj poemoj
estas en "Oka mejlo"
far de Eminem

Ĉu vi kuraĝus
esperantigi ilin
kaj surretigi?


[9] Sen titolo Aŭtoro: Don Harlow Dato: 2003/08/06(Mer) 01:29  

Belas la paĝo
Por ĉies novaj hajkoj.
Gratulon al vi!


[10] What Aŭtoro: Adrienne Post Dato: 2003/08/06(Mer) 01:41  

What on earth
is going on
at this site


[11] Demando. Aŭtoro: Malte Milatz Dato: 2003/08/06(Mer) 04:17  

Ĉu mia skribaĵ'
estas ĝuste farita
hajka poemo?


[12] Re:[7] Bonvenon! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/06(Mer) 10:04  

Brave! Vi jam faris la unuan paŝon.
La dua paŝo estas akiri hajkecon en via verketo.

> Ideoj mankas
> sen ili skribi certe
> estus terure
(--- Viliam Bur ---)

Mi vidis ĝermon de hajkeco en la supra verketo.


[13] Re:[9] Bonvenon! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/06(Mer) 10:42  

> Belas la paĝo
> Por ĉies novaj hajkoj.
> Gratulon al vi!

Mi ĝojas pro via vizito. Dankon por via gratulo!



[14] Re:[10] Bonvenon! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/06(Mer) 10:55  

> What on earth
> is going on
> at this site

Kio okazas
en la tuta mondo
en ĉi retejo?

Provu ankaŭ en Esperanto.



[15] Re:[11] Bonvenon! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/06(Mer) 11:33  

> Ĉu mia skribaĵ'
> estas ĝuste farita
> hajka poemo?

Jes, laŭ ĝia formo. Sed ĝi ne enhavas hajkecon.
Provu plu!



[16] Hajkeco - esenco de hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/06(Mer) 20:10  

Kio estas hajkeco?

La demando estas malfacila por respondi. Al ĝi troviĝas diversaj respondoj.
Jen mia respondo nunmomenta:
" Hajko estas poemo, kiu eltranĉas homan emocion preninte sur sin formon de natura fenomeno. "
Ankaŭ vi povas havi vian respondon.

Karesa tuŝo
sur frunto de la kato.
Somera nokto.



[17] Sen titolo Aŭtoro: Viliam Bur Dato: 2003/08/07(Ĵaŭ) 02:59  

Strangaj leteroj
kaj muso ne funkcias.
Ho ve, Vindozo.

Ĉu sufiĉe da emocioj? ;-) Nur naturo mankas...


[18] Hajkeca esprimo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/07(Ĵaŭ) 19:16  

Hajko estas esprimo de homa emocio.
Sed en hajko oni laŭeble evitas uzi priemociajn vortojn, nome oni evitas rekte esprimi emocion.
Kial?

Kiam oni sentas emocion ĉe iu natura fenomeno aŭ ĉiutaga okazaĵo, li/ŝi unue alfrontas al la fenomeno aŭ la okazaĵo, kaj poste ekhavas ian emocion.
Unue fakto, poste sento.
Hajka aŭtoro vortigas nur tiun fenomenon aŭ okazaĵon, sed ne sian emocion.
Pere de tiuj vortoj legantoj postsekvas sperton de la aŭtoro kaj ekhavas ian emocion pli-malpli similan (aŭ malsimilan) al la aŭtoro.
Unue fakto, poste sento.
En la procedo gravas pensado de la legantoj.
Des pli grava estas vortouzado de la aŭtoro, kiu vigle kaj libere pensigas la legantojn.

Hajkistoj (precipe japanaj) ŝatas tian esprim-manieron de hajko.

---
Knabo senmove
vojaĝrakonton legas.
Verda ombrejo.
---



[19] okuloj Aŭtoro: Bent el Danio Dato: 2003/08/07(Ĵaŭ) 20:46  

viaj okuloj

ĝoje radias amon

kor' ekbategas


[20] Re:[19] Bonvenon! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/07(Ĵaŭ) 22:40  

> viaj okuloj
> ĝoje radias amon
> kor' ekbategas

Mi ĝojas pro via vizito. Volu provi plu!



[21] Eviti elizion Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/08(Ven) 19:50  

Kiam mi verkas hajkon, mi evitas uzi elizion laŭeble.
Kial?

Hajko estas tre mallonga poemo kun 17 silaboj.
Do aŭtoroj devas esprimi ion en malmultaj vortoj.
Ŝpari vortojn estas unu tasko de hajkecaj esprim-manieroj.

Kun elizio, aŭtoroj, intence aŭ senintence, inklinas uzi pli multajn vortojn.
Tio estas malĝusta ago por hajkeca esprimo.

---
Sur sablomonto
Mi aŭskultas sablerojn.
Starantaj nuboj.
---



[22] momenteto Aŭtoro: Bent el Danio Dato: 2003/08/08(Ven) 23:26  

nigras la nokto

animo lumas blue

fine silento


[23] Sen titolo Aŭtoro: Bent el Danio Dato: 2003/08/08(Ven) 23:33  

Saluton Vastalto,
dankon pro via hajkejo!

ĉu vi bonvolus traduki miajn du hajkojn japanen???
por mi estus interese vidi kiel aspektas ĝi en japana lingvo!
amikan saluton
Bent




[24] ĝojlarmoj Aŭtoro: Bent el Danio Dato: 2003/08/09(Sab) 00:04  

viaj ĝojlarmoj

kiel ebriiga vin'

akvumas animon


[25] Re:[23] Traduko al la japana Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/09(Sab) 20:28  

Saluton, Bent!
Nu, mi provu. Sed ne atendu kvalitan tradukon. ;-)

> viaj okuloj
> ĝoje radias amon
> kor' ekbategas

Tokimeki ya
Ai no kagayaku
Kimi no me ni


> nigras la nokto
> animo lumas blue
> fine silento

Yoru no yami
Tamasii aoku
hikaru nomi

(La lasta verso "fine silento" ne aperas en la traduko laŭ mia gusto.)

Amike.
---



[26] Koran dankon Aŭtoro: Bent el Danio Dato: 2003/08/09(Sab) 21:03  

kara Vastalto,

Mi multe dankas al vi pro la tradukado!
Mi vere emociiĝis kiam ili aperis japane!
Koran kaj amikan saluton
Bent el Danio


[27] utopie Aŭtoro: Karl-Gustaf Dato: 2003/08/10(Dim) 05:29  

infanaj ludoj
maljunulo sidante
sopiras reen


[28] Re:[27] Bonvenon! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/10(Dim) 21:10  

> infanaj ludoj
> maljunulo sidante
> sopiras reen

Dankon por via verketo. Mi tre ĝojas pro via vizito.
Bonvolu afiŝi pli da hajkojn.



[29] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/10(Dim) 22:42  

Someraj herboj
kreskas altaj,
perdiĝis via figuro.


[30] La semajnfino Aŭtoro: Malte Dato: 2003/08/11(Lun) 04:11  

Bruegas muzik'
La lago perdas akvon.
Belega veter'!


[31] Re:[30] La semajnfino Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/11(Lun) 18:28  

> Bruegas muzik'
> La lago perdas akvon.
> Belega veter'!

Mi ĝojas vian reviziton.
Japana televido raportas, ke estas tro varmege en ĉi somera Eŭropo. Ĉu vere lago perdis akvon ĉe vi?



[32] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/11(Lun) 19:53  

Someras nuboj,
Kvietaj okuloj de
blanka ĉevalo.


[33] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/12(Mar) 20:35  

Urba sireno
anoncas silentadon,
cikadoj zumas.



[34] Re:[31] [30] La semajnfino Aŭtoro: Malte Dato: 2003/08/13(Mer) 19:40  

s vian reviziton.
> Japana televido raportas, ke estas tro varmege en ĉi somera Eŭropo. Ĉu vere lago perdis akvon ĉe vi?

