Arkivo : Hajko en Esperanto (801 - 1000)

[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi

[801] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/01/17(Mar) 23:19  

jen pritondite
ĝardenarboj viciĝas --
pli da ĉielo



[802] Re:[799] Besto de la Nokto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/01/17(Mar) 23:24  

Bonvenon, kuniklo! ankaŭ al ĉi-afiŝejo.
Mi estas feliĉa, ke vi verkis por mia amata Bii.

> Trankvila Ĉie
> tra la tuta nokto...sed
> Bii kaj ombroj.



[803] Re:[800] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/01/17(Mar) 23:36  

Bonvenon, pepĉjo!
Mi ĝojas pro la nova hajkamanto.

> matensune -
> l' aer' hodiaŭ vintras -
> januaras

Hajko estas fiksforma poemo. Do estus plibone, ke via unua (kaj ankaŭ la tria) linio estu 5 silaboj (nun 4 silaboj).
Bonvole provu pli da hajkoj.



[804] Sen titolo Aŭtoro: pepĉjo Dato: 2006/01/18(Mer) 08:40  

tuj antadorme -
la pensoj birde
foren ielen


Saluton, Vastalto. Mi klopodis ke tiu dua mia hajko vere hajku. Dankon pro via konsilo. Amike.


[805] Sen titolo Aŭtoro: pepĉjo Dato: 2006/01/18(Mer) 08:44  

tuj antadorme -
la pensoj birde flugas
foren ielen

Saluton, Vastalto. Mi klopodis ke tiu dua mia hajko vere hajku. Dankon pro via konsilo. Amike.

Ho! mi senvole forviis la vorton 'flugas'. Mi estas tiel mallerta!


[806] Sen titolo Aŭtoro: pepĉjo Dato: 2006/01/19(Ĵaŭ) 07:11  

tag' bluiela,
palmarb' en kamp' ebena -
belega solo


[807] La monarobo de Santōka Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/01/19(Ĵaŭ) 10:48  

Bonvenon al la novaj hajkamantoj!
Jen hajko de Santōka, kiun mi ĵus tradukis, kaj enhavigis en hajgao (musklaku la ligilon malsupre).


mia monarob’
disirata kovrata
ja de herbsemoj!

法衣こんなにやぶれて草の実


[808] Re:[807] La monarobo de Santoka Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/01/19(Ĵaŭ) 10:55  

Ho ve! Kodproblemoj.... Mi refaros:

Bonvenon al la novaj hajkamantoj!
Jen hajko de Santoka, kiun mi us tradukis, kaj enhavigis en hajgao (musklaku la ligilon malsupre).

mia monarob'
disirata kovrata
ja de herbsemoj!




[809] Re:[808] La monarobo de Santoka Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/01/20(Ven) 11:33  

> Jen hajko de Santoka, kiun mi us tradukis, kaj enhavigis en hajgao (musklaku la ligilon malsupre).

http://umejo.wordpress.com/page/3/

Mi trovis, ke viaj hajgaoj estas tre rafinitaj kaj plaĉaj. Mi rekomendas al ĉiuj hajkamantoj viziti la retejon.



[810] Re:[809] [808] La monarobo de Santoka Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/01/20(Ven) 22:03  

Dankon, Vastalto, pro la kuraigaj vortoj. Mi seras ankora blogejon tute esperantigeblan.

> > Jen hajko de Santoka, kiun mi us tradukis, kaj enhavigis en hajgao (musklaku la ligilon malsupre).
> > http://umejo.wordpress.com/page/3/
> > Mi trovis, ke viaj hajgaoj estas tre rafinitaj kaj plaĉaj. Mi rekomendas al ĉiuj hajkamantoj viziti la retejon.
>


[811] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/01/20(Ven) 22:04  

unua fosad'
en frida grund' mi plantas
terpirojn blankajn

Terpiro: alinome topinamburo (Helianthus tuberosus)


[812] hejma kvieto Aŭtoro: pepĉjo Dato: 2006/01/21(Sab) 09:26  

silentosone
murhorolo' centjara
tiktakas milde


[813] Re:[812] hejma kvieto Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/01/21(Sab) 17:51  

Saluton Pepĉo
Mi kredas ke ne estas 'o' inter 'r' kaj 'l' en horloo. Do vi povas preterlasi la finan 'o'-n: murhorloo centjara. Mi atas vian tiktakon en la silento.

> silentosone
> murhorolo' centjara
> tiktakas milde


[814] Re:[813] [812] hejma kvieto Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/01/21(Sab) 17:53  

Pardonu - vi povan NE preterlasi tiun finan 'o'-n!


[815] danka respondo Aŭtoro: pepĉjo Dato: 2006/01/22(Dim) 08:16  

Mi refaris mian lastan kajkon:

silentosone
murhorloo centjara
tiktakas milde

Dankon pro via helpo, Liŝano. Mi enkape tradukis la hispana vorto "reloj" preska italen ne esperanten (a miksen)! Vi demandis al mi u mi verkas en hispanlingvo: Ne, mi ne skribis hajkojn iam is nun.
Danke kaj amike mi vin salutas.





[816] Sen titolo Aŭtoro: pepĉjo Dato: 2006/01/22(Dim) 09:56  

dum la vespero
la marondaj forvias
la paosignojn


[817] Sen titolo Aŭtoro: pepĉjo Dato: 2006/01/22(Dim) 10:00  

Denove mi mallertis tajpante. Jen la korekta verko:

dum la vespero
la marondoj forvias
la paosignojn


[818] Re:[817] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/01/22(Dim) 12:01  

Estas trista kaj izola sceno, plaa al mi.

> dum la vespero
> la marondoj forvias
> la paosignojn



[819] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/01/23(Lun) 09:45  

ekzamenotoj
hastas tra la pordego --
neĝo senĉese



[820] Sen titolo Aŭtoro: pepĉjo Dato: 2006/01/24(Mar) 08:23  

vilaa festo,
ekstere malvarm' vintra -
frid' en kor' mia

Mi dedias i-hajketon al Karlo, mia kunlabora amiko, kiu anka hodia vintras enkore.


[821] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/01/25(Mer) 03:24  

proksimiante -
el dornarbusto flugas
nekonata bird'


[822] Re:[819] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/01/25(Mer) 08:47  

Ŝajnas al mi ke la poeto vidis multajn eskzamenotojn, kaj ilia multeco eĥoiĝis en la multeco de la neĝeroj. Plaĉas al mi la resono inter la du partoj.

