Arkivo : Hajko en Esperanto (1001 - 1200)

[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi

[1001] Sen titolo Aŭtoro: Leonego Dato: 2007/03/20(Mar) 07:32  

Ruĝaj papavoj;
ĉu ree mia frato
al Irak' aŭ ne?




(Saluton post longdaŭra foresto! La supra hajko okazis al mi dum laboro. Ĉu ĝi plaĉas, aŭ estas la imago ne sufiĉe subtila?)


[1002] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/03/20(Mar) 23:16  

donas bukedon
nekutime modesta
dika knabaĉo



[1003] Re:[1001] Jes ĝi plaĉas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/03/20(Mar) 23:38  

Saluton, Leonego! Jes, ĝi certe plaĉas al mi. La kontrastigo inter papavoj kaj Irako pensigas legantojn pri milito kaj paco, pri ordinara kaj malordinara vivoj, kaj ankaŭ pri la koro de la aŭtoro.

> Ruĝaj papavoj;
> ĉu ree mia frato
> al Irak' aŭ ne?



[1004] Re:[999] Tago de Padrig Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/03/20(Mar) 23:58  

Saluton, Liŝano! Mi esploris pri la tago de Padrig, kaj trovis en Vikipedio du koncernajn artikolojn: "Sankta Patriko" kaj "Tago de Sankta Patriko".

> Kaj la verda glaciaĵo!

Hm, mi volas provi tiun verdan glaciaĵon.

> tago de Padrig —
> supre la kunpreĝantoj
> papili' frua

Ĉu tajperaro de "super"? Nu, ĉiuokaze, ĉi tiu hajko donas freŝan impreson pro la frueco de papilio.



[1005] Re:[1004] [999] Tago de Padrig Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/03/21(Mer) 21:45  

Dankon, Vastalto. Mi ja tajperaris 'super' kiel 'supre'. 'Patriko' estas la norma esperanta formo de la nomo de tiu sanktulo, sed mi konservis ĉi tie la sonon de la irlandlingva formo (Pádraig).

> > tago de Padrig —
> > supre la kunpreĝantoj
> > papili' frua
>
> Ĉu tajperaro de "super"? Nu, ĉiuokaze, ĉi tiu hajko donas freŝan impreson pro la frueco de papilio.
>


[1006] Fulmo Aŭtoro: Steven Smith Dato: 2007/03/29(Ĵaŭ) 06:13  

mil dafodiloj
balancas pro vent' milda
antaŭ tondrego




[1007] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/04/08(Dim) 07:31  

elstarante ja —
en ĉielo malplena
printempkoloro


[1008] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/04/09(Lun) 23:30  

nu akvobirdo
ekpaŝas en la fluon —
sakuraj flosoj

-----
sakuraj flosoj: tiel japanaj hajkistoj diras pri sakuraj petaloj flosantaj sur akvo.



[1009] Re:[1006] Fulmo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/04/09(Lun) 23:48  

Saluton, Steven!

> mil dafodiloj
> balancas pro vent' milda
> antaŭ tondrego

Mi vidas en la hajko maltrankvilon de dafodiloj. Ja mil dafodiloj estas impresaj.



[1010] Re:[1007] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/04/09(Lun) 23:52  

Saluton, Liŝano!

> elstarante ja —
> en ĉielo malplena
> printempkoloro

Mi ne povas diveni, kio fakte elstaras en la ĉielo. Tamen amuze kaj bele estas, ke printempkoloro elstaras.



[1011] Re:[1010] [1007] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/04/10(Mar) 03:58  

Dankon, Vastalto!
>
> > elstarante ja —
> > en ĉielo malplena
> > printempkoloro
>
> Mi ne povas diveni, kio fakte elstaras en la ĉielo. Tamen amuze kaj bele estas, ke printempkoloro elstaras.

Vere estas la koloro de la ĉielo kiu elstaras. En tiu hajko, mi aludas vakaon de Princino Ŝikiŝi:
<i>kasumi tomo hana tomo iwaji haru no iru munashiki sora ni mazu shiruki kana</i>



[1012] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/04/12(Ĵaŭ) 22:38  

ja surprizite
mi haltas en aleo —
sakurblovado



[1013] senrjo printempa (7-7-5) Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/04/15(Dim) 03:44  

meĥanika fosilo...
mi suferas malgraŭe
de dorsdoloro


[1014] Re:[1009] [1006] Fulmo Aŭtoro: Steven Smith Dato: 2007/04/15(Dim) 05:14  

> Saluton, Steven!
>
> > mil dafodiloj
> > balancas pro vent' milda
> > antaŭ tondrego
>
> Mi vidas en la hajko maltrankvilon de dafodiloj. Ja mil dafodiloj estas impresaj.

Ĉe mia loko en Usono en printempo, dafodiloj ja plenplenas, sed tiu jare la plej parto da ili mortis pro frue vamado, kiun sekvis frosto. Nur nun (mez-aprile) re-apreas floroj post malfrua neĝo.

>


[1015] Frumatena Ĉielo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/04/15(Dim) 19:52  

Jen la unua paro de strofoj el nova 36-strofa renko, verkita angle de la usona poeto Tundra Wind kaj mi. Mi laboras nun super la traduko Esperanton:

frumatena griz' —
branĉo de kverko nude
kontraŭ la ĉiel'

super la urb' montoj per
neĝ' pura drapiriĝas


[1016] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/04/22(Dim) 23:12  

ŝaŭmo ŝampua
pufas per penso plaĉa —
nokto printempa



[1017] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/04/26(Ĵaŭ) 22:36  

nebul' purpura
inter ĉiel' kaj tero —
ja visterio


[1018] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/04/28(Sab) 08:54  

Mi ĵus revenis de Kimrio, kie la nacifloro estas la narciso, kaj la manĝaĵo estas kora kaj bongusta. Tie oni parolas lingvon keltan, kiel la nia, sed niaj du lingvoj estas tro longatempe disaj, do reciproke nekompreneblaj. Ni devis uzi la lingvon de la prakonkeristoj, anglan, por komuniki.

eltort' kaj narcis' —
lumiĝas, mallumiĝas
ĉi-kampoj keltaj


[1019] Re:[1018] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/04/28(Sab) 09:35  

Saluton, Liŝano!
Dankon pro via klarigo pri la kelta lingvo. Estos interese trovi malproksiman parencon en alia lando.
Nu, mi ne scias la vorton "eltorto", nek povis trovi en PIV. Kio ĝi estas?

> eltort' kaj narcis' —
> lumiĝas, mallumiĝas
> ĉi-kampoj keltaj


[1020] Re:[1019] [1018] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/04/28(Sab) 15:36  

Dankon, Vastalto!
Nu, mi ne havas PIV-on. Laŭ REVO ĉe http://www.reta-vortaro.de/revo/ 'elo' estas tipo de biero. Do 'eltorto' (ang. 'ale pie') estus torto enhavanta viandon kaj bieron

> Nu, mi ne scias la vorton "eltorto", nek povis trovi en PIV. Kio ĝi estas?
>
> > eltort' kaj narcis' —
> > lumiĝas, mallumiĝas
> > ĉi-kampoj keltaj


[1021] Re:[1020] [1019] [1018] elo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/04/29(Dim) 09:56  

Liŝano, dankon pro via klarigo!
Mi neniam rememoris "elo"-n, eble pro tio, ke mi ne kutimas al alkoholaĵoj.
Nun mi komprenas kaj supozas, ke certe ĝi estas bongusta manĝaĵo.