Estas baraĵlago - oni forigis akvon por ke la rivero havu plu da ĝi. Sed da varmeco ni nun havas vere tro.


[35] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/13(Mer) 22:40  

Nubo post nubo
vice super la maro.
Vento naskiĝis.



[36] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/14(Ĵaŭ) 21:00  

La militfajron
mi ne spertis; nerioj
floras ripete.

-----
Kian impreson kaj opinion vi ekhavis?



[37] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/15(Ven) 22:55  

La 15-a de
aŭgusto al japanoj,
al azianoj.



[38] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/16(Sab) 22:48  

Aŭtuna frisko;
bebo fermas fojfoje
la okuletojn.

-----
Laŭ la tradicia japana kalendaro, aŭtuno komenciĝis je la 8-a de aŭgusto ĉi-jare.


[39] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/17(Dim) 23:19  

Torento sonas;
sur monto silueta
la Lakta Vojo.



[40] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/18(Lun) 23:32  

Granatoj fruktas;
en mia naskiĝdomo
loĝas aliaj.



[41] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/19(Mar) 23:23  

Sur herba kampo
pezas bovo staranta.
Jen nubaj alpoj.


[42] Pri Japana Tradicia Hajko. Aŭtoro: HAŜIGUĈI Ŝigejuki Dato: 2003/08/20(Mer) 13:39  

Karaj Hajkamantoj:
Mia nomo estas HAŜIGUĈI Ŝigejuki, japano.
Mi havas grandan intereson pri tradicia Hajko en Japanio,
sed mi tute ne estas hajkisto.
Mi sendas etan raporton pri Tradicia Hajko en Japanio.

Lastatempe multaj alilandanoj provas fari hajkon,
sed plej parto de iliaj verkaĵoj estas faritaj sen etoso de Japana Hajko.
Iliaj formoj (5-7-5 silabroj) estas samaj al niaj, sed la etoso sufiĉe alia,
tiel mi timas.
La plej grava elemento de la verkado estas la ekzisto de "KIRE"
kiu naskiĝas en la uzo de "KIRE-ĵi", sed ne egalas al "KIRE-ĵi".
Por eĉ ni japanoj tiu ĉi temo estas tre tre malfacila kaj baza problemo.
Due grava elemento estas ke Tradicia Japana Hajko estas verkita,
verkata kaj verkota per nur unu linio, ne 3 linioj.
Kaj inter ĝi neniom da spaco ekzistas aldone.
Se vi havus intereson pri mia raporto, mi estas ĝoja.

Gutoj samkiel pluvfalo en somero min silentigas. (Ponto)



[43] Re:[42] Pri Japana Tradicia Hajko. Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/20(Mer) 20:07  

Bonvenon, s-ro HAŜIGUĈI!

> Mi sendas etan raporton pri Tradicia Hajko en Japanio.

Mi ĝojas, ke vi starigis tre interesajn demandojn. Mi esperas, ke legantoj de tiu ĉi afiŝejo libere kaj facile prezentu sian respondon.

> Gutoj samkiel pluvfalo en somero min silentigas. (Ponto)

Dankon pro via verketo. Mi deziras legi pli da viaj hajkoj.

Amike.



[44] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/20(Mer) 20:24  

Urĝa sireno
en meznokto, maldormas
la ruĝa luno.



[45] Re:[44] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/20(Mer) 20:30  

aŭ en unu verso:

> Urĝa sireno en meznokto, maldormas la ruĝa luno.

Kiun vi preferas?



[46] pri mia kara UEJAMA Masao Aŭtoro: Katido Dato: 2003/08/21(Ĵaŭ) 00:27  

(pseu'dhajke sen sezoneco)

Karmemora nom'
UEJAMA Masao
en hajkar' "Suit'"
(en 2003)

Pisis mia beb'
genuen de l'hajkisto
en ava brakum'
(en 1976)



[47] Re:[46] pri mia kara UEJAMA Masao Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/21(Ĵaŭ) 16:39  

Bonvenon, Katido!

> Pisis mia beb'
> genuen de l'hajkisto
> en ava brakum'

Hajko povas naskiĝi sen sezoneco. La verko donas al legantoj surprizeton kaj rideton kun poezia sento.

-----
UEYAMA Masao: (1910-1988) japana esperantisto, verkis rakontoj kaj poemoj en Esperanto. Membro de Hajkista Klubo, kiu eldonis sep hajkarojn esperantajn en 1967-1973.



[48] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/21(Ĵaŭ) 19:37  

Rustintaj aŭtoj
stakite kiel brikoj;
herboj altkreskas.



[49] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/22(Ven) 16:47  

Mi staras antaŭ
800-jara arbego ---
akva susuro.



[50] mi devas scii Aŭtoro: edse Dato: 2003/08/22(Ven) 20:16  

ĉu oni ĉiam
la formon devas sekvi
kvin-sepen-kvinan?


-----
Kia granda plezuro legi hajkoj ĉi tie...




[51] ĝenanta dormo Aŭtoro: edse Dato: 2003/08/22(Ven) 20:22  

en kvin minutoj
kvinfoje mi 'necesis'.
kiel vekiĝi?


[52] Re:[51] ĝenata dormo Aŭtoro: edse Dato: 2003/08/22(Ven) 20:33  

> en kvin minutoj
> kvinfoje mi 'necesis'.
> kiel vekiĝi?

oni nun scias -
mi estas komencanto
en Esperanto!




[53] Re:[50] Bonvenon, edse ! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/22(Ven) 23:03  

> ĉu oni ĉiam
> la formon devas sekvi
> kvin-sepen-kvinan?

Ekzistas hajkistoj, kiuj verkas en libera formo. Mi mem foje verkas hajkon en libera formo.
Sed mi forte rekomendas al komencantoj verki hajkon en fiksita formo (5-7-5). Versi en 5-7-5 estas ekzerco por esprimi ideojn en konciza formo. Tio ĉi estas la unua paŝo al hajkeco.
Bonvole provu plu kaj afiŝu ĉi tie !



[54] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/23(Sab) 19:08  

Akvo disverŝita
sur sportejan teron ---
jen, odoro.



[55] pri mia kara UEJAMA Masao Aŭtoro: Katido Dato: 2003/08/23(Sab) 23:11  

"Kial vi mortis",
al edzino ve-verkas
mure Masao.




[56] Re:[55] pri mia kara UEJAMA Masao Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/24(Dim) 09:53  

> "Kial vi mortis",
> al edzino ve-verkas
> mure Masao.

Mi ĝojas vian reviziton.
En la hajkaro "Sonato '72" (Hajkista Klubo, 1972) troviĝa aro da edzin-sopiraj kaj priploraj hajkoj de UEJAMA Masao. Certe vi jam legis ilin.
Jen mia ŝatata el ili:

> Okule vortis
> l' edzin' al mi: adiaŭ ...
> kviete mortis.
(--- Ueyama masao ---)

Liaj malĝojo kaj amo al la edzino penetras en mian koron, kvankam la verko estas iom parolema simile al tankao aŭ liriko.



[57] En somero Aŭtoro: HAŜIGUĈI Ŝigejuki Dato: 2003/08/24(Dim) 10:42  

Cikada ŝelo. Firme enbrakigu grandegan trunkon senmove


[58] Pluvsezono Aŭtoro: HAŜIGUĈI Ŝigejuki Dato: 2003/08/24(Dim) 10:44  

Pluva sezono. Amaso da fragmitoj tute forfluis


[59] Pri 3 linia verkado Aŭtoro: HAŜIGUĈI Ŝigejuki Dato: 2003/08/24(Dim) 10:48  

Ni japanoj faldas fingrojn por kalkuli la nombrojn de silabroj en nia komenca periodo de Hajk-farado. Tial 3 linia verkado havos sufiĉan meriton por alilandanoj, tiel mi pensas.