> ekzamenotoj
> hastas tra la pordego --
> neĝo senĉese
>


[823] Re:[821] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/01/25(Mer) 08:52  

> proksimiante -
> el dornarbusto flugas
> nekonata bird'

Mi vidas ke i tiu versio de mia hajko ne enhavas kigon. Mi reverkas i tiel:

proksimiante -
el dornarbusto nuda
nekonata bird'




[824] Sen titolo Aŭtoro: pepĉjo Dato: 2006/01/26(Ĵaŭ) 09:09  

pluva nubaro -
pluvoploro tombanta
sur la kamparon



[825] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/01/27(Ven) 00:25  

granda malvarmo --
misritmo de korbatoj
urĝas min damne



[826] Re:[820] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/01/27(Ven) 00:36  

> vilaa festo,
> ekstere malvarm' vintra -
> frid' en kor' mia

En la tradicia japana hajko legantoj subkomprenas, ke neindikita aganto estas la aŭtoro mem.
Do, mi opinias, ke la lasta linio povas esti "frido en koro".
Kies koro? --- de la aŭtoro mem!
Mi volas scii, kiel opinias ne-japanoj.



[827] Re:[822] [819] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/01/27(Ven) 09:21  

Dankon, Liŝano! Via aprezo kuraĝigas min.

> Ŝajnas al mi ke la poeto vidis multajn eskzamenotojn, kaj ilia multeco eĥoiĝis en la multeco de la neĝeroj. Plaĉas al mi la resono inter la du partoj.



[828] Re:[826] [820] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/01/27(Ven) 10:31  

> > vilaa festo,
> > ekstere malvarm' vintra -
> > frid' en kor' mia
> > En la tradicia japana hajko legantoj subkomprenas, ke neindikita aganto estas la aŭtoro mem.
> Do, mi opinias, ke la lasta linio povas esti "frido en koro".
> Kies koro? --- de la aŭtoro mem!
> Mi volas scii, kiel opinias ne-japanoj.
>

Interesa punkto, Vastalto. Veras (laŭ mia kompreno) ke la japana lingvo esprimas pli subtile ol okcidentalaj lingvoj (ne nur en hajkajo). Do, kiam oni tradukas el la japana (en la anglan, ekz.), oni *devas* ofte aldoni vortojn kiujn ne ĉeestas en la originalo. Ĉar neniu parolas Esperanton patrinlingve, normalas ke ni ĉiuj importas kelkajn lingvajn antaŭkomprenaĵojn. Tamen, en ĉi tiu kazo, mi preferus legi "frido en koro".


[829] Sen titolo Aŭtoro: pepxcjo Dato: 2006/01/27(Ven) 17:19  

Mi ne konas bone la japanan tradicion pri hajko. Do mi skribis hispanpense, kial mi speciale rimarkis ĉe "mia" memecan agadon.
Mi akceptas vian rekomendon, sed por ni hispanoj apudo de du vokaloj (finvorta apud komencvorta) normale alvenas diptongon ĉe poezio (ni aŭdas kvar silabojn: "oe" preskaŭ kiel silabo).
Kion vi pensus pri "frid' en la koro"?




[830] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/01/28(Sab) 06:17  

griza velka kamp' —
pigo aranas sin sur
nevidata bran'


[831] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/01/28(Sab) 23:50  

granda malvarmo --
super ferĉarpentaĵo
ruĝa turgruo



[832] Re:[829] [828] Japanaĵo kaj la esperanta hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/01/29(Dim) 00:34  

Dankon pro viaj respondoj, Liŝano kaj Pepĉjo!
Kiam mi verkas hajkojn en esperanto, ĉiam mi pripensas, kiomgrade mi povas enporti japanaĵojn en esperanton.
Esperanto jam akiris lingvan aŭtonomecon en sia 100-jara ekzistado. Mi devas respekti ĝian lingvan tradicion.
Aliflanke, hajko havas sian radikon en la japana lingvo. Leginte esperantajn hajkojn de ne-japanoj, mi ekhavis la ideon, ke japanlingvanoj povas kaj devas kontribui por pliriĉigo de la esperanta hajko.
Mi ne havas iluzion, ke ĉiuj japanaĵoj estos akceptitaj en la espranta hajko. Sed iom post iom, nur po malmulte, mi provos enporti japanaĵon en ĝi.
Bonvole atentigu min, kiam vi trovos ian ne-akcepteblaĵon en miaj verkotaĵoj.



[833] Re:[829] Pri diftongo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/01/29(Dim) 01:17  

Unue mi diru, ke diftongo ne ekzistas en Esperanto. Tial "oe" estas du silaboj.

> Kion vi pensus pri "frid' en la koro"?

Laŭ mi tio dependas de la prefero aŭ la stilo de la aŭtoro/leganto.
Mi mem penas eviti forigon de o-finaĵo, do preferas la formon "frido en koro".

Pro la lingva strukturo [oftaj plursilabaj vortoj], 17 silaboj en la japana lingvo enhavas malpli da informoj ol tiuj de aliaj lingvoj.
Mi pensas, ke tiu limigo (malmulteco de informoj) karakterizas poezion de hajko. Ankaŭ anglalingvanoj ŝajnas tiel pensi. Tial multaj el ili verkas anglalingvajn hajkojn en malpli ol 17 silaboj.
Forigo de o-finaĵoj povas plimultigi vortojn, sekve informojn en 17 silaboj. Mi pensas, ke tio estas devojiĝo de la hajka poezio.
Esprimi mondopecon en malmultaj vortoj. Tio estas mia celata hajko.



[834] FAZOJ: Hajko-Ciklo Aŭtoro: Leonego Dato: 2006/01/29(Dim) 16:09  

[La jena hajko-ciklo ricevis honoran mencion en interreta poezio-konkurso. Mi esperas, ke ĝi plaĉas al vi:]


FAZOJ: Hajko-Ciklo

moskita zumo
malantaŭ ŝia kapo
estas novluno

luno tritaga
elbrilas alte por ni
silento laga

kaŝiĝas domo
de falantaj neĝeroj
lunoduono

sub la lunĝibo
li laboras ankoraŭ
unua skribo

virino juna
kuŝas sur lia lito
plenlumo bruma.

Donald Jacob Uitvlugt


[835] Sen titolo Aŭtoro: pepĉjo Dato: 2006/01/30(Lun) 18:45  

maten' vintrega
oranarboj senfloraj
promenad' urba


[836] Re:[834] FAZOJ: Hajko-Ciklo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/01/30(Lun) 21:38  

Gratulon, Leonego!

> virino juna
> kuŝas sur lia lito
> plenlumo bruma.

La lasta hajko estas la plej plaĉa al mi. Nu, ĉu "plenlumo" aŭ "plenluno"?



