Arkivo : Hajko en Esperanto (1401 - 1600)

[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi

[1401] papersakon da Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/11/27(Ĵaŭ) 23:15  

papersakon da
koloraj mandarinoj
alportis gasto

***
Jam komenciĝis la sezono de bongustaj mandarinoj kun flavruĝa ŝelo.



[1402] vintra sereno Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/02(Mar) 20:49  

vintra sereno —
po paŝeto sin montras
maljunulino



[1403] duŝe sen vento Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/03(Mer) 22:43  

duŝe sen vento
ginkaj folioj flavaj —
korto kvieta



[1404] folioj ruĝaj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/04(Ĵaŭ) 23:42  

folioj ruĝaj,
flavaj, helverdaj, brunaj —
vojo tra valo



[1405] froste sur korto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/14(Dim) 23:19  

froste sur korto
alĵetas longan ombron
ŝtona lanterno



[1406] varma rizkaĉo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/18(Ĵaŭ) 22:33  

varma rizkaĉo —
grajnetoj da trankvilo
en la stomakon



[1407] kandeloj solaj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/19(Ven) 22:22  

kandeloj solaj
staras rekte, arbare —
vintra vespero



[1408] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/12/20(Sab) 01:09  

mevoj dormemas —
la morna marmurmuro
mutas neniam


[1409] pecoj forglitas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/20(Sab) 23:25  

pecoj forglitas
sinsekve el mia mio —
vento ŝirblovas




[1410] asfalto nigras Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/21(Dim) 22:39  

asfalto nigras
post homoj forkurintaj —
malvarma pluvo



[1411] persimonarbo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/22(Lun) 21:59  

persimonarbo
jam kun neniuj fruktoj —
malvarma suno



[1412] Sen titolo Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/12/22(Lun) 23:38  

transvitra lumo —
kun miro mi eklegas
en viaj pensoj


[1413] forflugis merlo Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/12/23(Mar) 20:20  

forflugis merlo —
tremante plu sin movas
acerbranĉeto


[1414] plaŭdado fonta Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/12/23(Mar) 20:34  

plaŭdado fonta —
tra ĝia muĝo sonas
konfuzaj voĉoj


[1415] Re:[1413] forflugis merlo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/23(Mar) 21:40  

Dankon, Ursido! Estas tre ĉarma sceno.

> forflugis merlo —
> tremante plu sin movas
> acerbranĉeto


[1416] guto post guto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/23(Mar) 21:44  

guto post guto
injektita tra tubo —
dormo sen sonĝo



[1417] dormo penetras Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/24(Mer) 22:36  

dormo penetras
en korpon eluzitan —
vaporhejtilo



[1418] gutinjektilo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/25(Ĵaŭ) 22:42  

gutinjektilo —
transe de la fenestro
jen vintra maro



[1419] de temp' al tempo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/26(Ven) 22:25  

de temp' al tempo
flagretas nur penseroj —
vintra sunlumo



[1420] senvoĉe dankon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/27(Sab) 18:28  

senvoĉe dankon
ŝi elspiras, kovrite
de vatkovrilo



[1421] vintra meznokto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/29(Lun) 00:19  

vintra meznokto —
enspiroj kaj elspiroj
estas vivsignoj



[1422] matena frosto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/29(Lun) 09:43  

matena frosto —
lastnokte ne okazis
telefonvoko



[1423] malgraŭ ĉi ĉio Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/30(Mar) 18:05  

malgraŭ ĉi ĉio,
ni, por la nova jaro
faru aranĝon



[1424] jarfina tago Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/12/31(Mer) 18:20  

jarfina tago
kun gutinjektilo kaj
oksigenmasko



[1425] kun sama takto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/02(Ven) 16:57  

kun sama takto
deĵoras flegistinoj —
novjara tago



[1426] vintra sereno Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/03(Sab) 21:41  

vintra sereno —
jen dormo kaj maldormo
hastas alterne



[1427] neĝo blovata Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/04(Dim) 17:43  

neĝo blovata
ŝutas punktojn desegne —
nigra surtuto



[1428] litflanka tablo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/05(Lun) 22:18  

litflanka tablo —
ankoraŭ ne legataj
novjaraj kartoj



[1429] la buŝo gurdas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/06(Mar) 22:00  