[60] Re:[59] Pri 3 linia verkado Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/24(Dim) 15:43  

> Tial 3 linia verkado havos sufiĉan meriton por alilandanoj, tiel mi pensas.

Paul-Louis Couchoud (Kuŝu), 1879-1959, franca filozofo kaj poeto, vizitis Japanion en 1903-1904, kaj, reveninte al Francio, li verkis hajkojn kaj publikigis la unuan hajkaron en la franca lingvo.
Tiam li verkis hajkojn en tri versoj.
Tio estas la komenco de 3-versa hajko en la franca.

Ĉu oni scias la komenco de 3-versa hajko en Esperanto?



[61] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/24(Dim) 16:18  

Hejmloko ---
patrina mikspoto kun
viando kaj terpomo.



[62] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/24(Dim) 16:33  

Mi estu mi mem,
mi estu mi mem,
cikadoj zumas.


[63] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/25(Lun) 18:47  

Ŝultro ĉe ŝultro,
katidoj senhejmaj en
ombro arbusta.



[64] Kelkaj tradukoj Aŭtoro: edse Dato: 2003/08/25(Lun) 20:16  

Saluton, karaj hajko-amantoj!

Jen kelkaj liberformaj hajkoj, kiuj mi tradukis kiel ekzerco el la germanlingva libro "Zeno kaj Hajko" de Günter WOHLFART.



Zeno-Klaĉo

Ĉu vi aŭdas Nenion?
Hakuin klakas por stamfi papilioj sur herbo -
La bambuo krevas de rido.



Vento

Jen ĉi tie -
alveninte de nenie
venonte nenien



Sen titolo

meze de aŭtumgrizo
subite -
helblua ĉielo



Sen titolo

iru kaj vidu
kiel montoj kaj riveroj
al vi venos





[65] pri mia kara UEJAMA Masao Aŭtoro: Katido Dato: 2003/08/25(Lun) 23:12  

Vivas Masao
sen nutraĵo drinkante,
mankas edzino.


[66] Re:[64] Kelkaj tradukoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/26(Mar) 10:23  

> Jen kelkaj liberformaj hajkoj, kiuj mi tradukis kiel
> ekzerco el la germanlingva libro "Zeno kaj Hajko" de
> Günter WOHLFART.

Mi ĝojas, ke vi multe ekzercas en hajko-verkado (tradukado).
Do, iom da konsiloj de unu ekzercanto al alia ekzercanto.

> Zeno-Klaĉo
>
> Ĉu vi aŭdas Nenion?
> Hakuin klakas por stamfi papilioj sur herbo -
> La bambuo krevas de rido.

Povas esti liberforma hajko. Sed unu el esencoj de hajko estas ĝia koncizeco.
Multaj verkas en malpli ol 17(=5+7+5) silaboj sume.
Estas pli bone en pli mallonga formo.

> Vento
>
> Jen ĉi tie -
> alveninte de nenie
> venonte nenien

Ordinare oni ne metas titolon al la verko en japanlingva hajko.
Se la titolo havas ian signifon, oni provu enmeti la signifon en la hajko mem.
Mi rekomendas verki hajkon sen titolo.

> Sen titolo
>
> meze de aŭtumgrizo
> subite -
> helblua ĉielo

Ĝi donas frapan imagbildon. Tamen "aŭtumgrizo" estas "aŭtungrizo" aŭ "aŭtuna grizo", ĉu ne?
Ne necesas la titolo "Sen titolo".

> Sen titolo
>
> iru kaj vidu
> kiel montoj kaj riveroj
> al vi venos

Ĉu tiu ĉi estas ia "temo" de Zeno?



[67] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/26(Mar) 15:59  

Blankaj linioj
sur sportejo --- kanaoj
profunde ruĝaj.



[68] Rimo kaj ritmo en hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/26(Mar) 16:54  

Oni verkas poemojn sen rimo kaj ritmo en la japana lingvo.
Tial japanlingva hajko ne konas rimon nek ritmon.
Mi opinias, ke oni povas verki hajkon sen rimo kaj ritmo ankaŭ en esperanto.
Nek rimo, nek ritmo estas esenca elemento de hajko.

Pluraj eminentaj esperantistoj verkas hajkon kun rimo kaj ritmo. Mi ŝatas ilian klopodon.

Jen unu el la tradukitaj hajkoj de Warighien el la japana:

> Kun mi, vi frate
> senpatraj birdoj, venu
> ludi kompate!
(----- Issa -----)

Kompreneble la originala verko en la japana tute ne rimas.

> Ware to kite
> Asobe ya oya no
> nai suzume.

En alia vidpunkto, mi pensas, ke la esperanta traduko estas iom pli parolema ol la japana originalo.
Tio iomete difektas la hajkecon de la originalo.



[69] Anonco Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/27(Mer) 14:42  

Dum la venontaj horoj de 2:00-8:00 en la 2-a de septembro (JST = japana horo), t.e. 17:00-23:00 en la 1-a de septembro (GMT = Grenviĉa horo), okazos ĝustiga laboro por la serv-komputilo de tiu ĉi retejo.

Oni ne povos aliri al tiu ĉi afiŝejo dum tiuj horoj.
Mi petas onian indulgon.



[70] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/27(Mer) 14:53  

Kato hezitas
eliri ĉe la pordo.
Restas varmego.



[71] Konsiloj al komencantoj de hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/27(Mer) 20:55  

1. Hajko estas fiksforma poemeto el tri versoj de 5, 7, 5 silaboj (sume 17 silaboj).
2. Hajko ne havas titolon, malsame al ordinaraj poemoj.
3. Hajko estas poemo por deklami. Oni provu voĉlegante sian verkon.
4. Rimo kaj ritmo estas ne devigaj en hajko.
5. Sezonvorto kaj sezoneco estas ofte preferataj en hajko, sed ili ne estas devigaj.
6. Hajkeco estas la esenco de hajko. Ĝi estas imagiga forto de kunmetitaj vortaranĝoj.
7. Koncizeco estas la unua paŝo al la hajkeco. Oni ne inklinu al paroli multon en hajko.
8. Konkreteco estas la dua vojo al la hajkeco. Oni penu bildigi objekton mem, sed laŭeble evitu rekte esprimi sian senton.
9. "Tranĉado" estas efika metodo en hajko. Du aferoj estas kunmetataj en unu hajko.
10. Sciu, ke ĉiu regulo havas sian escepton. (rid.)



[72] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/28(Ĵaŭ) 16:55  

Koridoro al
radiografia ĉambro ---
aŭtuna lumo.



[73] Re:[66] [64] Kelkaj tradukoj Aŭtoro: edse Dato: 2003/08/28(Ĵaŭ) 23:47  

> Mi ĝojas, ke vi multe ekzercas en hajko-verkado (tradukado).
> Do, iom da konsiloj de unu ekzercanto al alia ekzercanto.

Kara Vastalto,
mi dankas vin por viaj konsiloj, kiujn mi ĝoje enkoras.

> > > > meze de aŭtumgrizo
> > subite -
> > helblua ĉielo
>
> Ĝi donas frapan imagbildon. Tamen "aŭtumgrizo" estas "aŭtungrizo" aŭ "aŭtuna grizo", ĉu ne?

Jes, tiel estu.


> > > > iru kaj vidu
> > kiel montoj kaj riveroj
> > al vi venos
> > Ĉu tiu ĉi estas ia "temo" de Zeno?