> Nu, mi ne havas PIV-on. Laŭ REVO ĉe http://www.reta-vortaro.de/revo/ 'elo' estas tipo de biero. Do 'eltorto' (ang. 'ale pie') estus torto enhavanta viandon kaj bieron



[1022] Trinki de Glacio Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/05/01(Mar) 07:52  

Jen hokko kaj ŭakiko de renko 12-strofa, de la poetino rusa-usona Ĵana Rader kaj mi.

venteto milda -
de glaci' degelanta
paruo trinkas /Ĵana

preter la heĝ' farmisto
kunmuntas la plugilon /Norman


[1023] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/05/04(Ven) 23:01  

sabla nebulo
senhalte trans la maro —
urbo freŝverda



[1024] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/05/13(Dim) 00:04  

spiranto eta —
se estus mia koro
ja facilema

------
* spiranto = herbo el orkidacoj, kun ruĝetaj floretoj en helica spiko.



[1025] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/05/13(Dim) 23:24  

jen bambuŝoso
kuirita sukcese!
edzina voĉo



[1026] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/05/17(Ĵaŭ) 00:14  

per dika mano
responde montras vojon —
jen, rozalteo

---
* rozalteo = Althaea rosea, du- aŭ plur-jara herbo el malvacoj.


[1027] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/05/21(Lun) 23:08  

tra la fenestro
sur ventron de la kato
maja venteto



[1028] Hajko de HINO Sôzyô Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/05/22(Mar) 23:48  

L'edzino portas
kardon kun dornoj, kiujn
mi sentas mane.

** verkita de HINO Sôzyô (1901 — 1956)
** tradukita de Vastalto

— Amo estas kunsento, ĉu ne?

[en la japana]
妻が持つ薊の棘を手に感ず 日野草城
Tuma ga motu azami no toge wo te ni kanzu.



[1029] Re:[1028] Hajko de HINO Sôzyô Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/05/23(Mer) 04:03  

> L'edzino portas
> kardon kun dornoj, kiujn
> mi sentas mane.
>
> ** verkita de HINO Sôzyô (1901 — 1956)
> ** tradukita de Vastalto
>
> — Amo estas kunsento, ĉu ne?
>
Malgraŭ mi ne konas la hajkiston, tiu estas vere bela. Ege implici per ete diri. Jes, kune senti, tiu ja estas amo.


[1030] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/05/27(Dim) 23:38  

kune najbaroj
kun trinkoj kaj babiloj —
verdaj ventetoj



[1031] Libere Aŭtoro: Laktoido Dato: 2007/05/30(Mer) 11:15  

Rivero fluas
inter bordoj libere
ĉar senton ĝuas.


[1032] hajko Aŭtoro: ardo(Hu guopeng) Dato: 2007/05/31(Ĵaŭ) 23:39  

japana hajko
fiksforma poemeto
lirika kanto


[1033] Re:[1031] Libere Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/06/01(Ven) 09:32  

Bonvenon, Laktoido!
Dankon pro via kontribuo!

> Rivero fluas
> inter bordoj libere
> ĉar senton ĝuas.

Al mi estas ne klare, kiu ĝuas senton. Mi bedaŭras.



[1034] Re:[1032] hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/06/01(Ven) 09:40  

ardo bonvena,
kantu deksep-silabe
niajn vivsignojn

> japana hajko
> fiksforma poemeto
> lirika kanto


[1035] El mia hejmlando Aŭtoro: Hannes Dato: 2007/06/02(Sab) 16:27  

nokta pluvo en
la nebula montaro –
silento valen.


[1036] Re:[1035] El mia hejmlando Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/06/11(Lun) 17:39  

Bonvenon, Hannes!
Mi ĝojas, ke sekvas novaj kontribuantoj.

> nokta pluvo en
> la nebula montaro –
> silento valen.

Mi atendas pli da verkoj.


[1037] Ĉe Onomiĉi Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/06/11(Lun) 18:02  

vento el maro
tra korto de l' sanktejo —
kamforarbego


[1038] Sen titolo Aŭtoro: Steven Smith Dato: 2007/06/17(Dim) 11:51  

Varma vespero.
Man-en-mane marŝas ni
tra la mallumo.


[1039] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/06/18(Lun) 23:16  

ja hortensio —
sur vojeto dekliva
kato aplombas



[1040] Re:[1038] pri ritmoj en hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/06/20(Mer) 00:45  

Saluton, Steven!
Ja estas korvarmiga hajko!

> Varma vespero.
> Man-en-mane marŝas ni
> tra la mallumo.

Nu, lastatempe mi pensadas pri graveco de ritmoj en hajko. (Ne temas pri metriko!) Permesu al mi preni vian hajkon kiel ekzemplon.
Laŭ mia sento la fina silabo de la dua verso "ni" havas nefortan akcenton. Kaj ankaŭ la komenca silabo de la tria verso "tra" havas nefortan akcenton. Do laŭte deklamate, la du sliaboj kolizias per akcentoj. Sonoj fluas neglate de la dua verso al la tria verso.
Se ni ŝanĝas la vortordojn jene:
>> Varma vespero.
>> Man-en-mane ni marŝas
>> tra la mallumo.

Laŭ mia sento, nun estas pli glata la sonfluo de la dua verso al la tria verso. Jen estas mia cerbumaĵo.
Kiel vi opinias pri mia diraĵo? Ĉu mia sento validas ankaŭ por vi? Aŭ ĉu ĝi ne estas akceptebla al vi?
Mi anticipe petas vian pardonon al mia troa detalemo.



[1041] Re:[1040] [1038] pri ritmoj en hajko Aŭtoro: Steven Smith Dato: 2007/06/20(Mer) 07:42  

Saluton, Vastalto!

Mi kore dankas vin pro via komento pri mia kajko. Mi plurfoje laŭte legis ĝin per ambaŭ versioj, kaj mi restas iom nedecidema pri kiun mi preferas.

Mi konkordas kun vi ke

"...
Man-en-mane ni marŝas..."

sonas pli glata ol mia versio. Tamen, ŝajnas al mi ke eble la senco nuance malsamas inter ili. Mi pli cerbumu pri tiu.

Cetere, mi neniel ĉagreniĝas pro viaj sugestioj rilate al miaj hajkoj. Tute male, mi bonvenas ilin.