[837] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/01/31(Mar) 00:15  

vintra nebulo
ĉirkaŭ la stratlanterno --
plena mallumo



[838] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/02/01(Mer) 00:03  

nuba ĉielo
super bruma kamparo --
baldaŭ printempo



[839] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/02/02(Ĵaŭ) 00:02  

ha, mi kontaĝis
oscedon al la kato --
baldaŭ printempo



[840] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/02/05(Dim) 22:31  

lumo en tason
tra fenestro kafeja --
februaras nun



[841] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/02/06(Lun) 11:00  

marŝante urbon -
nevidataj okuloj
profunddormante



[842] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/02/06(Lun) 11:07  

sur la nordvento
de malproksima trajno
la akra sono


[843] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/02/10(Ven) 10:43  

nigraj terbuloj
sterne sur la florbedo --
ekas printempo

***
La 4-a de februaro estis la ekprintempo, t.e. la unua tago de printempo laŭ la japana tradicia kalendaro.



[844] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/02/13(Lun) 01:54  

heo de vidvin'
e aseka rubuso
sangellasigas



[845] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/02/13(Lun) 23:44  

bluo sen nubo --
lumoj de februaro
faras ja ombrojn



[846] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/02/21(Mar) 23:54  

ruĝaj butonoj
ŝvelas de umearbo --
ĉielo bluas



[847] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/02/25(Sab) 00:06  

sur la nudbranĉo
burĝonoj magnoliaj --
flugspuro lante




[848] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/03/01(Mer) 23:48  

ĵus diplomitaj
gaje tra la pordego
nun en la mondon



[849] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/03/05(Dim) 23:15  

panon kaj lakton
kaj aldone donuton --
vento varmeta

***
donuto : ringoforma pasto fritita kaj sukerglazurita. = pastoringo.



[850] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/03/09(Ĵaŭ) 23:52  

kato promena
ankoraŭ ne revenas --
tago jam longas



[851] Ali Farka Tour Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/03/10(Ven) 08:58  

voĉ' silentiĝas --
notoj ankoraŭ rajdas
la Harmatanon

Pro memoro de la muzikanto malia, Ali Farka Tour.
Vidu:


[852] Tri de hodiaŭ Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/03/12(Dim) 09:09  

manoj en tero --
greg' de ŝafoj en tiu
kampo... aŭ uloj

taga novaĵo --
korvo elplendas pri la
tuta vaneco

lum' en okuloj --
la bebbirda ĥoro min
hejmenkondukas


[853] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/03/14(Mar) 23:57  

ridet-okule
jen staras ŝtona budho --
printempaj blovoj



[854] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/03/17(Ven) 23:56  

sur miaj ŝultroj
tre simpla malbonvolo --
printempa luno



[855] Sen titolo Aŭtoro: Leonego Dato: 2006/03/18(Sab) 13:31  

mezmarta neĝo
ne venas; sur l' betono
mortinta birdo


[856] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/03/19(Dim) 01:44  

printemp' glacia —
luno magra forglitas
tra venkantmanoj


[857] Da! Da! Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/03/19(Dim) 23:24  

http://snipurl.com/dada1

voĉdono marta --
ĉu garantie venkos
la dadaismo?


[858] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/03/22(Mer) 23:45  

printempa pluvo --
sur la nigra asfalto
jen ondocirkloj



[859] du novaj hajkoj Aŭtoro: Leonego Dato: 2006/03/23(Ĵaŭ) 13:48  

jaro de l' hundo
biciklo ektimigis
etan kuniklon



la ekvinokso
printemp'; buteo staras
kontraŭ la vento


[860] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/03/24(Ven) 09:11  

printemp' malfruas --
ĉu neniu sciigis
la murhirundojn?


[861] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/03/26(Dim) 23:34  

ne konfidenci
mi decidis finfine --
neĝosaliko

***
neĝosaliko: specio de spireo [Spiraea thunbergii] el rozacoj. Foto ĉi tie -> http://www.vastalto.com/blog/arkivo/2006/03/hajko_de_hodia_50.html


[862] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/03/31(Ven) 23:56  

ugviso kantas
pli lerte -- baldaŭ venos
via ekiro



[863] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/04/04(Mar) 23:25  

nokta sakuro
vive en fenestrolumo
de la klasĉambro



[864] Hajko Jorge Luis Borges Aŭtoro: agualva Dato: 2006/04/08(Sab) 02:49  

Mi esperantiĝis tiun hajkon de la fama argentina verkisto Jorge Luis Borges. Ĝi estas en la livro «Deksep haikoj».

La nova luno,
ankaw ŝi vidas ĝin
en alia haveno.

www.agualva.livejournal.com


[865] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/04/08(Sab) 22:57  

mariskarabo
tra inter herba valo
glite rapidas

*****
mariskarabo: alinomo de kokcinelo [familio _Coccinellidae_], insekto el la ordo de koleopteroj.
foto: http://www.vastalto.com/blog/arkivo/2006/04/post_1.html


[866] Re:[864] Hajko Jorge Luis Borges Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/04/08(Sab) 23:09  

Saluton, agualva!
Mi ĝojas pro via kontribuo.

> La nova luno,
> ankaw ŝi vidas ĝin
> en alia haveno.

> www.agualva.livejournal.com

Mi povis legi vian blogon ĉe
http://agualva.livejournal.com/



[867] Komencigi min! Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/04/09(Dim) 07:08  

Komencigi min!
maljuna bird' etendas
alojn rustecajn

foto:http://prunodorna.blogspot.com/2006/04/komencigi-min.html


[868] Steloj Ĉielaj kaj mia reveno Aŭtoro: Steven Smith Dato: 2006/04/09(Dim) 09:45  

Post longa tempo ekde mia antaŭaj skribaĵoj, mi finfine retrovis tiu ĉi URLon. Mi ĝojas ke tiu ĉi hajkejo ankoraŭ ekzistas.

Jen kontribuaĵon:

Steloj ĉielaj
Glimbriletantaj hele
Kvazaŭ fajretoj

Kore salutas vin,

Steven K. Smith


[869] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/04/11(Mar) 00:05  

printempa pluvo --
tedaj vortoj disfalas
en gutoj bruaj



[870] Re:[868] Steloj Ĉielaj kaj mia reveno Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/04/11(Mar) 00:10  

Saluton, Steven! Mi ĝojas pro via reveno.

> Steloj ĉielaj
> Glimbriletantaj hele
> Kvazaŭ fajretoj



[871] Re:[867] Komencigi min! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/04/11(Mar) 09:48  

Saluton, Liŝano! Mi ŝatas ĉi tiun verkon.

> Komencigu min!
> maljuna bird' etendas
> alojn rustecajn

Mi vizitis : http://prunodorna.blogspot.com/2006/04/komencigu-min.html



[872] Tempus fugit - 5:7:7 Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/04/12(Mer) 20:54  

tempus fugit ja --
proksimiĝas somer' kaj
ankoraŭ tiuj prujnoj

Tempus fugit = tempo fuĝas (lokucio latina frostita)


[873] Jen la nova retejo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/04/14(Ven) 11:43  

Saluton, amikoj!
En la renovigita afiŝejo vi povas uzi ankaŭ ĉapelitajn literojn.
La sistemo funkcias surbaze de unikodo (utf-8).
Bonvole afiŝu pli da hajkoj!

Se vi trovos ian misfunkcion en la afiŝejo, sciigu al mi.