Jes. La "ideo" estas, ke ne nur la homo vivas en la mondo, sed ankaŭ "samtempe" la tuta mondo sin trovas en la konscio de la homo (ne "en la kapo"), kiu kvazaŭ neniam mem moviĝas, kaj ke ĉiuj movaĵoj fariĝas nur "ene" de tiu ĉi konscio.

La pli korekta traduko de la hajko estas tia

iru kaj vidu
kiel montoj
al vi venos


jen alia "zena" hajko el la libro


ek
lasite
falas
nomoj
for


Sube ankoraŭ kelkaj pliaj simplaĵoj de mi antaŭ mi
malĉeestas dum paro da semajnoj:


ekdormis muso
ne plu klakas klavaro -
tempo feria




jen vitaleco!
trairante betonon
tenera planto



[74] pri mia kara UEJAMA Maso Aŭtoro: Katido Dato: 2003/08/29(Ven) 02:07  

Diras edzino,
"'Bonan' venas, kara!" je
vizito mia.



[75] Re:[74] pri mia kara UEJAMA Maso Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/29(Ven) 16:41  

Kara Katido

> Diras edzino,
> "'Bonan' venas, kara!" je
> vizito mia.

Ĉu s-ino Uejama karesnomis vin "Bonan"?



[76] Re:[73] Ellaboro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/29(Ven) 22:52  

Kara edse

> jen vitaleco!
> trairante betonon
> tenera planto

Certe plantoj havas mirigan vivforton traborante betonon aŭ ŝtonegon. Pri tio fojfoje oni forte impresiĝas.
La vorto "tenera" klarigas senton de la aŭtoro, sed, bedaŭrinde, nebuligas figuron de la planto.
Se vi povos elpensi pli taŭgan esprimon anstataŭ "tenera planto", tiu ĉi hajko estos pli impresa.



[77] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/29(Ven) 23:57  

Tiu ĉi strato,
en kiu vi loĝas; jen
ĉina hibisko.


[78] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/31(Dim) 00:11  

Aŭtuna vento
muzikpaperojn blovis,
kaj blovetis for.



[79] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/08/31(Dim) 21:56  

Plukante herbojn
edzino priparolas.
Siestas kato.



[80] Re:[75] [74] pri mia kara UEJAMA Maso Aŭtoro: Katido Dato: 2003/08/31(Dim) 22:39  

> Kara Katido
>
> > Diras edzino,
> > "'Bonan' venas, kara!" je
> > vizito mia.
>
> Ĉu s-ino Uejama karesnomis vin "Bonan"?
>
Ne nur min, sed ĉiujn esperantistojn, kiuj salutas per
"Bonan tagon!" ĉe la vizito al la familio Uejama.
Fakte ne nur la edzino, sed ankaŭ liaj gefiloj vokis
la paĉojn ĉe la pordo, kiam esperantistoj vizitis lin.
Do por la familianoj "Bonan" estis pronomo de esperantistoj.


[81] Re:[47] [46] pri mia kara UEJAMA Masao Aŭtoro: Katido Dato: 2003/08/31(Dim) 22:55  

> Bonvenon, Katido!
>
> > Pisis mia beb'
> > genuen de l'hajkisto
> > en ava brakum'
>
> Hajko povas naskiĝi sen sezoneco. La verko donas al legantoj surprizeton kaj rideton kun poezia sento.
>
> -----
> UEYAMA Masao: (1910-1988) japana esperantisto, verkis rakontoj kaj poemoj en Esperanto. Membro de Hajkista Klubo, kiu eldonis sep hajkarojn esperantajn en 1967-1973.
>
Ĝis 1975 mi loĝis en la urbo Kitakjuuŝuu, najbara urbo
de Ŝimonoseki, kie loĝis UEJAMA Masao. Poste mi transloĝiĝis al Kioto.
Okaze de Kansajaj Esperanto-Kongresoj UEYAMA Masao kaj
alia Esperanto-verkisto HAJAŜI Ken el Tokio kutimis rendevui en mia hejmo. Ili ambaŭ tre amis mian filineton.


[82] Re:[65] pri mia kara UEJAMA Masao Aŭtoro: Katido Dato: 2003/08/31(Dim) 23:13  

> Vivas Masao
> sen nutraĵo drinkante,
> mankas edzino.

Post la forpaso de la edzino UEJAMA Masao tre malfacile
vivis sen kuiranto. Krom alkoholaĵo li prenis nur rizkukon(moĉi) kaj sekigitan fiŝon, kiuj varme kuŝis sur stovo.



[83] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/01(Lun) 21:04  

Maizoj vice
sekigitaj, - stacio
sen deĵoranto.



[84] Re:[81] pri mia kara UEJAMA Masao Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/01(Lun) 21:24  

> Ĝis 1975 mi loĝis en la urbo Kitakjuuŝuu, najbara urbo
> de Ŝimonoseki, kie loĝis UEJAMA Masao.

En tiu jaro mi jam eserantistiĝis kaj loĝis en ne malproksima urbo Hukuoka.
Mi konis nur la nomon de UEJAMA, kaj poste eksciis liajn verkojn.
La hajkista klubo kune kun li vigle agadis ĉirkaŭ en 1967-1973.
Tiutempe mi tute ne interesiĝis pri hajko. Mi perdis bonŝancon, rekte lerni esperantan hajkon de ili.
Multe bedaŭrinda afero...



[85] Kumulonimbo Aŭtoro: Donald J. Harlow Dato: 2003/09/02(Mar) 05:25  

Hieraŭ ni tion vidis de la hejmo de mia filino en Orangevale, Kalifornio, Usono:

En oriento
amboso blanke nuba
ombras montaron.



[86] Re:[85] Kumulonimbo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/02(Mar) 23:44  

> En oriento
> amboso blanke nuba
> ombras montaron.

Ambosforma kumulonimbo estiĝas en tre varmega posttagmezo.
Tia grandioza nubego, blanke brilanta, staras sur montaro, kaj kovras ĝin per sia ombro.
La pejzaĝo vastigas ankaŭ la koron de leganto.

Mi foje vidis tian nubegon en Kjuŝu, okcidenta parto de Japanio.
Sed ĉi somere mi ne vidis ambosan kumulonimbon pro malvarmeta somero.



[87] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/02(Mar) 23:54  

Sopirante al
blankaj nuboj, estas en
aŭtuna vento.



[88] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/03(Mer) 16:14  

Lasu malfermita
la fenestron. - Certe jam
aŭtuna frisko.

-----
Sento naskita en klimatizita urba vivo. Ĉi tian senton certe ne havis homoj antaŭ dek-kelkaj jaroj.



[89] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/04(Ĵaŭ) 14:42  

Simi-fajfilon
blovas prove, viro kun
knaba mieno.



[90] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/04(Ĵaŭ) 14:54  

Paperfaldita
aviadilo - alten
en klaran aeron.



[91] Sen titolo Aŭtoro: Yenovk Dato: 2003/09/04(Ĵaŭ) 22:15  

Bravege ! Nepre aldonu teoriajn klarigojn por hajkoverkado. Alilingve mi legis multon : kiaj vortoj ne estu uzatoj, kiuj komparoj evitindas ktp.

Ankaŭ miascie hajko estas mallongigita formo de tankao. Ĉu eblos prezenti ankaŭ kelketajn tankaojn ?


[92] Sen titolo Aŭtoro: Anja Dato: 2003/09/05(Ven) 05:23  


Jen mia provo:

Per bruo ruza
rabas dormodonacojn
tago ĵaluza.




[93] Re:[91] Kiel verki hajkon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/05(Ven) 10:34  

Bonvenon, Yenovk!

Eminentaj japanaj hajkistoj unuvoĉe rekomendas, "Multe verku! Multe forĵetu! Multe legu!"
Ankaŭ mi diru, "Unue verku multajn hajkojn, due elektu plej bonajn kaj forĵetu banalajn."