la buŝo gurdas
raspajn spiregojn ade —
nokta malvarmo



[1430] sepherba kaĉo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/07(Mer) 21:55  

sepherba kaĉo —
fadeno de la vivo
iĝas plu daŭra



[1431] koltuko roza Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/08(Ĵaŭ) 22:15  

koltuko roza —
dormas kun spir' kvieta
infanmieno



[1432] Jin-Jang Aŭtoro: Andreo Peetermans Dato: 2009/01/09(Ven) 02:59  

Ho mensestrino!
vi flegis miajn pensojn:
nun mi flegu vin


[1433] refoje sonas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/09(Ven) 22:54  

refoje sonas
interparolaj voĉoj —
vintra sunlumo



[1434] plafona lampo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/10(Sab) 17:31  

plafona lampo
falsas sian aspekton —
nokta hospitalo



[1435] jen katenita Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/11(Dim) 21:30  

jen katenita,
ho, per tuboj kaj dratoj —
ĉambro novjara



[1436] dormo trankvila Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/12(Lun) 23:03  

dormo trankvila
kun konstanta spirado —
litaĵ' lanuga



[1437] Subsune Aŭtoro: ivorezeano Dato: 2009/01/13(Mar) 03:13  

freneza vento.
ĉirkaŭ suno zumzumas
planedo blua.




[1438] prizone.. Aŭtoro: ivorezeano Dato: 2009/01/13(Mar) 03:18  

klavaro klakas,
dume manoj fingrumas.
senpaŭze paŭti.

Jam dormo paca
dorno ne enpikos min.
for de laboro.

paŝo post paŝo,
grincas maŝino sen sano.
Iri laboron.


[1439] pluvas varmo Aŭtoro: ivorezeano Dato: 2009/01/13(Mar) 03:25  

limako sur voj'
sub pluvo al li bonvena.
Ankaŭ mi kaj vi .

iri sur strato,
manoj en poŝ, sen celo.
gutoj benas min.



[1440] mi iros senĝene Aŭtoro: ivorezeano Dato: 2009/01/13(Mar) 03:30  

Aŭtistoj paŭtas.
grizas mateno surstrate.
gutojn mi plukas.


[1441] Dolĉe vekiĝis Aŭtoro: Ihorro Dato: 2009/01/13(Mar) 04:58  

dolĉe vekiĝis
certa ke ĝi jam kuŝas
unua neĝo


[1442] Vintra mateno Aŭtoro: Ihorro Dato: 2009/01/13(Mar) 17:38  

surpade bekas
siajn spurojn kolombo
vintra mateno


[1443] pene skribita Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/13(Mar) 23:27  

pene skribita,
ja apenaŭ legebla
"d-a-n-k-o-n"



[1444] Re:[1442] Vintra mateno Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/13(Mar) 23:38  

Bonvenon, Ihorro kaj ivorezeano!
Dankon pro viaj kontribuoj.
Mi ĝojas, ke vi ĝuas verki hajkojn.

> vintra mateno
> siajn spurojn kolombo
> surpade bekas



[1445] Flam' sunsubira Aŭtoro: Ihorro Dato: 2009/01/14(Mer) 15:20  

flam' sunsubira
ne forbruliĝu en ĝi
ho kojno grua


[1446] estas malĝojaj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/14(Mer) 21:27  

estas malĝojaj
kaj ĝojaj rememoroj —
neĝo faladas



[1447] velkiga vento Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/15(Ĵaŭ) 22:43  

velkiga vento —
sur la kutima seĝo
fremda vizaĝo



[1448] litkatenita Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/16(Ven) 20:40  

litkatenita —
per okuloj malviglaj
kion ŝi vidas?



[1449] konversacio Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/18(Dim) 22:24  

konversacio
kun fotoj en la mano —
vintra sereno



[1450] brulfumo kreskas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/19(Lun) 21:34  

brulfumo kreskas
el falfolia maso —
ho, nudaj arboj



[1451] per milda rido Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/01/20(Mar) 01:51  

per milda rido
mateno sin anoncas -
ni nin jam levu!


[1452] en la naturo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/01/20(Mar) 01:53  

en la naturo
enestas jam la arto –
ĝin nur elskulptu!