[874] Fluanta tempo Aŭtoro: Bernard Behra Dato: 2006/04/15(Sab) 21:33  

Kiel la sablo
En la sablohorloĝo
Fluas la tempo.

Provo de hajko.
Sciigu se ĝi fuŝas.
Se jes, pardonon.

Hajkoverkado!
Kiu estas la sekret’
Diru min amik'.




[875] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/04/15(Sab) 23:52  

ĝardenaj herboj
nun eligas varmeton —
printempa pluvo



[876] Re:[874] Fluanta tempo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/04/16(Dim) 00:09  

Bonvenon, Bernard!

> Kiel la sablo
> En la sablohorloĝo
> Fluas la tempo.

Ĝi ne fuŝas. Sed al ĝi mankas sezonvorto aŭ sezoneco.
Laŭ mi la sekreto de hajko estas eltrovo de kaŝita elemento de la naturo.


[877] Antaŭ 89 jaroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/04/16(Dim) 23:31  

petaloj disen,
kreskas folioj verdaj —
Zamenhof falis

En la 14-a de aprilo, 1917, mortis Lazaro Ludoviko Zamenhof en sia 57-a jaro. En la tradicia japana hajko oni fojfoje versas memore al la mortotago de respektataj antaŭuloj.


[878] Re:[877] Antaŭ 89 jaroj Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/04/17(Lun) 05:00  

> petaloj disen,
> kreskas folioj verdaj —
> Zamenhof falis
>

Ege mi ŝatas tiun hajkon, Vastalto.


[879] Testudo kantas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/04/19(Mer) 23:58  

En la japana tradicia hajko ekzistas la sezonvorto "kame naku" (testudo kantas) por printempo. Fakto estas, ke la testudoj ne kantas. Ĝi estas fikcio de hajkistoj.
*****

testudo kantas —
tomboŝtonoj silentaj
ĉe la lageto



[880] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/04/20(Ĵaŭ) 07:04  

Ĉu vi permesas al mi unufoje afiŝi tankaon, Vastalto? Mi tre malofte verkas tankaon, tamen mi inspiriĝas de via malsupra hajko kaj de miaj spertoj hieraŭ, tiam mi spuradis praulojn, de tombejo al urbdomo kaj ree.

lume kaj ombre
memoro lante velkas
inter la ŝtonoj
testudo kantas kantojn
de ŝeloj kaj de ostoj

Vidu kun foto: http://prunodorna.blogspot.com/



[881] Al Nepala Respubliko Aŭtoro: Bernard Behra Dato: 2006/04/22(Sab) 04:11  

Popola sopir’
Respublika bondezir’
Nepala aspir’



[882] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/04/22(Sab) 23:10  

kato dormanta
pli plate sur la planko —
pluvo printempa



[883] ulekso Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/04/24(Lun) 08:42  

ĉirkaŭ la pordet'
uleksheĝ' nekombita
florantas ore

Ĉu vi ne konas ulekson? Vidu foton tie: http://prunodorna.blogspot.com/2006/04/ulekso.html




[884] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/04/25(Mar) 23:38  

tago printempa —
kato sur la kuseno
feble ronkadas



[885] Perfekta aŭskulto Aŭtoro: Bernard Behra Dato: 2006/04/27(Ĵaŭ) 06:23  

grandvalora kult’
klopodas pri la fakult’
por bona aŭskult’



[886] Sen titolo Aŭtoro: Bernard Behra Dato: 2006/05/01(Lun) 04:57  

Verdaĵoj floroj
Fine milda vetero
Ĝojo en koroj



[887] Re:[886] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/05/02(Mar) 06:04  

> Verdaĵoj floroj
> Fine milda vetero
> Ĝojo en koroj
>
Saluton Bernard
Vi pravas - finfine milda vetero ĉeestas. Ĉi tie in Irlando, la vintro estas ĉiam tre hezitema pri foriri. Nuntempe la tagoj sufiĉe varmas, tamen la noktoj ankoraŭ foje frostas.

Cetere, mi kredas ke vi bezonas adjektivon en la unua lineo: ĉu floroj => floraj eble?


[888] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/05/02(Mar) 23:57  

en la albumo
multaj fotoj de floroj —
printempo pasas



[889] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/05/06(Sab) 22:20  

pluvas kaj pluvas —
blankaj floroj stirakaj
tintas sen sono

*****
japana stirako: specio [Styrax japonicus] el stirakacoj, falfolia arbeto kun blankaj floroj grapole pendantaj de branĉeto en frua somero.
foto: http://www.vastalto.com/blog/bildo/stirako01.jpg


[890] kelkaj novaj Aŭtoro: Leonego Dato: 2006/05/08(Lun) 12:50  

printempo restas
arbe en la lageto
malplena nesto


sur morta branĉo
olda buteo sidas
printempo foras


folioj junaj
mi ne povas finverki
mian novelon


[891] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/05/10(Mer) 23:39  

hirundo tranĉas —
nuba ĉielo signas
pluvon baldaŭan



[892] Sen titolo Aŭtoro: Leonego Dato: 2006/05/12(Ven) 16:13  

sub la pluvado
la malforta odoro
de la siringoj


[893] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/05/17(Mer) 03:14  

somerblovado -
polv' el diversaj landoj
en la valaer'


[894] Re:[893] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/05/17(Mer) 09:20  

> somerblovado -
> polv' el diversaj landoj
> en la valaer'

Mi ne povas diveni, kio estas "valaero". Ĉu vi bonvolas klarigi?
(aŭ ĉu temas pri "bala,er,o"?)



[895] Re:[894] [893] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/05/17(Mer) 17:43  


> Mi ne povas diveni, kio estas "valaero". Ĉu vi bonvolas klarigi?
> (aŭ ĉu temas pri "bala,er,o"?)
>
Ha, mi vidas la problemon. Ne, mi volis temi pri la vala aero (la aero en mia valo). Fakte, la valo ne estas kerna, do mi reverkas tiel:

somerblovado -
polv' el diversaj landoj
en la aero

Mi komprenas ke tiu bildo similas al la kigo printempa, de sablo flava blovata el la kontinento. Tamen, tiu ĉi strofo estas hokko verkata responde al diskutado pri malfacilaĵoj de vidi diakritilojn el diversaj lingvoj, en la dissendolisto ĉi-sube:


[896] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/05/17(Mer) 23:47  

preterpasante
mi al vi enmanigis —
papavofloroj



[897] Re:[895] [894] [893] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/05/17(Mer) 23:58  

> Ha, mi vidas la problemon. Ne, mi volis temi pri la vala aero (la aero en mia valo). Fakte, la valo ne estas kerna, do mi reverkas tiel:
>
> somerblovado -
> polv' el diversaj landoj
> en la aero

Ho, "val,aer,o"! Dankon pro via klarigo.
La reverko estas klare komprenebla kaj sprita.