> Nepre aldonu teoriajn klarigojn por hajkoverkado.

Mi planas tion, kio tamen bezonas tempon. Nunmomente bonvole legu la artikolon [71].
Aldone mi diru, ke hajko diferencigas sin de aliaj poemoj per sia "stilo".

> Ankaŭ miascie hajko estas mallongigita formo de tankao. Ĉu eblos prezenti ankaŭ kelketajn tankaojn ?

Hajko kaj tankao estas du tute aliaj ĝenroj laŭforme kaj laŭstile.
Oni aprezas ilin en malsamaj kriterioj.
Mi deziras trakti ĉefe hajkojn en tiu ĉi afiŝejo. Mi petas vian komprenemon.



[94] Re:[92] Hajka stilo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/05(Ven) 14:25  

Bonvenon, Anja!

> Per bruo ruza
> rabas dormodonacojn
> tago ĵaluza.

Mi ĝojas, ke vi prezentis ĉarman provon.
Taga bruo malhelpas feliĉan sieston, kio ĝenas la verkinton.
La verko estas certe ŝatinda poemeto, sed ĝi estas tamen distanca de hajko (aŭ hajko tradicia).

Jen iom da analizo ...

> Per bruo
> rabas dormodonacojn
> tago.

Mi forigis du akuzativojn, kaj restas skeleto, kiu komunikas prozan signifon pli-malpli egalan al la verko.
Hajko ekiras de tiu ĉi skeleto, sed per alia vojo.
Tio estas bildigi imagon per konkreta objekto.

Jen mia provo :

Buboj kaj hupoj ;
siesto malprofunda
preter okupoj.

Mi ne asertas, ke tiu ĉi estas bona hajko, sed insistas, ke ĝi estas hajko.
Mi atendas oniajn opiniojn.



[95] Re:[86] [85] Kumulonimbo Aŭtoro: Donald J. Harlow Dato: 2003/09/05(Ven) 14:38  

> > En oriento
> > amboso blanke nuba
> > ombras montaron.
> > Ambosforma kumulonimbo estiĝas en tre varmega posttagmezo.
> Tia grandioza nubego, blanke brilanta, staras sur montaro, kaj kovras ĝin per sia ombro.
> La pejzaĝo vastigas ankaŭ la koron de leganto.
> > Mi foje vidis tian nubegon en Kjuŝu, okcidenta parto de Japanio.
> Sed ĉi somere mi ne vidis ambosan kumulonimbon pro malvarmeta somero.
>
Meteologia klarigo:

El suda maro
la humideco fluas;
turas ŝtormnuboj!



[96] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/06(Sab) 21:20  

La stacidomo
forlasita dum jaroj ---
kanaoj floras.

---
kanao: tropikdevena herbo, alta je ĉ. 2 metroj, kun larĝaj elipsaj folioj kaj ruĝaj aŭ flavaj floroj.


[97] Sen titolo Aŭtoro: HAŜIGUĈI Ŝigejuki Dato: 2003/09/07(Dim) 12:03  

Varma somero. Ne elpremu la vivon de maljunulo

Verdas kanaoj en oriento: Sekiĝas en okcidento

Senventa tago somera, duonnuda knabo dormetas.



[98] Hajka stilo pri [92] kaj [94] Aŭtoro: HAŜIGUĈI Ŝigejuki Dato: 2003/09/07(Dim) 12:06  

Nia gvidanto Vastalto klarigis jenon por la verko de Anja.
Ankaŭ mi provos alian versadon.
Sed bedaŭrinde mi ne klare komprenas la vortojn
"bruo ruza" kaj "dormdonacoj" kaj "tago ĵaluza", pardonon!
Tial laŭ supozo propra mi prove verkis.

Trudema bruo
pike rompas sonĝon de
neceda vivo

Trudema bruo! Pike rompas sonĝon de neceda vivo
-----------

> Bonvenon, Anja!
>
>> Per bruo ruza
>> rabas dormodonacojn
>> tago ĵaluza.
>
> Mi ĝojas, ke vi prezentis ĉarman provon.
> Taga bruo malhelpas feliĉan sieston, kio ĝenas la verkinton.
> La verko estas certe ŝatinda poemeto, sed ĝi estas tamen distanca de hajko (aŭ hajko tradicia).
>
> Jen iom da analizo ...
>
>> Per bruo
>> rabas dormodonacojn
>> tago.
>
> Mi forigis du akuzativojn, kaj restas skeleto, kiu komunikas prozan signifon pli-malpli egalan al la verko.
> Hajko ekiras de tiu ĉi skeleto, sed per alia vojo.
> Tio estas bildigi imagon per konkreta objekto.
> Jen mia provo :
>
> Buboj kaj hupoj ;
> siesto malprofunda
> preter okupoj.
>
> Mi ne asertas, ke tiu ĉi estas bona hajko, sed insistas, ke ĝi estas hajko.
> Mi atendas oniajn opiniojn.
>



[99] Re:[98] Mi petas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/07(Dim) 18:54  

Bonvole ne nomu min "gvidanto", ĉar mia hajkista kariero tute ne atingas la nivelon de hajko-majstro.
Mi estas nun ekzercanto, kiu tamen havas ideojn asertendajn pri esperanta hajko.

Do, opinio de unu ekzercanto al alia ekzercanto:

> Trudema bruo
> pike rompas sonĝon de
> neceda vivo

Via provo konsistas el simpla frazo kun ordinara vortordo.
Mi pensas, ke tio, en tiu ĉi kazo, malfortigas poezion de la verko.
Kaj la verso "neceda vivo" estas ne klara, ne efikas en la verko.

> Per bruo ruza
> rabas dormodonacojn
> tago ĵaluza.
( --- Anjo --- )

Mi sentas malpezan tonon kaj humuron de la originala verko.
Mi ŝatas tian malpezecon, kiun do mi penis respeguli en mia provo.



[100] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/07(Dim) 21:54  

Vesperlilioj ---
jen kampo sin etendas
ĝis la ĉielo.

-----
vesperlilio: specio de hemerokalidoj (taglilioj), plurjara herbo, kiu kreskas en monta regiono, kaj ekhavas citronflavajn lili-formajn sveltajn florojn en vespero.



[101] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/08(Lun) 23:27  

En la bankuvo
plena de varma akvo ---
nokta ĉirpado.



[102] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/09(Mar) 16:52  

Tra grizaj nuboj
aviadilo sen sono ---
aŭtuna ŝtormo.



[103] Re:[97] Komentoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/09(Mar) 19:56  

Kara ! ( Kiel mi nomu vin en ĉi tiu afiŝejo ? )

> Varma somero. Ne elpremu la vivon de maljunulo

La frazero "elpremi la vivon de maljunulo" estas malklara.
Ĉu temas pri varmoatako (malsaniĝo pro varmego) ?

> Verdas kanaoj en oriento: Sekiĝas en okcidento

Ĉu aludo al la nuna vetero en Japanio?
Sed kanaoj bele floras ankaŭ en Kjuŝu, japana okcidento.
Alie ĉu aludo al veteroj en Japanio kaj en Eŭropo?

> Senventa tago somera, duonnuda knabo dormetas.

Mi povas supozi senĝenan mienon de dormetanta knabo, kvankam estas varme en ĝia ĉirkaŭo.
Mi ŝatas tiun ĉi pecon.



[104] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/10(Mer) 10:42  

sinkanta suno ---
radioj penetre
en mian ĉambron



[105] Re:[103] [97] Komentoj Aŭtoro: Katido Dato: 2003/09/10(Mer) 17:38  

> Kara ! ( Kiel mi nomu vin en ĉi tiu afiŝejo ? )
>
> > Varma somero. Ne elpremu la vivon de maljunulo
>
> La frazero "elpremi la vivon de maljunulo" estas malklara.