Amike,

Steven K. Smith

> Saluton, Steven!
> Ja estas korvarmiga hajko!
>
> > Varma vespero.
> > Man-en-mane marŝas ni
> > tra la mallumo.
>
> Nu, lastatempe mi pensadas pri graveco de ritmoj en hajko. (Ne temas pri metriko!) Permesu al mi preni vian hajkon kiel ekzemplon.
> Laŭ mia sento la fina silabo de la dua verso "ni" havas nefortan akcenton. Kaj ankaŭ la komenca silabo de la tria verso "tra" havas nefortan akcenton. Do laŭte deklamate, la du sliaboj kolizias per akcentoj. Sonoj fluas neglate de la dua verso al la tria verso.
> Se ni ŝanĝas la vortordojn jene:
> >> Varma vespero.
> >> Man-en-mane ni marŝas
> >> tra la mallumo.
>
> Laŭ mia sento, nun estas pli glata la sonfluo de la dua verso al la tria verso. Jen estas mia cerbumaĵo.
> Kiel vi opinias pri mia diraĵo? Ĉu mia sento validas ankaŭ por vi? Aŭ ĉu ĝi ne estas akceptebla al vi?
> Mi anticipe petas vian pardonon al mia troa detalemo.
>


[1042] Re:[1041] [1040] [1038] pri ritmoj en hajko Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/06/21(Ĵaŭ) 23:19  

Saluton Steven kaj Vastalto. Permesu min aldoni mian voĉon al tiu interesa diskuto.

Unue, mi ne komprenas iun ajn intenc-malsamecon inter 'ni marŝas' kaj 'marŝas ni', eĉ nuance. Pri ritmo, mi suspektas ke la situacio estas pli malsimpla ol Vastalto proponas: laŭ mia kompreno, la akcent-kolizio en 'ni/tra' ne okazas simple ĉar la du silaboj havas nefortajn akcentojn; la dua silabo de 'marŝas' ankaŭ havas nefortan akcenton, do ŝajne la sama kolizio devus okazi en 'marŝas tra', sed ĝi ne okazas. Verŝajne la ritm-problemo okazas kaŭze de la tri kunaj nefortaj akcentoj en 'marŝas ni tra'.

Mi komprenas ke en la japana, ĉiu silabo havas saman fortecon. Se tiu veras (Ĉu?), ritmo estas tie tute alia afero.


[1043] Re:[1042] [1041] pri ritmoj en hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/06/22(Ven) 12:09  

Steven kaj Liŝano! Mi ĝojas pro viaj respondoj.

Unue ni bezonos difini la uzon de "neforta akcento".
Laŭ mia kompreno, esperanta plursilaba vorto konsistas el akcentita silabo (antaŭlasta) kaj senakcentaj silaboj (ekz. akce'nto). Unusilaba vorto povas esti akcentita aŭ senakcenta laŭ kunteksto (ekz. ni' aŭ ni). Kaj plursilaba vorto pli longa ol 4 silaboj povas havi la duan malpliforte akcentitan silabon laŭokaze (ekz. i'nternaci'a). Do, mi nomis "nefortaj akcentoj" tiun akcenton, kiun unusilabaj vortoj havas laŭ kunteksto, kaj la duan akcenton de longaj vortoj.

Liŝano skribis:
> la dua silabo de 'marŝas' ankaŭ havas nefortan akcenton

Laŭ mia kriterio, la dua silabo "ŝas" estas senakcenta. Ĝi ne havas eĉ "nefortan" akcenton.
Eble vi havas alian rezonadon. Mi petas, ke vi ankoraŭfoje klarigu pri tio.



[1044] Ritmoj en japanlingvaj hajkoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/06/22(Ven) 12:21  

Liŝano skribis:
> Mi komprenas ke en la japana, ĉiu silabo havas saman fortecon.
> Se tiu veras (Ĉu?), ritmo estas tie tute alia afero.

En la japana, ĉiu silabo havas saman fortecon kaj saman longecon. Tial japanlingvaj poemoj (hajko, tankao ktp.) ne konas "metrikon".
Anstataŭe nombro de silaboj (pli precize "molaoj") havas gravan rolon en ritmado. En la japanlingvaj fiksformaj poemoj, alternas kaj sinsekvas 5-silaba verso kaj 7-silaba verso, kio donas ritmon en deklamado. Tial hajko konsistas el 5-, 7-, 5-silabaj versoj, kaj tankao konsistas el 5-, 7-, 5-, 7-, 7-silabaj versoj.

------------------------------
Pri diferenco inter silabo kaj molao, bonvole vidu la suban ekzemplon.

Mu-za-n na ja,
Ka-bu-to no ŝi-ta no
ki-ri-gi-ri-su. (verkita de MATUO Basyo [MACUO Baŝoo])

Ho sort' mizera!
Lokusto daŭras ĉirpi
sub kask' kruela. (tradukita de MIYAMOTO Masao [MIJAMOTO Masao])

En la unua verso de la originalo, "muzan" estas 2-silaba vorto, sed 3-molaa vorto. Tio signifas, ke "n" povas esti memstara elemento en la japana lingvo. Tial la unua verso estas 5-molaa, laŭregule formita verso.



[1045] Re:[1043] [1042] [1041] pri ritmoj en hajko Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/06/23(Sab) 01:22  

Kara Vastalto, dankon pro la klarigo. Mia analizo estis tro simpla, distingante nur inter forte akcentitaj kaj neforte akcentitaj silaboj. Mi erare enklasigis tutajn silabojn, krom ili forte akcentiĝis, kiel 'neforte akcentitaj'!


[1046] Re:[1044] Ritmoj en japanlingvaj kaj esperantaj hajkoj Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/06/23(Sab) 06:32  

Okumura Rinzo uzis la terminon 'morao', sed mi ne konas nek tiun nek 'molao'-n; tamen mi konkludas ke ili ambaŭ egalas japanan 'on/onji'. Kaŭze de la distingo inter molao kaj silabo, mi min foje demandas kial la formo de hajko nejapana devus havi 17 silabojn. Granda problemo en la hajko anglalingva estas ke, per 17 silaboj oni diras multe pli ol eblas per 17 molaoj japanaj.

Revenante al Esperanto, Okumura distingas inter 'moraoj' kaj silaboj, kaj tradukas furuike ya de Baŝo jene:

* * *
Malnova
lageto. Plaŭd!
Jen rano.

La komento laŭ la tradukinto:
"Morao" pli bone prezentas la sonstrukturon de la japana.
La supra peco estas kun 5, 7, 5 moraoj respektive, kiel jene:
ma-l-no-(o)-va / 5 moraoj
la-ge-to p-la-ŭ-d / 7 moraoj
je-n ra-(a)-no / 5 moraoj

* * *

Mi estas scivola pri tuta reakcio.



[1047] Re:[1046] molao => morao Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/06/23(Sab) 09:46  

Aha, mi eraris!

> Okumura Rinzo uzis la terminon 'morao',

Certe la termino devas esti "morao". Ja fojfoje mi konfuzas "r" kaj "l".
Pri la propono de Okumura mi skribos poste.



[1048] Re:[1046] [1044] Ritmoj en japanlingvaj kaj esperantaj hajkoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/06/23(Sab) 11:21  

Liŝano skribis:
> Granda problemo en la hajko anglalingva estas ke, per 17 silaboj
> oni diras multe pli ol eblas per 17 moraoj japanaj.

Certe, jes! Kaj, laŭ mia subjektiva taksado, esperantaj 17 silaboj iras meze inter la angla kaj la japana. Tial, kiam mi verkas hajkon en Esperanto, mi penas eviti elizion de substantiva kaj artikola finaĵoj. Tio ĉi estas rimedo por eviti tro-diremon en esperanta hajko.

Nun, pri la provo de Okumura mi skribu.