[1453] grizaj ĉifaĵoj Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/01/20(Mar) 02:19  

grizaj ĉifaĵoj
traflugas la ĉielon -
rajdo forforen


[1454] nokte sen dormo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/01/20(Mar) 02:27  

nokte sen dormo -
kurteno de fenestro
lunon invitas


[1455] pezaj ŝvelaĵoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/20(Mar) 22:39  

pezaj ŝvelaĵoj
en trunko kaj kvar membroj —
vintra vespero



[1456] tondante ungojn Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/21(Mer) 22:12  

tondante ungojn
de l' patrino maljuna —
vintra sereno



[1457] malgrasa mano Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/22(Ĵaŭ) 23:14  

malgrasa mano
palpe serĉas horloĝon —
granda malvarmo



[1458] ne atendita Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/23(Ven) 23:26  

ne atendita
ekflamo de kolero —
hajleto batas



[1459] domoj kaj arboj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/24(Sab) 23:22  

domoj kaj arboj
estas alivestitaj —
neĝluma nokto



[1460] ripoza tago Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/26(Lun) 22:24  

ripoza tago —
fojfoje balanciĝas
branĉoj sub neĝo



[1461] potaj plantaĵoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/27(Mar) 22:22  

potaj plantaĵoj
dispremitaj sub neĝo
refrostiĝinta



[1462] granda malvarmo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/28(Mer) 22:24  

granda malvarmo —
malsanulino zorgas
mian bonfarton



[1463] flambrilo pala Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/01/29(Ĵaŭ) 04:27  

flambrilo pala
en strio trans tenebro -
ĝisas la tago


[1464] neĝeroj dancas Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/01/29(Ĵaŭ) 04:37  

neĝeroj dancas
tre lante tra silento -
nun jam adiaŭ


[1465] la frosto pasis Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/01/29(Ĵaŭ) 04:40  

la frosto pasis,
degelis la glacio -
sed mi malsanas


[1466] tranuba suno Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/01/29(Ĵaŭ) 04:46  

tranuba suno -
ĉe l’ vintra plaĝo helas
boato-ventroj


[1467] Re:[1466] tranuba suno Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/29(Ĵaŭ) 21:44  

Gratulon, Ursido!
Estas tre impresa pejzaĝo.

> tranuba suno -
> ĉe l’ vintra plaĝo helas
> boato-ventroj


[1468] svingeti krurojn Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/29(Ĵaŭ) 21:49  

svingeti krurojn
sidante sur litrando —
baldaŭ printempo



[1469] bonmaniere Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/30(Ven) 22:13  

bonmaniere
sidanta en rulseĝo —
tago pli longa



[1470] sidante sola Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/01/31(Sab) 22:58  

sidante sola,
aŭskulti ventoblovojn —
frosta vespero



[1471] ĉielsereno Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/02/01(Dim) 06:45  

ĉielsereno
ĝishorizonte blua -
sed korĉagreno


[1472] ondofrakaso Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/02/01(Dim) 06:53  

ondofrakaso,
kolerkriĉanta maro -
mi vagas sola


[1473] en vintra nokto Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/02/01(Dim) 07:06  

en vintra nokto
kvieto, paco plenaj -
ĝis mia tuso


[1474] en erikejo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/02/01(Dim) 07:14  

en erikejo
ŝtonegoj ringe altas -
prauloj, kial?


[1475] en vintrovento Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/02/01(Dim) 07:21  

en vintrovento
mortgrizaj bankoturoj -
malnovaj dioj


[1476] memoro trompas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/01(Dim) 23:16  

memoro trompas —
kradon de lito tenas
malgrasa mano



[1477] supren malsupren Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/02(Lun) 23:10  

supren malsupren
frapante nordan venton
milvoj kirliĝas



[1478] Pli,pli rapide Aŭtoro: Ihorro Dato: 2009/02/03(Mar) 21:34  

pli pli rapide
hieroglifo dolĉa
en neĝ' lanuga


[1479] supren glisanta Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/03(Mar) 23:33  

supren glisanta
milvo super kastelo —
frosta vespero



[1480] unuafoja Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/04(Mer) 22:51  

unuafoja
promeno per rulseĝo
ĝis telefono



[1481] ekas printempo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/05(Ĵaŭ) 23:19  

ekas printempo
tamen nur nominala —
ho, plumbaj membroj



[1482] Haiku Ido. Aŭtoro: Hirundo Dato: 2009/02/06(Ven) 03:47  

Saluton, karaj amikoj! Mi sendas la adreson de mia blogo dedikita al Hajko, sed skribita je Idala-lingvo. Se vu deziras vidi ĝin, mia adreso esas: http://haikuido.blogspot.com/