> Ĉu temas pri varmoatako (malsaniĝo pro varmego) ?
>

"premi ion aŭ iun per forto" mi aŭdas. Ankaŭ "elpremi"
kompreneblas. Ĉu "subpremi" pli facile kompreneblas?





[106] Re:[105] [103] [97] Komentoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/10(Mer) 20:55  

Kara Katido !

> > > Varma somero. Ne elpremu la vivon de maljunulo
> >
> > La frazero "elpremi la vivon de maljunulo" estas malklara.
> > Ĉu temas pri varmoatako (malsaniĝo pro varmego) ?
>
> "premi ion aŭ iun per forto" mi aŭdas. Ankaŭ "elpremi"
> kompreneblas. Ĉu "subpremi" pli facile kompreneblas?

Aha, pardonon! Mia komento ne sufiĉis.
Mi volis diri, kion konkretan signifas la frazero.
Ĝi estas gramatike sen problemo, tamen el hajka vidpunkto ĝi ne donas ian konkretan bildon al mi.

Kian bildon vi imagis ĉe la frazero ?



[107] Re:[106] [105] [103] [97] Komentoj Aŭtoro: Katido Dato: 2003/09/11(Ĵaŭ) 13:37  

> Kara Katido !
>
> > > > Varma somero. Ne elpremu la vivon de maljunulo
> > >
> > > La frazero "elpremi la vivon de maljunulo" estas malklara.
> > > Ĉu temas pri varmoatako (malsaniĝo pro varmego) ?
> >
> > "premi ion aŭ iun per forto" mi aŭdas. Ankaŭ "elpremi"
> > kompreneblas. Ĉu "subpremi" pli facile kompreneblas?
>
> Aha, pardonon! Mia komento ne sufiĉis.
> Mi volis diri, kion konkretan signifas la frazero.
> Ĝi estas gramatike sen problemo, tamen el hajka vidpunkto ĝi ne donas ian konkretan bildon al mi.
>
> Kian bildon vi imagis ĉe la frazero ?
>
Varmegeco malfaciligas la vivon de maljunuloj, kiel
okazis en Francio, ke 13000 maljunuloj mortis de la
eksterordinara varmegeco.
Pri la vortuzo "premo" mi trovis ekzemplon.
Anstataŭ "Mi estas treege okupita" oni diris al mi
"Tempo premas min", "Laboro premas min".




[108] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/11(Ĵaŭ) 19:48  

vice surtere
fotoj de la mortintoj ---
ruĝaj kanaoj



[109] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/12(Ven) 17:32  

paseramaso
blovita dise ŝute ---
ora rizkampo



[110] Re:[107] Dankon ! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/12(Ven) 17:36  

> Varmegeco malfaciligas la vivon de maljunuloj, kiel
> okazis en Francio, ke 13000 maljunuloj mortis de la
> eksterordinara varmegeco.

Certe !



[111] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/13(Sab) 21:24  

ĉie vojrande
likoridoj flamantaj ---
krioj transmonde

-----
likorido: plurjara herbo alta je 30-50 cm, kun arde ruĝaj floroj (Lycoris radiata).
foto en
http://www.tcp-ip.or.jp/~jswc3242/150.html



[112] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/14(Dim) 21:51  

aŭtuna vento
ankaŭ al boligita
ovo obstina



[113] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/15(Lun) 15:52  

gasteja plado ---
garne persimona folio
jam ruĝa



[114] Sen titolo Aŭtoro: edse Dato: 2003/09/15(Lun) 21:47  

kaptitaj musoj
matene sur verando -
danko de katoj


[115] Re:[114] Komento Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/16(Mar) 21:03  

Kara edse!

> kaptitaj musoj
> matene sur verando -
> danko de katoj

Kiel kaptitaj estis la musoj? Ĉu morte aŭ ĉu vive?
Tio ĉi ŝajnas esti komenco de ia terura rakonto ...
Ho, la katoj ĉe vi estas tiel dankemaj! Ve, suspenso kaj atendo estis perfiditaj!

En mia domo ne vivas eĉ unu muso. Mia kato iam caŝis por mi lacerton.



[116] Re:[115] [114] Komento Aŭtoro: edse Dato: 2003/09/16(Mar) 23:11  

Kara Vastalto!

>Kiel kaptitaj estis la musoj? Ĉu morte aŭ ĉu vive?
>Tio ĉi ŝajnas esti komenco de ia terura rakonto ...

Ho, ve!
Mi jam mem dubis pri "kaptitaj", sed kiun vorton mi uzu?
Mi ja ne volas ekstre diri, ke la musoj estas murditaj de la katoj, se estas tiel... Aliflanke, la katoj fojfoje alportas ankoraŭ tre viglaj musoj kaj lasas ilin vivi en nia domo, verŝajne por ke ni ankaŭ lernu ĉasi. :-))) (Poste ni vive kaptas la musojn kaj ellasas ilin en ĉirkaŭejo.)

Ĉu eble "ĉasitaj" estas pli bone?



[117] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/16(Mar) 23:21  

tien kaj reen
konturoj sur la stratoj -
klara aŭtuno



[118] Re:[116] Plibonigo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/17(Mer) 23:02  

> Ĉu eble "ĉasitaj" estas pli bone?

Jes, pli bone.
Kaj pri la tria verso "danko de katoj" mi pensas, ke ĝi rakontas tro. Interpreto de la aŭtoro.
Estus pli bone versi pri ia ago aŭ aspekto de la katoj.



[119] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/18(Ĵaŭ) 16:23  

tra kosmoskampo
vokoj de gejunuloj -
monto ekstare



[120] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/19(Ven) 14:39  

unuflanka amo
de la plasta ortilo -
steloj falas



[121] Sen titolo Aŭtoro: HAŜIGUĈI Ŝigejuki Dato: 2003/09/20(Sab) 18:55  

Pro mia grava okupo lastatempe mi ne vizitis tiun ĉi Hajk-landon,
hodiaw mi ĝoje legis kelkajn impresojn de amikoj pri mia verkaĵo.
Elkore dankas al hajk-amantoj.
Mi iam awdis jenajn vortojn de fama literatulisto.
Verkaĵoj mem neniom havas la valorecon, sed la kritikistoj aw
legantoj kreas la valorecon.

Multe da konsidero kaj pensado kaj cerbumado por kompreni verkaĵojn
donos al nia animo iun senton, tio ja estas individue unika gustumado
de ni mem, tiel mi kredas.

(1) Awtuna vento! Ne tiel puŝu dorson de vojaĝanto

(2) Mankas al mi lignetoj por hejtado severan vintron.

(3) Eĉ ruĝa skarpo. Certe helpas varmigi sveltan korpon


[122] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/20(Sab) 21:22  

ĉe matenmanĝo,
interparolado pri
farbitaj floroj

-----
farbito: genro ("Pharbitis" de konvolvulacoj) de unujaraj herboj volviĝantaj, kies funelforma floro floras en mateno kaj ŝrumpas en tagmezo.
foto en http://www2.saganet.ne.jp/vastalto/esp/foto97i.html



[123] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/21(Dim) 23:10  

matena starto -
roso sur antaŭglaco
de mia aŭto



[124] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/22(Lun) 23:20  

friska mateno -
alvenis ja sciigo
pri lia morto



[125] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/23(Mar) 23:32  

vesperkrepusko -
preterlasita
tufo da likoridoj

-----
likorido: vidu la piednoton de [111]



[126] Sen titolo Aŭtoro: Ton VERWOERD Dato: 2003/09/24(Mer) 05:32  

virinoj pasas
kaj lasas siajn spurojn
en mia koro


[127] Sen titolo Aŭtoro: Ton VERWOERD Dato: 2003/09/24(Mer) 05:33  

ĉe Norda Maro
marondoj kaj marmevoj
somerkoncertas


[128] Sen titolo Aŭtoro: Ton VERWOERD Dato: 2003/09/24(Mer) 05:34  

trans la rivero
ĉiam trans la rivero
la paradizo


[129] Ton Aŭtoro: Ton VERWOERD Dato: 2003/09/24(Mer) 05:36  

la vasta maro
forprenis kaj redonis
Ton-on mortinta


[130] sterkejo Aŭtoro: Ton VERWOERD Dato: 2003/09/24(Mer) 05:37  

sur la sterkejo
ĉirkaŭas papilioj
kardon fieran


[131] Re:[129] Ton Aŭtoro: Katido Dato: 2003/09/24(Mer) 10:32  

> la vasta maro
> forprenis kaj redonis
> Ton-on mortinta

Kara amiko,
Ĉu vi rememoras min,
Masako ĉe vi?