> La komento laŭ la tradukinto:
> "Morao" pli bone prezentas la sonstrukturon de la japana.

Jes, prave! Kaj aldone la japana skribsistemo "kana (hirakana/katakana)" konsistas en morao. Morao estas natura fenomeno al japanlingvanoj.

> ma-l-no-(o)-va / 5 moraoj
> la-ge-to p-la-ŭ-d / 7 moraoj
> je-n ra-(a)-no / 5 moraoj

Tamen mi diru, ke morao estas ne-natura fenomeno en Esperanto. Estas malfacile al esperantolingvanoj (eĉ japanaj) distingi moraojn en esperantaj vortoj kaj frazoj.
Kaj 17 moraoj en Esperanto, laŭ mia subjektiva juĝo, povas diri pli malmulte ol 17 moraoj en la japana. Mi opinias, ke la propono de Okumura ne konvenas al esperanta hajko.

La kialo de 17 moraoj en japanlingva hajko estas ritmo. Sinsekvo de 5-, 7-, 5-moraoj donas ritmon en japanlingva hajko.
Kiamaniere oni donu ritmon en esperanta hajko? Tio ĉi estas mia akutuala problemo.



[1049] Morao kaj ritmo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/06/23(Sab) 17:11  

Nu, dankon pro tuta klarigo, Vastalto. Mi trovis artikolon (anglalingvan) en la vikipedio http://en.wikipedia.org/wiki/Mora_%28linguistics%29 kiu klarigas plue.

Mi perceptas nekonsekvencaĵojn en la uzo de Okumura, kie li kalkulas kelkajn forte akcentitajn silabojn kiel du moraoj, kaj kelkajn kiel unu morao.

Vastalto skribis:
> Mi opinias, ke la propono de Okumura ne konvenas al esperanta hajko

Konklude, mi samopinias.




[1050] Re:[1042] [1041] [1040] [1038] pri ritmoj en hajko Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2007/06/25(Lun) 10:55  

> Saluton Steven kaj Vastalto. Permesu min aldoni mian voĉon al tiu interesa diskuto.
>
> Unue, mi ne komprenas iun ajn intenc-malsamecon inter 'ni marŝas' kaj 'marŝas ni', eĉ nuance.

Mi mem ne certas ke vere ekzistas malsamecon inter ili. Eble mi nur kedas tiele ĉar la vort-ordo estas tre grava por la senco en la Angla, kio estas mia lakto-lingvo. Iam oni klarigis al mi ke la vortordo en esperanto ŝanĝas la emfazon de la frazo.

Ekzample: "Mi legis libron" aŭ "Libron mi legis." Ambaŭ signifas pli malpli same, sed la unua nur klarigas al iu pri tio, kion mi faris. La dua diras pli elstare ke estis libro kiun mi legis, kaj ne, ekz., ĵurnalo.

Tio ekzamplo eble ne tute rilatas al mia hajko, kaj post iom de cerbumado, mi konkordas ke ne estas iu malsameco inter "ni marŝas" kaj "marŝas ni" ekcepte ke "ni marŝas" sonas pli glate por tiu poemo.

Pri ritmo, mi suspektas ke la situacio estas pli malsimpla ol Vastalto proponas: laŭ mia kompreno, la akcent-kolizio en 'ni/tra' ne okazas simple ĉar la du silaboj havas nefortajn akcentojn; la dua silabo de 'marŝas' ankaŭ havas nefortan akcenton, do ŝajne la sama kolizio devus okazi en 'marŝas tra', sed ĝi ne okazas. Verŝajne la ritm-problemo okazas kaŭze de la tri kunaj nefortaj akcentoj en 'marŝas ni tra'.
>
> Mi komprenas ke en la japana, ĉiu silabo havas saman fortecon. Se tiu veras (Ĉu?), ritmo estas tie tute alia afero.

Mi ne certas ke mi komprenas la nuanco inter silabo kaj morao. Se ni verkas esperante, ĉu tio gravas? Krom ol la interesigaj scioj pri la Japana lingvo, mi volas diri. Ŝajnas al mi ke tiu gravas pleje se oni verkas hajkoj Japan-lingve, kaj malpli se oni verkas esperante.

Amiko mia verkas hajkojn (almenaŭ, tiel nomitaj poemoj) en la Angla, kiuj ofte ne konformas al la 5-7-5 regulo. Foje liajn "hajkojn" oni enĵurnaligis, do ili okaze plaĉas al iu redaktisto ie. Laŭ li, la 5-7-5 silaba formo rilatas nur al "Japana" silaboj, tamen mi ne certas kion li intencas per tio.

Persone, min ŝatas la peno verki per tiu formo.

Cetere, mi pardonpetas pro mia uzo de la ikso-sistemo por tiu mesago. Mi estas for de la hejmo ĵus nun, kaj ŝajne, ĉi tiu komputilo ne havas esperanta klavaragno.


[1051] Re:[1050] [1042] [1041] [1040] [1038] pri ritmoj en hajko Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/06/26(Mar) 02:00  

Kara Steven
Dankon pro la respondo.

> Mi ne certas ke mi komprenas la nuanco inter silabo kaj morao. Se ni > verkas esperante, ĉu tio gravas? Krom ol la interesigaj scioj pri > la Japana lingvo, mi volas diri. Ŝajnas al mi ke tiu gravas pleje
> se oni verkas hajkoj Japan-lingve, kaj malpli se oni verkas
> esperante.

La diferenco inter morao kaj silabo estas pli ol nuanca. Kaŭze de tiu fakto, mi kontestis la valideco de 'traduki' la formon hajkan japanan de 17 moraoj, en 17 esperantajn (aŭ anglajn ktp.) silabojn. Mi opinias ke iu ajn malfacileco de distingi moraojn en Esperanto (aŭ angla ktp) ne necese pravigas blinde akcepti tiun (mal)tradukon

> Amiko mia verkas hajkojn (almenaŭ, tiel nomitaj poemoj) en la
> Angla, kiuj ofte ne konformas al la 5-7-5 regulo. Foje liajn
> "hajkojn" oni enĵurnaligis, do ili okaze plaĉas al iu redaktisto
> ie. Laŭ li, la 5-7-5 silaba formo rilatas nur al "Japana" silaboj, > tamen mi ne certas kion li intencas per tio.

Tie ĉi ne estas konvena loko por diskuti la hajkon anglalingvan, sed mi min permesas diri ke tre malgranda minoritato de hajkistoj/renkistoj anglalingvaj seriozaj nuntempe verkas 5-7-5-silabe.

Amike
Norman


[1052] Prezento de la projekto KLAKU Aŭtoro: joan Dato: 2007/06/28(Ĵaŭ) 04:14  

Dezirante havi bonan disvastigon de esperanto kaj esti centra punkto de la esperanta blogaro, oni konstruis la socian projekton Klaku. La aventuro komencis, ĉu vi jam tajpis ĝin sur via navigadilo? Klaku estas socia paĝaro en la nuntempa Reto 2.0 kiu permesas vin publikigi artikolojn libere kaj la uzantoj povas kaj baloti kaj klakumi viajn eldonojn kiam la ligoj aspektos gravaj aŭ interesaj laŭ ili. Ĝis nun, la esperanta blogaro ne estis rete interkonektita. Klaku, ekde ĝia komenco, celas esti la deirpunkto el kie la reta engaĝiĝo povas kreski, kaj kune kun Klaku ĉiuj aliaj projektoj ankaŭ kreskos. Klaku helpos la diskonigo de vian blogon! Uzu ĝin, ĉar ĝi estas la projekto por teksi esperantan disan reton.