[898] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/05/23(Mar) 23:50  

postpluvaj gutoj
tenas en si matenon —
verdaj folioj



[899] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/05/24(Mer) 07:38  

Post pluva nokto mi vekiĝis frue ĉi-matene, vidante ĉielon bluan.

somera brizo —
la betuloj klinas sin
al la aŭroro


[900] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/05/26(Ven) 06:47  

dum nur vivtempo
serĉante la nenion
enan, ekstere


[901] Tradukoj Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/05/29(Lun) 08:26  

Mi klopodis traduki du hokkojn el la rengaaro Momo sumomo (Perzikoj kaj Prunoj), 1780, de Buson kaj Kitoo:

botan chirite uchikasanariu nisanben

verŝis peoni' -
unu sur la alia
du-tre petaloj
(Buson)


fuyukodachi tuki kotsuzui ni iru yo kana

en vintra bosko
lunlumo eniras ĝis
medolo nokte
(Kitoo)


[902] Sen titolo Aŭtoro: Leonego Dato: 2006/05/29(Lun) 12:56  

Novlun' somera;
trans mian brakon falas
araneaĵo.


[903] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/05/31(Mer) 20:42  

pisante heĝon --
la finaj uleksfloroj
ol ĉiam dolĉas


[904] Re:[896] Sen titolo Aŭtoro: Leonego Dato: 2006/06/02(Ven) 02:25  

> preterpasante
> mi al vi enmanigis —
> papavofloroj
>

Mi tre ŝatas ĉi tiun hajkon. La "preterpasante" kaj "papavofloroj" bone kaptas subtilan tamen profundan senton.

Dankon, Vastalto!



post la pluvado
mi sen vi piediras
papavofloroj



[905] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/06/02(Ven) 08:35  

Finfine, ŝajnas ke somero alvenis ĉi tie.

unua varmo --
sandaloj saltas preter
la aspergilo


En Irlando, estas tradicia bruligi fajron ĉiutage, eĉ somere:

frua junio --
najbara kamenfumo
en vesperlumo


[906] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/06/02(Ven) 23:48  

virino vokas —
semitaj farbitoj jen
ĝermis tri el kvin



[907] senrjuo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/06/04(Dim) 06:18  

Preskaŭ ĉiutage mi ricevas dekojn da trudmesaĝoj, tamen hodiaŭ - mistere - mi vidas ke la "spamkesto" restas malplena.


soleca vesper' —
eĉ de la spamistoj mi
nun ignoriĝas


[908] Sen titolo Aŭtoro: Leonego Dato: 2006/06/08(Ĵaŭ) 12:17  

nur du tri steloj
kaj super la herbaro
du tri lampiroj


[909] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/06/08(Ĵaŭ) 23:58  

porda lanterno —
ŝirmita de pluveroj
ha, hidrangeo



[910] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/06/14(Mer) 23:32  

malbonhumore
batas vosto de l' kato —
cujo vigliĝas



[911] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/06/15(Ĵaŭ) 08:54  

tajlorbazaro --
moskitincens' kaj teo
sur krepuskaer'

(Timbukto, Malio)


[912] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/06/17(Sab) 21:56  

kiu distingas
kolorojn de pluvguto —
ja hortensio



[913] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/06/21(Mer) 23:55  

elbaniĝo nun —
disŝprucas en la gorĝon
sodakva ŝaŭmo



[914] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/06/22(Ĵaŭ) 22:43  

prosperas cujo —
tapiŝoj da rizkampo
maldense verdaj



[915] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/06/28(Mer) 23:16  

kato malsana
lasas harojn al mano —
varmo humida



[916] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/07/04(Mar) 23:32  

turtido atendas
kun nigraj okuletoj
en verda pluvo



[917] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/07/11(Mar) 23:41  

suna en cujo —
vigle muĝetas kato
kaj lavmaŝino



[918] plad' de oranĝoj Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/07/13(Ĵaŭ) 10:30  

Jen la hokko kaj ŭakiko (1a kaj 2a strofoj) de renko anglalingva hieraŭ finita, verkita de mi kaj du poetoj aliaj. Mi laboras nuntempe je la traduko.


plad' de oranĝoj
en matena sunbrilo
varma aŭtuno

malgranda glas' bonvole
de terpomvin' avinja




[919] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/07/17(Lun) 23:31  

streĉa intrigo
en mirinda romano —
freŝa sodakvo



[920] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/07/25(Mar) 23:06  

cikada ĥoro —
postkurante heroojn
knabo mi estis



[921] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/07/29(Sab) 09:04  

knaboj biciklas
sur digo riverborda —
nubo montpinta

---
montpinta nubo = hajka alinomo de kumulonimbuso



[922] Malgranda plumo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/08/08(Mar) 03:48  

Mi pasigis la plejparton de julio, gardante iun ŝvebantan inter la vivo kaj la morto.


malgranda plumo
sedanta en la polmo -
kiu ventspiro...?


[923] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/08/13(Dim) 00:21  

Ĉiu matene mi aŭskultas la novaĵojn. Foje mi demandas al mi kial.


blovantas tien
kaj ĉi tien, varmega
fetoro de mort'


[924] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/08/15(Mar) 23:24  

bildolibro jen
sub la betona rubo —
cikada ĥoro



[925] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/08/27(Dim) 23:33  

ombra cedrego
super la pordolampoj —
griloj jam ĉirpas

---
En vespero griloj kaj aliaj ĉirpinsektoj komencas kanti. Aŭtuno venas.



[926] Maekuzuke el 11a jarcenta Eŭropo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/09/03(Dim) 07:14  

la vento estas
kirason ja kreinta
el riverakvo (Muhammad ibn Abbad)

kia batal-armaĵo
ĝi estus se frostiĝus! (I'timad Arrumaikiyya)


Legu la rakonton tie:


[927] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/09/03(Dim) 23:08  

stirakaj fruktoj
vice pendas kaj tenas
sian pluvguton



[928] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/09/05(Mar) 23:55  

korbelfenestro
aperta en mallumo —
ĉirpas insektoj



[929] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/09/11(Lun) 23:46  

aŭteto lante
haltas sub trafiklumo —
gondola luno



[930] nova traduko Aŭtoro: Leonego Dato: 2006/09/14(Ĵaŭ) 05:58  

kawara to mo ishi to mo sate wa namako kana
-- Raizan (1653-1716)


Nek argilaĵo,
nek ŝtono -- kio ja do
holotorio?
-- traduko de Leonego


[931] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/09/19(Mar) 23:45  

kandela lumo
tenas domon en ordo —
tajfuna nokto


[932] Kio en hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/09/21(Ĵaŭ) 00:18  

Ritmo en hajko atentindas. Rimo ne gravas. Plej grava en hajko estas ekfrapo per vortoj.