[132] Re:[130] sterkejo Aŭtoro: Katido Dato: 2003/09/24(Mer) 10:59  

> sur la sterkejo
> ĉirkaŭas papilioj
> kardon fieran

"Kardo" eldonis
pri-Spinozan verkon de
Albert Goodheir



[133] Re:[130] Bonvenon, Ton ! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/24(Mer) 23:41  

Dankon por viaj ĉarmaj hajkoj. Mi tre ĝuis ilin.

> sur la sterkejo
> ĉirkaŭas papilioj
> kardon fieran

Kardo floras fiere. Papilioj flirtas ĉirkaŭ ĝi.
Sunlumo, varmo kaj odoro de printempo. Ĝojo pro eta vivo.
Mi ŝatas tiun ĉi hajkon.

Nu, "papilio" kaj "kardo" montras printempon en la japana hajko.
Ĉu same ankaŭ en via lando?



[134] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/24(Mer) 23:44  

tombogardisto
jam forestas; nur tufoj
de likoridoj



[135] azeno Aŭtoro: Ton VERWOERD Dato: 2003/09/25(Ĵaŭ) 14:15  

ĉiusezone
atendas pacience
bronza azeno


[136] kajto Aŭtoro: Ton VERWOERD Dato: 2003/09/25(Ĵaŭ) 14:16  

ho mia kajto
senpeza - surĉiela
ho mia revo


[137] kreto Aŭtoro: Ton VERWOERD Dato: 2003/09/25(Ĵaŭ) 14:17  

la instruisto
kutimas per la kreto
montri la vojon


[138] lingvo Aŭtoro: Ton VERWOERD Dato: 2003/09/25(Ĵaŭ) 14:18  

post dekkvin jaroj
maturas en la menso
la verda lingvo


[139] homo Aŭtoro: Ton VERWOERD Dato: 2003/09/25(Ĵaŭ) 14:19  

mi estas homo
kiu indas respekton
jen mi - la birdo


[140] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/25(Ĵaŭ) 15:14  

aŭtuna ŝtormo -
kaj brue, kaj kaduke
la domo knaras



[141] Re:[131] [129] Ton Aŭtoro: Ton VERWOERD Dato: 2003/09/26(Ven) 07:02  

> > la vasta maro
> > forprenis kaj redonis
> > Ton-on mortinta
>
> Kara amiko,
> Ĉu vi rememoras min,
> Masako ĉe vi?
>
neforgeseble
impresis min Tahiri
Masako kara



[142] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/26(Ven) 15:44  

el sia poŝo
aŭtunan ĉielarkon
knabo eligas



[143] Re:[141] [131] [129] Ton Aŭtoro: Katido Dato: 2003/09/26(Ven) 19:56  


> > Kara amiko,
> > Ĉu vi rememoras min,
> > Masako ĉe vi?
> >
> neforgeseble
> impresis min Tahiri
> Masako kara

Kara Ton, kun vi
renkontiĝas hajkiste
TAHIRA Manjo




[144] Verkado kaj Aprezo de Hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/27(Sab) 00:18  

Hajko estas literatura kreaĵo komuna de la aŭtoro kaj la leganto.
Hajko nur verkita estas nekompleta.
Ĝi postulas al legantoj "aprezo"-n, tio estas, klarigi ĝin kaj taksi ĝian valoron.
Hajko estas demando al legantoj, aŭ estas enigmo iusence.
Kaj aprezo estas respondo al la aŭtoro, aŭ estas solvo.

Mi foje provis aprezi hajkojn en tiu ĉi afiŝejo.
Ĉu sukcese aŭ malsukcese, mi ne certas.
Nun mi invitas ĉiujn legantojn de tiu ĉi afiŝejo, provi aprezon.
Ĉar hajko estas poemeto de ordinarulo, tial aprezo estas ne malfacila tasko.
Do, bonan aprezon !



[145] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/27(Sab) 23:25  

vespero plenluna -
tra koridoro, nu,
al la klasĉambro



[146] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/28(Dim) 23:18  

kosmosoj treme
inundas el la ombro -
rompita ŝipo



[147] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/09/29(Lun) 16:03  

kato premita,
mortigita sub radoj;
jen likoridoj



[148] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/01(Mer) 10:44  

strato ekportas
novan koloron ĉie -
kosmosoj floras



[149] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/02(Ĵaŭ) 15:01  

alta ĉielo -
rigardo supren, ankaŭ
la koro supren



[150] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/03(Ven) 23:39  

alloge birdon
flustre pepas la kato -
vitra fenestro



[151] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/04(Sab) 23:15  

klara mateno
de aŭtuno - duope ĝis
la bushaltejo



[152] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/05(Dim) 18:19  

liverkamiono startas -
la blanka luno super
oficdomego



[153] Hajko de Ueyama masao Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/05(Dim) 23:25  

Uejama masao

> Trans la markolo
> la pont' sin iluminas...
> la lun' en solo.

Kvieta nokto en aŭtuno. Tero kaj maro kuŝas en obskuro.
La pontego trans markolo ŝvebas en iluminado.
Kaj super ĝi alte solas la luno !
Tre bela kaj kvieta pejzaĝo, kiu trankviligas la koron.

El la hajkaro "FINALO '73" (HAJKISTA KLUBO, 1973).



[154] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/06(Lun) 21:27  

fojfoje sonas
paĝoj foliumataj -
nokta ĉirpado



[155] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/07(Mar) 23:29  

ruĝa signalo
ĉe vespera vojkruco -
insektoj ĉirpas



[156] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/08(Mer) 23:01  

kato promenas
kun la vosto staranta -
alta ĉielo



[157] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/09(Ĵaŭ) 23:17  

sur la manplato
matura persimono -
ho, mia koro



[158] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/10(Ven) 23:20  

kosmosa kampo -
trans la markolo helas
oficdomegoj



[159] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/11(Sab) 23:54  

apud la lito
voĉoj de lernejanoj -
aŭtuna tago



[160] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/12(Dim) 22:43  

vesperatakas
amasego da ruĝaj
skvamecaj nuboj



[161] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/13(Lun) 23:36  

grila ĉirpado -
teraso posttagmeza
ombras maldense



[162] Hajko de Tanaka sadami Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/14(Mar) 13:52  

Tanaka sadami

> Okdekok-jara
> sinjoro instruisto,
> jen ginko rara.

Nun ekflaviĝas folioj de ginkoj en mia ĉirkaŭaĵo.
Tre bela estas plene flaviĝinta ginko en aŭtuna sunlumo.
La aŭtoro renkontis kun sia iama instruisto, kiu estas tre bele maljuniĝinta.
Li, ankaŭ maljuniĝanta, revidis lin kun dankemo kaj respekto.

El la hajkaro "SONATO '72" (HAJKISTA KLUBO, 1972).