En Klaku.net ĉiuj rajtas publikigi novaĵojn aŭ artikolojn, videojn aŭ bildojn, skribi komentojn kaj komenti aliulajn komentojn, ktp... ĉiam libere kaj tute senpage. Tamen, se iu faras personajn atakojn aŭ iel minacas aliajn geuzantojn pro iu ajn kialo, oni forviŝos sian uzant-nomon. Interreto ne estas loko por insulti la homojn. Ĉiuj rajtas havi siajn proprajn ŝatojn kaj sentojn, kaj Klaku montros vin ke tio ĉi funkcias.

Por duboj aŭ komentoj, bonvolu skribi al info(ĉe)klaku.net kaj iu responsulo kontaktos vin.

www.klaku.net


[1053] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/06/28(Ĵaŭ) 23:25  

suno en cujo —
fenestroj malfermitaj
fajfas pro ventoj



[1054] suno en cujo (2) Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/06/29(Ven) 06:54  

suno en cujo —
nudpiedaj infanoj
dancas en vojo

Dankon al Vastalto pro la temo. Mi ne scias ĉu la simetrio plaĉas aŭ ne.


[1055] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/07/01(Dim) 16:30  

ĉerizojn verdajn
en pluvo okulumas
birdoj kaj homoj


[1056] Pri hajo de Issa Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/07/01(Dim) 23:25  

Varingen [G.Waringhien] en 1933 publikigis en Literatura Mondo jenan tradukon de hajko de KOBAJAŜI Issa [小林一茶]. Mi supozas, ke li retradukis la japanan originalon el franca traduko.

  Optimismo

   Nur iluzio
   estas ĉi roso-mondo.
   Sed malgraŭ tio ...

Mi surpriziĝis, ke li, aŭ iu franca tradukisto, donis la titolon "Optimismo". En fakto, ĉi tiu hajko tute ne temas pri optimismo. Se eblas, mi volas scii, de kie venis ĉi tiu miskompreno.

Nu, ankaŭ MIJAMOTO Masao [宮本正男] publikigis du tradukojn de tiu sama hajko en 1980 kaj en 1981. Kompreneble li tradukis ĝin rekte el la japana originalo.

A.
   La mond' finfine
   nur restas efemera,
   sed tamen mi ne ...
B.
   Ĉu viv' de hom' do
   similas roson? Tamen
   ĉi tiu mondo.

El la du tradukoj de Mijamoto, mi preferas la tradukon A, ĉar la unua verso de la traduko B estas ne bela pro sinsekvo de unu-silabaj vortoj kun du elizioj. Ĝi sonas al mi nenature en esperanta kunteksto.
Sed ankaŭ la traduko A ne kontentigas min, ĉar la ŝlosila vorto en la japana originalo ne aperas en la traduko A. Tio estas "cuju-no-jo (露の世)", esperante "rosa mondo". En la japana "cuju"(roso) estas metaforo de efemereco.
El tiu ĉi vidpunkto, la traduko de Varingen estas pli preferinda.

Mi tute ne certas, ĉu tiu metaforo validas ankaŭ en Esperanto, tamen mi prezentu mian provon de traduko.

   Ĉi rosa mondo
   estas ja rosa mondo.
   Jes, sed tamen, ho...

La japana originalo estas:
   Cuju-no-jo ŭa cuju-no-jo nagara sari nagara (Issa)
   露の世は露の世ながらさりながら      (一茶)



[1057] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/07/02(Lun) 19:24  

tondroj ripete —
tra pluvoza aero
sagas birdeto



[1058] Re:[1055] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/07/02(Lun) 21:20  

Ja humura bildo de konkurantaj birdoj kaj homoj!

> ĉerizojn verdajn
> en pluvo okulumas
> birdoj kaj homoj

Nu, kiam ĉerizoj maturiĝos ruĝaj en via regiono?



[1059] Re:[1058] [1055] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/07/03(Mar) 16:25  

> Ja humura bildo de konkurantaj birdoj kaj homoj!
>
> > ĉerizojn verdajn
> > en pluvo okulumas
> > birdoj kaj homoj
>
> Nu, kiam ĉerizoj maturiĝos ruĝaj en via regiono?
>
Dankon, Vastalto. Ĉerizoj maturiĝas dum la aŭtuno (frue aŭ malfrue, depende de la tipo). Mi havas belan ĉerizujon en la ĝardeno, sed domaĝe, la birdoj manĝas la fruktojn malpli mature ol ni!


[1060] Re:[1056] Pri hajko de Issa Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/07/03(Mar) 16:54  

>   Optimismo
>
>    Nur iluzio
>    estas ĉi roso-mondo.
>    Sed malgraŭ tio ...
>
> Mi surpriziĝis, ke li, aŭ iu franca tradukisto, donis la titolon "Optimismo". En fakto, ĉi tiu hajko tute ne temas pri optimismo. Se eblas, mi volas scii, de kie venis ĉi tiu miskompreno.

Mi trovis kelkajn tradukojn francajn de tiu hajko, sed neniu aludas optimismon.

Tiu ĉi hajko aperas en Oraga Haru (verko hajbuna de Issa), en korŝira sekcio priskribanta la morton de lia infanetino.


> Mi tute ne certas, ĉu tiu metaforo validas ankaŭ en Esperanto, tamen mi prezentu mian provon de traduko.
>
>    Ĉi rosa mondo
>    estas ja rosa mondo.
>    Jes, sed tamen, ho...
>
> La japana originalo estas:
>    Cuju-no-jo ŭa cuju-no-jo nagara sari nagara (Issa)
>    露の世は露の世ながらさりながら      (一茶)
>

Mi kredas ke la metaforo estas universa, kaj mi ŝatas ege vian tradukon.


[1061] Hajko de MASAOKA Ŝiki Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/07/04(Mer) 23:51  

Jen estas verko de MASAOKA Ŝiki.

tago serena —
ja prove mi piketis
truon de krabo
- - - - - (tradukita de Vastalto)

La japana originalo estas:
のどかさやつついて見たる蟹の穴
Nodokasa ja cucuite mitaru kani-no ana

*****
MASAOKA Ŝiki [正岡子規] (1867‐1902) estas japana hajkisto, kiu modernigis hajkon. La esperanta vorto "hajko" devenas de la japana "haiku [俳句]", kiun li renomis anstataŭ malnova "hokku [発句]" (la unua strofo de rengao).


[1062] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/07/08(Dim) 03:46  

Hodiaŭ estis la unua nepluva tago post kelkaj semajnoj malsekegaj, do atendis multaj taskoj en la ĝardeno. Ha, kiel bonsenta sin proksimigi al la tero denove!

sarkante inter
la legomoj, odoro
de kamomilo



okupiĝante —
jen kamomilodoro
dum mi sarkadas

Mi ne scias ĉu iu el ĉiuj estas preferinda.