[1483] kion sciigas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/06(Ven) 23:19  

kion sciigas
la nadloj de horloĝo?
printempo frua



[1484] vojo sub neĝo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/02/07(Sab) 01:03  

vojo sub neĝo,
neniun mi renkontas –
krepusko vintra


[1485] manipulante Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/08(Dim) 00:29  

manipulante rulseĝon,
rondvojaĝo tra hospitalo



[1486] tra milda brilo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/08(Dim) 23:01  

tra milda brilo
monteto nebuleta —
jam februaro



[1487] silentoplena Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/09(Lun) 21:39  

silentoplena
korto en posttagmezo —
ja umearbo



[1488] en akvario Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/02/10(Mar) 02:08  

en akvario
fornaĝas fuĝe fiŝoj –
timo pro kio?


[1489] vico da pordoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/10(Mar) 21:11  

vico da pordoj
laŭ longa koridoro —
lumo printempa



[1490] printempa tago Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/11(Mer) 23:37  

printempa tago —
elekti novajn ŝuojn
okrokolorajn



[1491] pizo sub cerbo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/12(Ĵaŭ) 22:26  

pizo sub cerbo
eksplodas ja fojfoje —
printempa frido



[1492] sola sur branĉo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/13(Ven) 23:08  

sola sur branĉo,
la unua floreto
neĝosalika



[1493] prepari ŝuojn Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/14(Sab) 23:59  

prepari ŝuojn
por nova hospitalo —
printempa vento


[1494] varmo printempa Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/15(Dim) 22:57  

varmo printempa
faciligas ja korojn —
patrin' kaj filo



[1495] aro da mevoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/16(Lun) 21:53  

aro da mevoj
mase sin komparas kun
betona turo



[1496] sama demando Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/17(Mar) 23:10  

sama demando
multfoje ripetita —
frostoreveno



[1497] aŭtoj kaj busoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/18(Mer) 23:23  

aŭtoj kaj busoj
tien reen sur strato —
lumo printempa



[1498] tagoj printempaj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/19(Ĵaŭ) 23:34  

tagoj printempaj
kun silenta malico
pasas malorde



[1499] Sen titolo Aŭtoro: ĉojus Dato: 2009/02/20(Ven) 09:42  

falantaj neĝoj
prokrastigas printempon —
malgajas koro


[1500] pufaj paseroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/20(Ven) 21:26  

pufaj paseroj
saltetas sur asfalto —
vento el nordo



[1501] Sen titolo Aŭtoro: ĉojus Dato: 2009/02/20(Ven) 22:17  

magraj kolomboj
kaŭras sur arba branĉo —
tuja printempo


[1502] aŭtoparkejo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/21(Sab) 22:53  

aŭtoparkejo —
subsune sin varmigas
pufaj paseroj



[1503] bolas kaldrono Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/22(Dim) 23:13  

bolas kaldrono
moligante spinacojn
kaj ankaŭ stresojn



[1504] nubo printempa Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/23(Lun) 23:10  

nubo printempa —
malsanuleja ĉambro
kvazaŭhotela



[1505] ekzamenota Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/24(Mar) 23:58  

ekzamenota
lernantino kun patro —
matena trajno



[1506] altaj domegoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/25(Mer) 22:51  

altaj domegoj
vaste kvazaŭ arbaro —
montoj ekridas



[1507] altaj domegoj (2) Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/26(Ĵaŭ) 23:33  

altaj domegoj
kun brilantaj fenestroj —
montoj ekridas



[1508] barbiro sola Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/27(Ven) 23:22  

barbiro sola
apud malplenaj seĝoj —
printempa pluvo



[1509] ĉirkaŭ la buŝo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/02/28(Sab) 22:53  