[163] aŭtuno2003 Aŭtoro: Ton Verwoerd Dato: 2003/10/14(Mar) 15:07  

birdoj konspiras
komune ekzerciĝas
kaj ... surarbiĝas

tristas la betul '
funebras la tombejo
gutas la nuboj

ombreloj multas
piedoj rapidiĝas
grizas la mondo

aŭtunferioj
jen bunta foliaro:
infanludiloj

muĝas la ŝtormo
folioj furiozas
kaptitoj krias

i



[164] Re:[163] aŭtuno2003 Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/14(Mar) 23:39  

Kara Ton! Mi ĝojas pro viaj verkoj.

> birdoj konspiras
> komune ekzerciĝas
> kaj ... surarbiĝas

Mi iam vidis ke multaj paseroj kolektiĝis en unu arbo kaj bruege pepadis.
Eble ankaŭ ili faris konspiron tiam... ;-)



[165] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/15(Mer) 16:25  

motoro ĉesis
en meznokta parkejo -
nun ĉirpas griloj



[166] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/16(Ĵaŭ) 23:27  

kosmosa kampo -
certe dronantaj en ĝi
jam kelkaj homoj



[167] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/18(Sab) 22:39  

persimonbero
jam matura - ĉielo
des pli profunda



[168] Sen titolo Aŭtoro: Colley Dato: 2003/10/19(Dim) 05:07  

Tiu mondo Ter'
Dek mejloj je kvardekmil:
Vual' el muslin'


[169] Sen titolo Aŭtoro: Colley Dato: 2003/10/19(Dim) 05:08  

Ho tiu platano
Inter ĝi kaj mi estas
neebla amo!


[170] Sen titolo Aŭtoro: Colley Dato: 2003/10/19(Dim) 05:11  

Kial muziko?
Ĝi ja estas mortonta,
Kiel la steloj...


[171] Sen titolo Aŭtoro: Colley Dato: 2003/10/19(Dim) 05:13  

Ĝi morton timas
Tiu hundo sur la strat'
Kompatinda frat'!


[172] Sen titolo Aŭtoro: Colley Dato: 2003/10/19(Dim) 05:25  

> Tiu mondo Ter'
> kvin mejloj je dudekmil:
> Vual' el muslin'


[173] Re:[169] Bonvenon, Colley ! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/19(Dim) 16:56  

Mi ĝojas, ke vi afiŝis viajn verkojn.

> Ho tiu platano
> Inter ĝi kaj mi estas
> neebla amo!

Kurioza hajko, mi pensas, se tiu ĉi estas hajko.
Kia estas amo inter platano kaj homo? Eble povas esti ia miriga sento.



[174] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/19(Dim) 22:27  

ora rizkampo -
akrigas rikoltilon
stana soldato



[175] Kio estas via hajko? Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/19(Dim) 22:42  

Karaj hajko-amantoj !

Mi, ĝis nun, iom post iom skribis pri tio, kio estas hajko laŭ mia opinio.
Kaj el tiu vidpunkto mi komentis kelkajn verkojn afiŝitajn.
Mi supozas, ke iuj havas aliajn opiniojn pri hajko ol la mia.
Mi volas scii, kia estas via opinio pri hajko, precipe opinioj de ne-japanaj amikoj.

Bonvolu libere skribi vian penson pri hajko.



[176] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/20(Lun) 23:18  

kosmosoj blankaj,
purpuraj kaj helrozaj -
infanoj kuras



[177] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/21(Mar) 23:30  

fiŝkanoj vice
laŭlonge de moleo -
skombra ĉielo



[178] Hajko de Murata keinosuke Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/22(Mer) 08:53  

Murata keinosuke

> Najbara domo,
> plenruĝas persimono, --
> ne loĝas homo.

Frukto de persimono unue estas verda, kiam ĝi ne estas matura.
Maturiĝante ĝia koloro ŝanĝiĝas de flava al oranĝa.
Oranĝkolora persimono estas, miaopinie, la plej bela kaj bongusta por manĝi.
Oni rikoltas tiajn fruktojn, kaj restas nudaj branĉoj.
Sed la persimono ĉe najbaro tromaturiĝis ĝis plenruĝa koloro.
Senhoma domo kun tromaturiĝinta persimono - ja bela pejzaĝo - donas al ni malgajan humuron.

El la hajkaro "Nokturno '71" (HAJKISTA KLUBO, 1971).



[179] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/22(Mer) 13:25  

flavaj platanoj -
aŭtobuso nun haltas
antaŭ muzeo



[180] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/22(Mer) 13:26  

skombra ĉielo -
aŭtobuso veturas
al oriento



[181] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/24(Ven) 09:30  

vojo al hejmo -
kosmosoj en obskuro
koloras palaj



[182] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/25(Sab) 17:49  

promenado laŭ
paŝoŝtonoj; kriado
de hipsipeto

* hipsipeto : birdo (Hypsipetes amaurotis) el la ordo de paseroformaj,
vivanta en monta arbaro kaj ankaŭ ĉirkaŭ urbo kaj vilaĝo.
blugriza korpo kaj bruna makulo ĉe orelo. brue kantas per akra voĉo.
bildo en http://www.suntory.co.jp/culture/birds/hiyodori.html



[183] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/26(Dim) 18:17  

patrina voĉo
tie trans telefono -
nokto plilonga



[184] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/27(Lun) 10:30  

tranĉlinio de
aŭtuna firmamento -
jeto brilanta



[185] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/28(Mar) 23:25  

birdetoj venis -
sur helblua ĉielo
elektraj dratoj



[186] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/29(Mer) 20:22  

krepuska arbo -
inter flavaj folioj
plenas paseroj



[187] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/10/31(Ven) 23:12  

stana rosguto -
melodio fluanta
de bambufluto



[188] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/01(Sab) 20:02  

vespero fruas -
volvite per veluro,
lunarka bulko



[189] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/02(Dim) 09:54  

knabo spiras kun
bambufluto ĉe lipoj -
aŭtuna helo



[190] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/03(Lun) 18:52  

venas geknaboj,
gejunuloj kaj viroj,
nun festoĉaro



[191] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/04(Mar) 23:42  

sencelaj paŝoj
en aŭtuna vespero -
festa fluteto



[192] Elhaveno Aŭtoro: Tjeri Dato: 2003/11/05(Mer) 21:12  

Ventoj kaj ondoj
daŭras en miaj sonĝoj:
aŭtuna velo.


[193] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/05(Mer) 23:22  

nebulo sterne
sur rikoltita kampo -
matena lumo


[194] Re:[192] Bonvenon! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/06(Ĵaŭ) 21:02  

Bonvenon, Tjeri !

> Ventoj kaj ondoj
> daŭras en miaj sonĝoj:
> aŭtuna velo.

Daŭras rememoro pri plezura ŝipveturo sur maro.
Vi kaptas hajkan stilon. Pli da verkoj mi atendas.



[195] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/06(Ĵaŭ) 23:41  

aŭtuna suno
ripete sinkas maren -
grandaj meduzoj



[196] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/08(Sab) 11:40  

svarmo da korvoj
super matenaj domoj -
vintra komenco

-----
laŭ la japana kalendaro, la vintro komenciĝas hodiaŭ.



[197] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/09(Dim) 23:34  

ĝardena krizantemo -
aplombaj paŝoj
de novedzino



[198] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/11(Mar) 14:20  

fruktojn de ginko
per fingroj dikartikaj
viro kolektas



[199] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/12(Mer) 23:43  

ne akordantaj
gevoĉoj en dueto -
hajlas tegmente



[200] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2003/11/13(Ĵaŭ) 11:29  

en la sino
elektrokardiografo -
novembra pluvo



Arkivo : Hajko en Esperanto (1 - 200)
[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
Afiŝejo: Hajko en Esperanto