[1063] Re:[1062] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/07/08(Dim) 09:52  

Mi preferas la unuan verkon.

> sarkante inter
> la legomoj, odoro
> de kamomilo

Laŭvicaj vortoj facile kaj nature konstruas al mi bildon de freŝa ĝardeno.



[1064] Hajko de Baŝoo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/07/08(Dim) 23:26  

Survoje de la vojaĝo en la Nordorienta Japanio, Baŝoo vizitis budhisman templon sur monto en Jamagata [山形].

Ho, kvieteco!
Ŝtonegon penetrante
cikado zumas.
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

Jen la japana originalo:
閑さや岩にしみ入る蝉の声 (芭蕉)
ŝizukasa-ja iŭa-ni ŝimi-iru semi-no koe.



[1065] Re:[1064] Hajko de Baŝoo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/07/09(Lun) 06:49  

> Ho, kvieteco!
> Ŝtonegon penetrante
> cikado zumas.

Tiu ĉi estas unu el miaj favorataj de Baŝo. Klasike, cikado simbolis efemerecon, sed en tiu hokko Baŝo enfokusigas anstataŭe ĝian akresonan voĉon. Paradokse, la alta kriĉo de la cikado emfazas la silenton per penetri la ŝtonegojn.


[1066] Re:[1063] [1062] Sen titolo Aŭtoro: Steven Smith Dato: 2007/07/09(Lun) 10:04  

Ankaŭ mi preferas la unuan version.



> Mi preferas la unuan verkon.
>
> > sarkante inter
> > la legomoj, odoro
> > de kamomilo
>
> Laŭvicaj vortoj facile kaj nature konstruas al mi bildon de freŝa ĝardeno.
>


[1067] Sen titolo Aŭtoro: Steven Smith Dato: 2007/07/09(Lun) 10:17  

Vento vespera
apenaŭ moderigas
tagan varmegon

Sufiĉe varmas kaj humidas hodiaŭ en Usono ĉe Ohio (o-HAJ-o), kaj devis mi tranĉi la gazonon. Ho ve!




[1068] Re:[1066] [1063] [1062] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/07/09(Lun) 18:27  

Dankon Vastalto kaj Steven. Mi komprenas la kialojn kaj mi akordas.

> Ankaŭ mi preferas la unuan version.
>
> > Mi preferas la unuan verkon.
> >
> > > sarkante inter
> > > la legomoj, odoro
> > > de kamomilo
> >
> > Laŭvicaj vortoj facile kaj nature konstruas al mi bildon de freŝa ĝardeno.
> >


[1069] Hajko de KACURA Nobuko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/07/09(Lun) 23:27  

KACURA Nobuko [桂信子] (1914—2004) estas japana moderna hajkisto. Ŝi verkis simplajn kaj lirikajn hajkojn surbaze de sia virineco.

En mia sino
estante mamoj ĝenas.
Ja longa cujo!
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

Jen la japana originalo:
ふところに乳房ある憂さ梅雨ながき
hutokoro-ni ĉibusa aru usa, cuju nagaki.



[1070] Hajko de TAKAHAMA Kjoŝi Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/07/10(Mar) 23:09  

TAKAHAMA Kjoŝi [高浜虚子] (1874—1959) estis japana hajkisto, novelisto. Studis hajkon sub MASAOKA Ŝiki. Direktis la gazeton "Hototogisu [ホトトギス] (Kukolo)". Asertis versadon laŭ objektiva priskribo de naturaĵoj.

Lontana monto
kovrita de sunlumo —
Ja velka kampo!
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

Jen la japana originalo:
遠山に日の当たりたる枯野かな
Toojama-ni hi-no atari-taru kareno-kana.



[1071] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/07/13(Ven) 19:02  

La hajko de Kacura Nobuko ĉi-malsupre memorigis min pri hajko de barata poetino, kun kiu mi verkis. Kvankam la du hajkoj partoprenas komunan virinecon, iliaj etosoj tre diferencas.

Jen traduko mia:

ho, mamnutrante...
ĉu ankaŭ tulipruĝo
el rev' naskiĝis?

Kala Rameŝ


[1072] Hajko de JOSA Buson Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/07/14(Sab) 18:45  

JOSA Buson [与謝蕪村] (1716—1783) estas laŭdata kiel la restariginto de la hajkajo post Baŝoo. Li bone verkis lirikisman kaj pitoreskan hajkojn.

Al mikadejo
kvin, ses rajde rapidas —
Kampfenda vento.
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

Jen la japana originalo:
鳥羽殿へ五六騎いそぐ野分哉
Toba-dono-e go-rokki isogu. Noŭaki kana.



[1073] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/07/16(Lun) 22:10  

telerojn puraj
lavinte ĉe fenestro —
ja artfajraĵo



[1074] Sen titolo Aŭtoro: Steven Smith Dato: 2007/07/20(Ven) 11:01  

Ĉe la fenestro
la teleroj atendas
la vespermanĝon

Dank' al Vastalto pro la inpiro...





[1075] Issa traduko Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/07/21(Sab) 06:54  

Jen traduko mia de hajko de Kobajaŝi Issa (小林一茶, 1763-1828)

somera monto—
kontenta en soleco
la patrinio

夏山や一人きげんの女郎花
nacu jama ja hitori kigen no ominaeŝi




[1076] Sen titolo Aŭtoro: Hannes Dato: 2007/07/21(Sab) 09:19  

ĉiam senmove
restas la flameto en
la somernokto


Mi ekspektas fumante la noktan brizon post la taga varmego. Pardonu mian barokan lingvaĵon.

Mi forgesis danki Vastalton pro la afabla bonveno.


[1077] Hajko de TAKAJA Sooŝuu Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/07/22(Dim) 22:55  

TAKAJA Sooŝuu [高屋窓秋] (1910—1999), japana hajkisto. Kristala lirikismo karakterizas liajn hajkojn.

Sakuro falas,
ĉar la maro ja bluas,
do al la maro.
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

Jen la japana originalo:
ちるさくら海あをければ海へちる
Ĉiru sakura, umi ao-kereba umi-e ĉiru.



[1078] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/07/24(Mar) 06:42  

olivfolioj
verdire verdadante
inter pluvaĵoj


[1079] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/07/24(Mar) 23:38  

ŝvebante, lante
grizaj kaj blankaj nuboj —
rizkampo verda



[1081] Dum pluvo Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/07/25(Mer) 06:52  

pluvado daŭras -
jen sub ŝtipar' porvintra
katido kaŭras


[1082] Vintra momento Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/25(Mer) 19:36  

frosto ĉe bordo,
en lago kaj arbaro,
ŝi staras, sentas.


[1083] Ne timu la vivon! Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/25(Mer) 22:18  

Cifer' postkoma
la vivoriskojn montras.
Prognozo gnoma!