ĉirkaŭ la buŝo
ŝaŭmanta blanka sapo —
printempa tago



[1510] varmo printempa Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/01(Dim) 23:59  

varmo printempa —
pozas rande de lito
figur' ŝrumpinta



[1511] birdeto saltas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/02(Lun) 23:58  

birdeto saltas
de branĉet' al branĉeto —
junaj folioj



[1512] malsanuleja Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/04(Mer) 00:05  

malsanuleja
vespermanĝo — aldone
pupfesta kuko



[1513] ja marta nubo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/04(Mer) 23:45  

ja marta nubo —
post pli ol du monatoj
da malsaneco



[1514] la duafoja Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/05(Ĵaŭ) 23:06  

la duafoja
transhospitaliĝo kun
jaket' printempa



[1515] kato min vokas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/06(Ven) 22:52  

kato min vokas —
du-tri floroj restantaj
de umearbo



[1516] bekas senhalte Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/07(Sab) 23:51  

bekas senhalte
paseroj sur helverda
herbotapiŝo



[1517] en lunĉokesto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/08(Dim) 22:32  

en lunĉokesto
pecetoj de zingibro
sakurkoloraj



[1518] reveninte al Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/09(Lun) 23:20  

reveninte al
konataj flegistinoj —
vesper' printempa



[1519] malvarmeto pro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/10(Mar) 22:43  

malvarmeto pro
hejtilo malŝaltita —
marta sereno



[1520] milvoj jen kaptas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/11(Mer) 22:45  

milvoj jen kaptas
aerfluon por si mem —
montoj printempaj



[1521] knaboj biciklas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/12(Ĵaŭ) 22:50  

knaboj biciklas
gaje kaj babilante —
kampo pli verda



[1522] kalkuli tagon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/13(Ven) 23:15  

kalkuli tagon
forlasi hospitalon —
retromalvarmo



[1523] nombro da milvoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/14(Sab) 23:23  

nombro da milvoj
faras ja kolonegon —
printempa kabo



[1524] vespera lumo Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/03/15(Dim) 04:49  

vespera lumo -
Vastalto teksas versojn;
hajkon post hajko


[1525] floroj da lumo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/15(Dim) 22:39  

floroj da lumo
sur blanka magnolio —
ja kandelabro



[1526] antaŭ naskejo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/16(Lun) 22:55  

antaŭ naskejo
apud la enirejo
floroj printempaj



[1527] piedirante Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/17(Mar) 21:55  

piedirante
ĝis la malsanulejo
jakon sub brako



[1528] dormo penetras Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/18(Mer) 23:09  

dormo penetras
tra fermitaj palpebroj —
vesper' printempa



[1529] sur riverakvo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/19(Ĵaŭ) 21:53  

sur riverakvo
helverdo reflektita —
pluveto fajna



[1530] super monteĝo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/20(Ven) 22:46  

super monteĝo
ruĝeta nebuleto —
vesper' printempa



[1531] atendi tagon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/21(Sab) 22:53  

atendi tagon
de elhospitaliĝo —
ŝvelaj burĝonoj



[1532] sakura pluvo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/22(Dim) 22:58  

sakura pluvo —
ne moveble ŝtopita
aŭtoparkejo



[1533] tagon post tago Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/23(Lun) 23:25  

tagon post tago
jen pli kaj pli amase
sakuraj floroj



[1534] parolo inter Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/24(Mar) 23:04  

parolo inter
maljuna kaj maljuna —
sakurmoĉioj



[1535] milvo plenkantas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/25(Mer) 22:39  

milvo plenkantas —
sub la kruroj kaptita
ŝnura serpento



[1536] sakurmalvarmo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/26(Ĵaŭ) 23:51  

sakurmalvarmo —
kun voĉo vaporema
telefonvoko


[1537] florornamite Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/27(Ven) 21:39  

florornamite
kastelo sur monteto —
printempaj lampoj



[1538] vico da vortoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/28(Sab) 21:45  

vico da vortoj
por antaŭsenkulpigo —
flora malvarmo



[1539] sakuraj floroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/29(Dim) 23:59  

sakuraj floroj
surprizite disfalas —
ventoj ne blovu



[1540] marta pluvo Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2009/03/30(Lun) 07:38  