[933] Sezoneco en hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/09/23(Sab) 23:58  

Estas vaste konate, ke hajko estas poemo kun sezoneco. Sezonvorto aŭ kigo estas grava elemento de hajko. Ekzemple la hajkalmanako en mia mano enhavas ĉ. 2500 sezonvortojn (aŭ kigojn). Kompreneble ili estas elektitaj el la japanaj kvar sezonoj.
Kiam mi verkas hajkojn en Esperanto, nature mi uzas sezonvortojn el la japana sezoneco. Mi supozas, ke multaj el la sezonvortoj estas kompreneblaj al alilandaj esperantistoj, sed ke kelkaj el ili estas malfacilaj por kompreni.
Mi deziras, ke alilandaj esperantistoj verku hajkojn, uzante sezonvortojn el sialoka sezoneco. Tio estas vojo al la riĉigo de esperanta hajko, mi kredas.


[934] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/09/27(Mer) 23:44  

volano iras
kaj reiras frapite —
skvamecaj nuboj



[935] Pri Sezoneco Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2006/09/30(Sab) 10:09  

Mi konkordas kun Vastalto pri sezoneco en hajkoj. Mi iam verkis kelkajn tiajn hajkojn kaj enretigis ilijn en mia retejo.

Jen la ligo: http://www.sksmithmusic.com/esperanto/sezonaj.html

Jen unu da ili:

Rugec' ekaperas
Ĉe la aŭtuna lago,
Pejntras arbaron


[936] Hajko de MICUHAŜI Toŝio Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/10/02(Lun) 16:18  

samtempe kune
kolonoj brulas flame —
ho, metropolo

verkita de MICUHAŜI Toŝio (Toshio Mitsuhashi, 1920-2001).
tradukita de Vastalto.

いつせいに柱の燃ゆる都かな (三橋敏雄)
Issei ni hasira no moyuru miyako kana

Jen estas hajko, kiun mi tre ŝatas. La aŭtoro faris la hajkon sur la forbruligita Tokio en 1945 post la dua mondomilito. Iuj legantoj imagas el la hajko brulantan Kioton pro internaj militoj historiaj. Iuj diras, kvazaŭ ĝi aludas al la teroratako de 9.11. Ĉiuokaze mi sentas fortecon kaj grandecon de la bildo, kiun ĝi pentras.
Kaj mi rimarkigas, ke ĝi estas hajko sen sezonvorto. Kiel mi skribis antaŭe, plej grava en hajko estas ekfrapo per vortoj.



[937] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/10/08(Dim) 06:20  

altiĝante tra
pinaro, la ridsono
malfortiĝadas


[938] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/10/09(Lun) 21:37  

ekgluto de vin'
kun la fiŝvendistinoj —
aŭror' glacia


[939] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/10/10(Mar) 23:45  

vojo serpente
veturas tra la montoj —
luno plenronda


[940] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/10/16(Lun) 23:23  

papertranĉilo
glavoforma el bronzo —
mortaj folioj


[941] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/10/21(Sab) 22:57  

la suno sinkas
en profunda aŭtuno —
ŝtalturo altas



[942] tradukklopodo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/10/23(Lun) 17:16  

jinsei ya wagaya mo tada no aki no yado

ho, homa vivo!
mia propra hejmo nur
aŭtungastejo

Gabi Greve (trad. Darlington)


[943] Re:[942] tradukklopodo Aŭtoro: Gabi Greve Dato: 2006/10/23(Lun) 21:11  

> jinsei ya wagaya mo tada no aki no yado
>
> ho, homa vivo!
> mia propra hejmo nur
> aŭtungastejo
>
> Gabi Greve (trad. Darlington)

here is the Japanese
http://happyhaiku.blogspot.com/2006/10/aki-no-yado.html
gabi



[944] Re:[943] [942] tradukklopodo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/10/27(Ven) 23:32  

Saluton, Gabi! Dankon pro via invito. Vi administras tre ĉarman blogon.

> here is the Japanese
> http://happyhaiku.blogspot.com/2006/10/aki-no-yado.html
> gabi



[945] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/10/27(Ven) 23:48  

tondante ungojn
aŭskultas la tondsonojn —
aŭtunvespero


[946] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/11/02(Ĵaŭ) 00:04  

ho, krizantemoj —
junaj kaj maljunaj en
festa muziko



[947] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/11/03(Ven) 21:54  

kiel ĉapeloj
farfugiaj folioj
por ŝtona budho

-----
farfugio: Farfugium japonicum (sin. Ligularia tussilaginea), specio el asteracoj, kun dikaj glaceaj renofromaj folioj el radiko, portas kapitulojn de flavaj langetaj koroloj en oktobro - decembro.



[948] jam estas neĝo Aŭtoro: russ Dato: 2006/11/04(Sab) 20:32  

jam estas neĝo
pli baldaŭ ol kutime
aŭtun' vintriĝas


[949] Kiel sezoni? Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/11/05(Dim) 09:45  

kiel sezoni?
lunlumo glimbrilas sur
cujoprujna herb'

Kiel Russ, mi sentas iom da maldecidumo pri la nuna sezoneco. Tradicie, la (hajkaja) vintro estas preskaŭ komencita, sed en mia lando oni diras ke aŭtuno daŭras ĝis novembra fino. Vere aŭtuno ekvintriĝas jam ĉi tie.

cujoprujno: jap. tsuyujimo (kigo finaŭtuna)



[950] La falsa somer' Aŭtoro: steven Smith Dato: 2006/11/08(Mer) 21:15  

La falsa somer'.
Varmeta vento kaj sun'
post la neĝado

Ĉe Usono oni nomas la varmecon kiu frekvente sekvas la unua neĝo, "Indian Summer", laŭ vorte, "somero de la indigeantoj."


[951] L’Unua Neĝo Aŭtoro: Celumio Dato: 2006/11/08(Mer) 21:55  

L’Unua Neĝo

L’unua neĝo
verŝajnas mes’ en vintro
kun venta preĝo.

Natura tuŝo
min banas per torente
neĝera duŝo,

jen kiu de mi
flirtantas Er’ post ero
salute al ĉe vi.

Neĝ’sur surtuto
degelas iomgrade
jam en la tuto.

Herboj sur tero
ankoraŭ brave verdas
fronte al gelo.

Akveroj sur el
pinpingloj gutas larme
sen ĉeso iel.

Neĝflokoj ŝutas
en la inspiron. Mia
instinkto mutas.

Spiretu,flaras
aeron freŝan mi, ke
l’animo klaras.



Celumio
2004-11-05

Jen mia adreso: changll@sohu.com



[952] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/11/08(Mer) 23:41  

gazetpapero
faras sonon pli sekan —
vintro ĵus ekis



[953] Re:[949] Kiel sezoni? Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/11/09(Ĵaŭ) 00:02  

> Kiel Russ, mi sentas iom da maldecidumo pri la nuna sezoneco.