[1084] Sen titolo Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/25(Mer) 22:23  

Dietlinde Heider

Feinĝardeno
per florodoro logas...
pro gnoma peno.

trad. ursido


[1085] Sen titolo Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/25(Mer) 22:26  

Udo Wenzel

Neĝoturbulo
restigis sub la arboj
ĉerizoflorojn.

trad. ursido


[1086] Sen titolo Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/25(Mer) 22:30  

Ingrid Kunschke

Somera luno –
senvestiĝe mi sentas
pli plenajn mamojn.

trad. ursido


[1087] Sen titolo Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/25(Mer) 22:39  

Gerhard Habarta

En la poŝtkesto
paru’ sidas kun nesto.
Do nun ne skribu!

trad. ursido


[1088] Sen titolo Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/25(Mer) 22:43  

Reiner Bonack

Nuboj ĉe monto –
paŝtista hundo pelas
ilin pli alten.

trad. ursido



[1089] Sen titolo Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/25(Mer) 22:51  

Sigrid Baurmann

Kurentoĉeso.
Jen en loĝej’ apuda
pianas iu.

trad. ursido



[1091] Sen titolo Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/25(Mer) 23:00  

Roswitha Erler

Daŭre sen dormo –
sur kuseno apud mi
lumo de luno.

trad. ursido



[1092] Sen titolo Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/25(Mer) 23:03  

Udo Wenzel

Fenestra vitro –
sur ĝi sen ĝeno muŝo
dum ŝtorm’ aŭtuna.

trad. ursido


[1093] Sen titolo Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/26(Ĵaŭ) 15:16  

Johannes Ahne

Vi povas ĉion
pensi, fari – sed foje
faru nenion!

trad. ursido


[1094] Sen titolo Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/26(Ĵaŭ) 15:23  

Hartwig Hossenfelder

Reven’ el feri’ -
sur tapiŝo en ĉambro
morta papili’.

trad. ursido


[1095] Re:[1081] Dum pluvo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/07/26(Ĵaŭ) 15:36  

Bonvenon, ursido!

> pluvado daŭras
> jen sub ŝtipar' porvintra
> katido kaŭras

Mi ŝatas ĉi tiun hajkon.



[1096] Sen titolo Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/26(Ĵaŭ) 16:31  

Malgraŭ betono
floret’ ribelas, belas
en monotono.



[1097] Re:[1095] [1081] Dum pluvo Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/26(Ĵaŭ) 17:21  

Saluton, Vastalto,
Vi skribis pri "Dum pluvo":
> Mi ŝatas ĉi tiun hajkon.
Tio ĝojigas min. Mi emas peti pardonon, supozante ke la plimulto de tio, kion mi aldonis, ne estas hajkoj laŭ la origina japana tradicio. Sed ĉar via retejo min fascinas kaj infektas, mi tamen ne povas rezisti la tenton provi verki/traduki "hajkosimilaĵojn". Mi sentas min kvazaŭ knabeto, kiu enrigardas en ĝis nun nekonatan misteran ĉambron kaj komencas fari prove kaj stumble la unuajn paŝetojn internen. Sed tiu ĉi ĉambro estas vasta universo! Jes, 17 silaboj povas enspaci tutan universon.



[1098] Re:[1096] Sen titolo Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/07/26(Ĵaŭ) 17:34  

> Malgraŭ betono
> floret’ ribelas, belas
> en monotono.

Tiun mi ŝatas ege, Ursido! La kontrasto inter la dura kaj la mola, la vasta unutona kaj la eta kolora, plaĉas, kune kun la plezura sonripeto.


[1099] Respondo al Liŝano Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/26(Ĵaŭ) 19:12  

Saluton al vi, Liŝano
Dankon pro via komento, sed vi laŭdis tro. Cetere inspiris min jena foto: http://www.bierfaristo.com/aŭtun.php

Kio plaĉas al mi? Mi ne skribos la tutan liston, sed jen ekzemplo:

unua lavo -
eĉ tiu malvarmego
plena de promes'

la jenajn mi provis traduki en mian gepatran (germanan) lingvon

kreskanta luno —
la pensoj malaperas
inter la nuboj

Zunehmender Mond —
die Gedanken verschwinden
zwischen den Wolken

malalta suno —
vapor' lante leviĝas
de heĝo frosta

Tief hängt die Sonne -
Dampfhauch atmen verhalten
frostige Hecken

kaj jen traduko trafa de poemo sprita (aŭ ĉu inverse):

kial koleri
se tegment' havas truojn -
ĉiel' tegmentas!

Jes ... kaj mi amas pluvon ...


[1100] Ĉu sendope? Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/26(Ĵaŭ) 20:02  

Sportiston ringas
arbar’ el mikrofonoj -
ek al la starto.


[1101] La plej moderna frenezo Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/26(Ĵaŭ) 20:17  

Datenlavango
inundas oficejojn -
informoj dronas.


[1102] Sen titolo Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/26(Ĵaŭ) 21:26  

Christina Rekittke

Sensone sinkas
la lastaj jarohoroj
tra l’ temp-funelo

trad. ursido


[1103] Sen titolo Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/26(Ĵaŭ) 21:34  

Kurt F. Svatek

En trajn-tunelo
spegulbilda rideto
ne nur de mi mem.

trad. ursido


[1104] Aŭtuna cirklodanco Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/26(Ĵaŭ) 21:47  

Ventokarusel’
ekdancas fagfolioj
en korta malhel’.

Variaĵo sen rimo, kun asonancoj:

Tenda malhelo,
cirkle dancas folioj –
venta vespero.



[1105] Modo malmodesta Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/26(Ĵaŭ) 22:04  

En pluvo vesto
el perloj kaj kristaloj
brilas branĉar’.



[1106] Murda masakro Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/26(Ĵaŭ) 22:08  

La lunoserpo
falĉas matenajn nubojn -
ekpalas steloj.



[1107] Sen vortoj Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/26(Ĵaŭ) 22:14  

Atendi nokton -
sopire kaj sen prudo
rigarde flirti.



[1108] Neĝo kaj vento Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/26(Ĵaŭ) 23:08  

Ventofeino
laŭ neĝaj notoj harpas
kantojn de l' vintro.


[1109] Kvarobla ekzerco laŭ Baŝo Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/27(Ven) 00:46  

meigetsu ya
ike wo megurite
yomosugara

Plenluna nokto -
laŭ lago mi cirkulis
ĝis la mateno.

Aŭtunplenlun’ -
dum tuta nokto lagon
mi ĉirkaŭiris.

Aŭtuna luno
plenis kaj rondirigis -
min ĉirkaŭ lago.

Plenluna plago -
aŭtunan nokton iri
ĉirkaŭ la lago.

(la rimo ekestis sen intenco, tute hazarde)



[1110] Forsopiro Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/27(Ven) 17:04  

Folioj velas -
ilin sopir' aŭtuna
al foro pelas.


[1111] Sen titolo Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/27(Ven) 17:26  

Leterskribante
mi sidas dum vojaĝo
jam proksimiĝas.


[1112] Sen titolo Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/27(Ven) 18:37  

En trajn-tunelo
minutoj bruas, fluas
tra l’ temp-funelo.



[1113] Rimo en hajko Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/07/28(Sab) 02:30  

Dum tempo jam, mi volis diskutigi rimon en hajko. Mi havas plurajn librojn eldonitajn de la (japana) Hajkista Klubo, el la jaroj 1969 ĝis 1981, kaj preskaŭ ĉiu hajko tie (originaloj kaj tradukoj) rimas inter la 1a kaj 3a versfinoj. Mi neniam komprenis la kialon. Mi laboris kun hajkistoj en pluraj lingvoj, kaj neniam vidis rimon krom esperante. Mi vidas nun ke Ursido ankaŭ uzas tion. Ĉu iu klarigos por mi?