malfrua marta
pluvo tramalsekiĝas
al mi ĉemizion


[1541] branĉon forlasas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/30(Lun) 21:06  

branĉon forlasas
triope aŭ kvarope
sakurpetaloj



[1542] post tri monatoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/03/31(Mar) 23:16  

post tri monatoj
fine en sia hejmo —
sakur' plenflora



[1543] agoj senfinaj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/01(Mer) 23:16  

agoj senfinaj,
ripetoj sen progreso —
printempa nokto



[1544] jen kolzaj floroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/02(Ĵaŭ) 23:20  

jen kolzaj floroj —
fervojo kurbas larĝe
al la hejmurbo



[1545] sur la kanalo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/03(Ven) 22:45  

sur la kanalo
jen lule stirbambuo —
salikburĝonoj



[1546] post pluraj jaroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/04(Sab) 22:55  

post pluraj jaroj
strato al apoteko —
sakura pluvo



[1547] plennuba super Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/05(Dim) 16:51  

plennuba super
sakuroj; jam sur seĝo
kato oscedas



[1548] antaŭirante Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/07(Mar) 00:10  

antaŭirante
kato min rerigardas —
verdaj folioj



[1549] pezas la kato Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/07(Mar) 20:51  

pezas la kato
en miaj ambaŭ brakoj —
luno printempa



[1550] preter lernejo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/08(Mer) 23:04  

preter lernejo
malrapide iras aŭtoj —
sakurblovado



[1551] facila vento Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/09(Ĵaŭ) 22:18  

facila vento
tra strato lumoplena —
hirundo venis



[1552] jam post semajno Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/10(Ven) 21:20  

jam post semajno
multe pli kovras branĉojn
verdaj folioj



[1553] kun bambuŝoso Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/11(Sab) 21:50  

kun bambuŝoso
bolkuirita mole
najbaro venis



[1554] dekoj da jaroj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/12(Dim) 19:48  

dekoj da jaroj
jam pasis sen reveno —
folisakuro



[1555] templopordego Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/13(Lun) 21:24  

templopordego
enkadrigas ja ombre
verdajn acerojn



[1556] venteg' printempa Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/14(Mar) 23:00  

venteg' printempa —
ĉiu homo ja havas
sian kapdoloron



[1557] rompitaj dormoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/16(Ĵaŭ) 00:01  

rompitaj dormoj
akumulas malpacon —
ĉambro sen lumo



[1558] sur trotuaro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/17(Ven) 21:12  

sur trotuaro
inter freŝverdaj arboj
bronzaj infanoj



[1559] stacian placon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/18(Sab) 23:05  

stacian placon
zorgeme jen rigardas
verda arbego



[1560] kun freŝa akvo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/19(Dim) 23:14  

kun freŝa akvo
kanaleto trakuras —
novaj hirundoj



[1561] flueto klara Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/20(Lun) 22:23  

flueto klara
ruliĝas saltetante —
aprila lumo



[1562] rampanta pino Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/21(Mar) 23:22  

rampanta pino
kun aĝo tricent-jara
surportas florojn



[1563] ventoblovataj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/22(Mer) 22:24  

ventoblovataj
visteriaj grapoloj
super la kato



[1564] aprila vento Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/23(Ĵaŭ) 23:21  

aprila vento —
ambaŭ manoj kun sakoj
plenaj de libroj



[1565] abrupte forte Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/24(Ven) 23:37  

abrupte forte
batas koro senbride —
printempa fino



[1566] printempa ŝtormo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/25(Sab) 23:26  

printempa ŝtormo —
malfruvespere bruas
lavomaŝino



[1567] patrina moŝto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/26(Dim) 23:29  

patrina moŝto
ankoraŭ ne revenas —
vesper' printempa



[1568] meze de ponto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/27(Lun) 23:00  

meze de ponto
akre min alrigardas
kaduka kato



[1569] printempa spasmo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/28(Mar) 23:58  

printempa spasmo —
per strekitaj okuloj
kato minacas



[1570] kun aspergilo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/29(Mer) 22:58  

kun aspergilo
inter penseaj potoj
patrina moŝto



[1571] Sen titolo Aŭtoro: ĉojo Dato: 2009/04/30(Ĵaŭ) 04:07  

bluas ĉielo,
helverdas foliaro —
printempa mezo


[1572] ve kuracisto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/04/30(Ĵaŭ) 23:23  