Similan dilemon sentas ankaŭ nuntempaj japanaj hajkoverkantoj inter malnova (tradicia/hajka) luna kalendaro kaj nova (ĉiutaga/komuna) suna kalendaro.

> cujoprujno: jap. tsuyujimo (kigo finaŭtuna)

Mi proponas "rosoprujno"-n, ĉar la Japana-Esperanta Vortaro de MIYAMOTO registras la vorton "cujo" kun la senco de "japana pluvsezono".


[954] Re:[953] [949] Kiel sezoni? Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/11/09(Ĵaŭ) 18:04  

> > cujoprujno: jap. tsuyujimo (kigo finaŭtuna)
>
> Mi proponas "rosoprujno"-n, ĉar la Japana-Esperanta Vortaro de MIYAMOTO registras la vorton "cujo" kun la senco de "japana pluvsezono".

Dankon pro tio, Vastalto. Mi akceptas volonte vian ĝustigon:

kiel sezoni?
lunlumo glimbrilas sur
rosoprujna herb'


[955] Gortahork no hosomichi Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/11/13(Lun) 19:52  

Lastatempe, mi ĉeestis la WHF (Monda Hajkfesto) en Gortahork, situa en la lontana nordo de nia insulo. Ĝi estas loko tre bela kaj trankvila.

ĉe streta vojo
je poeziradikoj
flustradas akvo

Vidu bildon ĉe:


[956] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/11/16(Ĵaŭ) 23:14  

aŭtoparkejo —
tuŝas la krurajn haŭtojn
vintra aero



[957] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/11/18(Sab) 21:24  

voĉoj senĝenaj
de plenaĝaj virinoj —
ruĝaj folioj


[958] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/11/21(Mar) 23:25  

novembra nokto —
anticipe la seĝon
okupas kato



[959] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2006/11/26(Dim) 22:51  

asfalta korto —
ombro de nudaj branĉoj
faras desegnon


[960] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/12/06(Mer) 09:46  

kreskanta luno —
la pensoj malaperas
inter la nuboj



[961] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2006/12/07(Ĵaŭ) 09:15  

viskio ora
je decembra vespero
forpelas malvarm'


[962] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2006/12/07(Ĵaŭ) 09:20  

ebriiĝadon
tago post tago venas,
bonvenas morton


[963] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2006/12/07(Ĵaŭ) 09:24  

Nuboj griziĝas
ĉe malĝoja vespero.
Malluma domo.


[964] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2006/12/07(Ĵaŭ) 09:26  

Klugo en la man'
Sed mankas mi pafilon
bedaŭindege


[965] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2006/12/07(Ĵaŭ) 09:35  

Fringeto ora
kantas ĉe birdmaĝilo
por danki la sun'


[966] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/12/19(Mar) 00:36  

maldika luno —
spekti tra pordkrevaĵo
gitarkoncerton


[967] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2006/12/23(Sab) 01:40  

Post fruvintro tre milda, la hidrargo de la termometro estas lastatempe forte falinta.

malalta suno —
lante vaporumadas
la heĝo frosta



malalta suno —
vapor' lante leviĝas
de heĝo frosta


[968] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/01/01(Lun) 20:48  

unua lavo -
eĉ tiu malvarmego
plena de promes'


Pacan kaj kontentan novan jaron al ĉiu!


[969] Amo-plena nova jaro Aŭtoro: Bernard Behra Dato: 2007/01/02(Mar) 01:05  

Printempo venis.
Jaro rapide pasis.
Nun bondeziri.

En somerĝojo
Gardu la serenecon
Inter la sentoj.

Vivo ne dauras.
Ĝuu aŭtunkolorojn,
Kaj la momenton.

Trovu la forton,
Eĉ en vintro sun' brilas
Sur blanka frosto.

Celu la lumon.
Prenu la tagan vojon.
Nova printempo.

Serĉu la veron.
Aŭskultu la sezonojn.
La vivo belas.

Pri viva senco
Kredu kion vi volas.
Unue amu.

La nova jaro
Estu por vi feliĉa
Kaj amo-plena.


[970] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/01/03(Mer) 23:31  

vintra sereno —
destinito je morto
vivon elĉizas



[971] Dankon al amikoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/01/03(Mer) 23:38  

Komenciĝis la nova jaro 2007.
Lastjare multaj amikoj-hajkamantoj vizitis ĉi tiun afiŝejon, kaj afiŝis belajn hajkojn. Koran dankon al ĉiuj.
Mi deziras al ĉiuj feliĉan kaj prosperan novjaron.



[972] Re:[970] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/01/04(Ĵaŭ) 02:29  

> vintra sereno —
> destinito je morto
> vivon elĉizas
>
Kara Vastalto, tiu ĉi hajko estas (mi opinias) la plej bona verkita en Esperanto kiun mi iam legis. Ĝi estas inspiraĵo al ni ĉiuj, kiuj partoprenas la saman destinon. Dankon pro montri kaj doni tiun serenon.


[973] Faru bukedojn Aŭtoro: Bernard Behra Dato: 2007/01/07(Dim) 01:11  

Senpaŭze la temp’
Forportas belajn aĵojn
Laŭ paŝ' leĝera.

Sciu tempŝpari.
Dum sezono de rozoj
Faru bukedojn.



[974] Re:[972] [970] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/01/09(Mar) 10:45  

> > vintra sereno —
> > destinito je morto
> > vivon elĉizas

Liŝano, mi estas feliĉa pro tio, ke la verketo plaĉis al vi.


[975] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/01/10(Mer) 23:34  

nuda arbeto —
ekpenso, ke mi faru
ree denove



[976] mia elekto de decembro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/01/11(Ĵaŭ) 00:18  

Japanaj hajkamantoj kutimas elekti unu aŭ kelkajn hajkojn el la proponitaj eroj laŭ sia gusto kaj bontrovo. Nun mi faru samon el la afiŝoj de decembro (n-ro 960 - 967).

> maldika luno —
> spekti tra pordkrevaĵo
> gitarkoncerton

Mi elektis ĉi tiun hajkon de Liŝano. Ĝi donis al mi fantazian etoson per la apudmeto de luno kaj gitarkoncerto.



[977] Traduko Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/01/11(Ĵaŭ) 08:45  

kial koleri
se tegment' havas truojn --
ĉiel' tegmentas!

Juanita Casey, de "Eternity Smith and other poems", 1985
trad. Darlington



[978] Tradicia kaj modernaj stiloj de hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/01/12(Ven) 23:50  

Hajko havas tradicion de ĉ. 400 jaroj en Japanio. En la daŭro de sia historio ĝi firmigis sian kernon, kaj de tempo al tempo geniaj hajkistoj renovigis kaj pliriĉigis ĝin.

La tradicia hajko havas tri karakterizaĵojn.
1. respekto al la fiksita formo de 5, 7, 5 silaboj
2. respekto al la sezonvortoj
3. kunmetado de du aferoj, aŭ aserto de unu afero

Jam de la komenco de la hajka historio talentaj hajkistoj klopodis disvolvi novan stilon super la tradicio.

Nuntempe troviĝas diversskolaj hajkistoj en Japanio. Mi priskribos tri ĉefajn fluojn.
La unua estas tradiciistoj, kiuj disvolvas sian stilon sur la tardicia vojo. Ili pli atentas naturon kaj homon. Ili estas plimulto de la hajkista mondo.
La dua estas sociistoj, kiuj pli atentas homon kaj socion. Kelkaj el ili verkas hajkojn sen sezonvortojn.
Kaj la tria estas liberformistoj, kiuj verkas liberformajn hajkojn. Ili staras ĉe la plej malproksima ekstremo kontraŭ la tradiciistoj. Ŝajnas, ke iliaj hajkoj elverŝiĝas el la animo de aŭtoro.

Kompreneble unu hajkisto povas esti foje tradiciisto, foje sociisto aŭ sensezonisto, kaj foje, kvankam malofte, liberformisto.



[979] Sen titolo Aŭtoro: Steven Smith Dato: 2007/01/23(Mar) 20:54  

en arbaro li
staras ĉe la lagbordo
malvarme ventas


[980] Hajko de Baŝoo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/01/23(Mar) 22:04  

tumulta maro —
ĝis Sado transe kuŝas
la Lakta Vojo

— MACUO Baŝoo (1644 - 1694)
— tradukita de Vastalto

* Sado estis insulo, en kiu oni izolis ekzilitojn.



[981] Re:[980] Hajko de Baŝoo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/01/24(Mer) 14:56  

> tumulta maro —
> ĝis Sado transe kuŝas
> la Lakta Vojo
>
> — MACUO Baŝoo (1644 - 1694)
> — tradukita de Vastalto
>
> * Sado estis insulo, en kiu oni izolis ekzilitojn.
>

Dankon pro la traduko, Vastalto. Mi konis jam tiun faman hajkon, sed ne sciis pri la uzo de la insulo. Tiu ĉi informaĵo aldonas resonon.


[982] tago de Brigid Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/02/02(Ven) 23:18  

tago de Brigid --
la bruo de siteloj
ĉe sankta puto

La tago de Brigid (irlandlingve: Lá na Brídeoige) rigardiĝas kiel komenco de printempo, precipe en la kamparo. Tradicie, oni eligas akvon el sankta Brigid-puto (ekzistas multaj), kaj ĵetas ĝin sur agrojn kaj bestojn, por pliigi ilian fekundecon.


[983] Kardinalbirdo Aŭtoro: Steven Smith Dato: 2007/02/04(Dim) 13:02  

Kardinalbirdo
ĉe la birdomanĝejo.
Ruĝo ĉe vintro

La kardinalbirdo estas la ŝtatbirdo de Ohio, mia "subŝtato" en Usono.


[984] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/02/18(Dim) 02:02  

unu akvero --
la mallonga vojaĝo
de nubo maron



pluvero sola -
ĝia korta vojaĝo
de nubo maron

Ĉu unu aŭ alia preferindas?


[985] Re:[984] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/02/20(Mar) 23:41  

Mi ne juĝas, kiu ... Sed mi preferas la unuan.

> unu akvero --
> la mallonga vojaĝo
> de nubo maron



[986] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/02/20(Mar) 23:58  

nun vaporspuro
malstreĉite larĝiĝas —
printempa lumo


[987] Re:[985] [984] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/02/21(Mer) 08:26  

Dankon, Vastalto. Mi decidis ke tiu estas la poemo aperonta sur mia tomboŝtono, mia 'jisei'.

> Mi ne juĝas, kiu ... Sed mi preferas la unuan.
>
> > unu akvero --
> > la mallonga vojaĝo
> > de nubo maron
>


[988] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/02/22(Ĵaŭ) 00:00  

knabo insistas
haste duonkriante —
friska printempo



[989] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/02/23(Ven) 00:04  

ne per la aŭto
sed per piedoj iru —
printempa suno



[990] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/02/25(Dim) 23:46  

knabeto luktas
ŝajne kontraŭ monstro —
herboj ekĝermas



[991] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/03/02(Ven) 08:11  

printempaŭroro --
ludad' de sunradioj
sur neĝpinta mont'


[992] printempo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/03/02(Ven) 08:17  

floroj? birdetoj?
la princino saltas el
helblua ĉiel'!


[993] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/03/03(Sab) 23:39  

tri-jaraĝa ŝi
salutas jam gracie —
pupfesta ĉambro

---
Hodiaŭ estas la pupfesta tago por knabinoj.


[994] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/03/10(Sab) 22:49  

sunbrilo saltas
sur akvo kaj sur bordo —
ekvizetŝosoj

-----
ekvizetŝoso: pli precize, reproduktiĝa ŝoso (sporofito) de kampa ekvizeto [Equisetum arvense], ankaŭ nomata "spiko de ekvizeto", manĝebla.



[995] Unuvorta Dio Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/03/12(Lun) 20:22  

一言も言わぬ吾等や寺の秋
hitokoto mo iwanu warera ya tera no aki

eĉ unu vorton
ni ne parolu tie —
aŭtuna templo

Gabi Greve, ĉe Hitokotonushi Jinja, 1994
(trad. Darlington)


[996] God of One Word Aŭtoro: Gabi Greve Dato: 2007/03/12(Lun) 21:08  

Thanks, Norman san!
GABI



[997] Re:[995] Unuvorta Dio Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/03/14(Mer) 10:50  

Dankon al Liŝano! Mi unuafoje eksciis pri la templo de Unuvorta Dio. Kaj mi povis plenĝui la verkon.
Gratulon al Gabi!

> eĉ unu vorton
> ni ne parolu tie —
> aŭtuna templo
>
> Gabi Greve, ĉe Hitokotonushi Jinja, 1994
> (trad. Darlington)



[998] plua traduko Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/03/17(Sab) 23:43  

printempĉirpado —
la silento de plumo
alteriĝanta

RaV (Rafal Zabratynski)
trad. Darlington


[999] Tago de Padrig Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/03/18(Dim) 01:19  

Mi ĵus revenis de la loka parado pro nia nacia tago. Kvankam la aero estis malkutime varmeta, ja kutima estis la eksterordinare longdaŭra diservo. Kaj la verda glaciaĵo!

tago de Padrig —
supre la kunpreĝantoj
papili' frua


[1000] Gratulante mil afiŝojn Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/03/18(Dim) 21:38  

malgrandaj, simplaj,
kolektiĝinte pompaj
mil sakurfloroj

-----
Mi ĝojas pri mil afiŝoj kaj dankas vin, hajko-amantoj, kiuj kontribuis al ĉi tiu afiŝejo.



Arkivo : Hajko en Esperanto (801 - 1000)
[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
Afiŝejo: Hajko en Esperanto