ve kuracisto
nur pri malsano
sed ne por malsanulo


[1573] de malproksime Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/01(Ven) 20:09  

de malproksime
kunsonas tamburegoj —
maja ĉielo



[1574] en florvazeto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/02(Sab) 21:55  

en florvazeto
starigi ĵus tonditan
amarilidon



[1575] trans la brikmuro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/03(Dim) 19:54  

trans la brikmuro
saltas branĉoj konkure —
verdoj odoraj



[1576] verda gradiĝo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/04(Lun) 23:12  

verda gradiĝo
kaj helverdaj makuloj —
majaj pluveroj



[1577] super montpinto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/05(Mar) 20:32  

super montpinto
facile kaj senpeze
glisparaŝuto



[1578] somero ekas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/06(Mer) 22:13  

somero ekas —
marmeze blankaj veloj
en forta vento



[1579] brilanta vento Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/07(Ĵaŭ) 23:41  

brilanta vento —
tra strateto alflirtas
sapovezikoj



[1580] jen supreniras Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/08(Ven) 22:12  

jen supreniras
plenluno frusomera
super arbaro



[1581] la koro ondas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/09(Sab) 23:53  

la koro ondas
pro facilaj vortetoj —
vesper' ŝvitiga



[1582] inter folioj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/10(Dim) 21:29  

inter folioj
siluetaj jen ruĝas
maja plenluno



[1583] super la kapo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/11(Lun) 20:42  

super la kapo
per flugiloj belbrunaj
rondflugas milvo



[1584] sur suna strato Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/12(Mar) 21:47  

sur suna strato
kun susuro trablovas
nun maja vento



[1585] jen pro serpento Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/13(Mer) 22:37  

jen pro serpento
inter milvo kaj korvoj
aerbatalo



[1586] rivero fluas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/14(Ĵaŭ) 23:27  

rivero fluas
kun odoro de maro —
karporubandoj



[1587] Al Vastalto Aŭtoro: Ursido Dato: 2009/05/15(Ven) 21:54  

prisme rebrilas
en ĉiu hajko tago -
kia persisto


[1588] vento aromas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/15(Ven) 22:46  

vento aromas —
tra ligna ĉefpordego
templo modesta



[1589] Re:[1587] Al Vastalto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/16(Sab) 23:21  

> prisme rebrilas
> en ĉiu hajko tago -
> kia persisto

dank' al leganto, kiu
kompletigas la verkon



[1590] ja ne tro varme Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/16(Sab) 23:41  

ja ne tro varme
nek malvarme hodiaŭ —
nu ĝardenistu!



[1591] ventego verda Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/17(Dim) 23:17  

ventego verda —
paŝetas tien reen
patrina moŝto



[1592] foto atestas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/18(Lun) 23:53  

foto atestas,
ke hipokampo ŝrumpas —
maja ekblovo



[1593] patrina moŝto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/19(Mar) 23:32  

patrina moŝto
re kaj ree vespiras —
cujo proksima



[1594] kun bildokarto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/20(Mer) 23:25  

kun bildokarto
paŝoj ĝis poŝtokesto
en verda pluvo



[1595] nigraj makuloj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/21(Ĵaŭ) 21:37  

nigraj makuloj
frapas asfaltan straton —
pluvo en verdo



[1596] haste serĉante Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/22(Ven) 22:41  

haste serĉante
perditan tra la vojo —
verda vespero



[1597] matenĵurnalo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/23(Sab) 17:23  

matenĵurnalo —
piediri enspiri
verdan aeron



[1598] pecon post peco Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/24(Dim) 23:10  

pecon post peco
disfalas rompiĝanta
somera domo



[1599] profunda verdo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/25(Lun) 23:41  

profunda verdo
de ĝardenaj arbetoj —
katoj en amo



[1600] ĝardeno verda Aŭtoro: Vastalto Dato: 2009/05/26(Mar) 23:14  

ĝardeno verda —
ensaltas blanka kato
kaj kato blanka



Arkivo : Hajko en Esperanto (1401 - 1600)
[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
Afiŝejo: Hajko en Esperanto