Laŭ mia sperto, jam sufiĉe malfacilas, trovi la bonan esprimon de oniaj ideoj en 5-7-5 silaboj, sen la plua obstaklo de devi rimigi!

Dankon pro tuta asisto.


[1114] Sep senrjuoj pri rimoj (s)en hajkoj Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/28(Sab) 07:04  

Klarigu ne mi,
al vi, sperta hajkisto,
mi rimis sen sci'.

Simplu la stilo!
Sed iujn kutim' tiras
al malfacilo.

Senrimo-timo:
atesto pri kaŝita
sklava animo.

Jen vera skandal',
pli vere pleja bono:
ne estas kial'!

Vivo en feliĉ':
hajko sen luks' kontentas,
sen ornam' kaj rim'.

Ja ne nova dir':
iam oni ricevas
eĉ kontraŭ dezir'.

Rimi ne devas,
sed foje povu*, kiu
pri devoj revas.

*Pli preciza kaj ne miskomprenebla estus rajtu, sed povu laŭ mia impreso sonas pli bone. kion vi opinias?


[1115] Re:[1113] Rimo en hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/07/28(Sab) 18:52  

> Mi havas plurajn librojn eldonitajn de la (japana) Hajkista Klubo, el la jaroj 1969 ĝis 1981, kaj preskaŭ ĉiu hajko tie (originaloj kaj tradukoj) rimas inter la 1a kaj 3a versfinoj.

MIJAMOTO Masao, la motoro de la Hajkista klubo, en 1987 skribis la eseon "Ŭataŝi-no tesaguri sakuŝi-hoo" (Mia palpado en versfarado), en kiu li menciis kelkloke pri hajkoverkado de la Hajkista Klubo.
- Ili komencis la laboron per studado de "Parnasa Gvidlibro" (Kaloĉajo, 1932).
- Ili imitis la formon de hajkoj en "Eterna Bukedo" (Kaloĉajo, 1931).
- Rimado estis la absoluta kondiĉo en hajkoverkado kaj tradukado.
- Li decidis unue sekvi fidele kaj poste pripensi
- Li rimarkis la grandan diferencon inter "japaneskoj" de eŭropanoj kaj "haiku" de japanoj

Mi supozas:
- Hajkista Klubo respektis la tradicion de Esperanta poezio en sia versfarado.
- Ili decidis sekvi Kaloĉajon por enradikigi hajkon en Esperanta poezio, ĉar ili pensis, ke multaj esperantistoj ne akceptos hajkon sen rimoj kiel poemon.



[1116] Re:[1115] [1113] Rimo en hajko Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/28(Sab) 19:53  

Dankegon al vi, Vastalto! Mi supozetis tiudirekte, sed sciis nenion precizan. Nun vi liveris fontobazitan respondon, viaj konkludoj verŝajne trafas la esencon de la afero. Rimitajn hajkojn mi cetere ankau en germana lingvo ne trovis. Estus interese enketi internacie. Eble unika fenomeno?


[1117] Re:[1115] [1113] Rimo en hajko Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/07/29(Dim) 00:53  

> Mi supozas:
> - Hajkista Klubo respektis la tradicion de Esperanta poezio en sia versfarado.
> - Ili decidis sekvi Kaloĉajon por enradikigi hajkon en Esperanta poezio, ĉar ili pensis, ke multaj esperantistoj ne akceptos hajkon sen rimoj kiel poemon.

Multe dankon pro la plena kaj preciza klarigo, Vastalto. Fine mi komprenas tion kio ŝajnis nekomprenebla.

Pri la demando de Ursido, mi preskaŭ certas ke tiu rimo estas unika en hajko monda. Vidu la unuan version de mia interlingva hajkĵurnalo Lishanu http://lishanu.com/ enhavanta 19 lingvojn, sen eĉ unu rimo! (pluaj versioj ankoraŭ ne enretigitas, sed same veras).


[1118] Post prelego Aŭtoro: ursido Dato: 2007/07/29(Dim) 03:42  

Homoj kaj hajkoj,
prelego kaj diskuto,
pli multe poste.


[1119] el la retejo LISHANU Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/07/29(Dim) 03:50  

sera d’estate -
il grande specchio aperto
muove la stanza

Giorgio Gazzolo (itala originalo)

summer evening –
the large opened mirror
swings the room

angla trad. de Giorgio Gazzolo

somervespere
aperta spegulego
ekvibras ĉambro

tradukis Ursido kun afabla helpo de Liŝano

sommerdämmerung
die spiegelflügel geöffnet
erzittern im raum

germana trad. de Ursido


[1120] Re:[1119] el la retejo LISHANU Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/07/29(Dim) 20:51  

> Giorgio Gazzolo
>
> Somervespere -
> speguleg' disfaldita
> kirlas la ĉambron.
>
> trad. ursido

Mi proponus por la dua verso: "aperta spegulego", kiu ŝajne bonigas la ritmon, evitas mallongigon, kaj liveras plaĉan asonancon. Sed nature tiu traktas personan guston.


[1121] Sen titolo Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/07/30(Lun) 06:51  

En volba kelo
silento kaj tenebro -
vesperto ŝvebas.


[1122] Sen titolo Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/07/30(Lun) 07:54  

nigras la nokto,
nigras ankaŭ la kato;
naskiĝos kakto.


[1123] Sen titolo Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/07/30(Lun) 20:36  

Ekŝvebas hajko
por vortojn ligi lude -
tuĉita mondo.


[1124] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/07/30(Lun) 23:55  

sur benko suna
per sablo makulitaj
sunokulvitroj



[1125] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/08/01(Mer) 19:15  

sunflora kampo —
plukitajn tigojn stringe
virino portas



[1126] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/08/02(Ĵaŭ) 11:55  

rizkampo ondas —
sur maro malproksima
tajfuna kirlo



[1127] ---------- Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/03(Ven) 03:45  

nur ŝtal' kaj ŝtono -
konsole milda brizo
- ho, poezio


[1128] ---------- Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/03(Ven) 21:13  

vipadas ŝtormo
akveroj ŝprucas alten –
ŝaŭmvino sala



[1129] Prelego en 92-a UK Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/08/07(Mar) 22:16  

Nun mi partoprenas en la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo.
Hodiaŭ posttagmeze mi faris prelegon pri hajko antaŭ ĉ. 100 kongresanoj. Certe mi preparis tro multe da materialo por paroli en unu horo. Tamen, ŝajnas al mi, ke reago de la aŭskultantoj ĝenerale estis bona. Viglaj demandoj sinsekvis post mia parolo. Do, mi sukcesis veki intereson pri hajko en la aŭskultantaro. Mi estas kontenta kaj feliĉa.
Post UK mi planas enretigi parton de mia prelegteksto.


[1130] Tri hajkoj Aŭtoro: Hannes Dato: 2007/08/08(Mer) 19:47  

branĉar’ svinganta
kaj sur la trunko hopas
sciuron sole.

forflugu, abel’!
l’eta herbeja floro
estas plukata

nebula maten’ –
bird’ prikantas tro frue
la sunleviĝon


[1131] Sen titolo Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/11(Sab) 03:56  

sidas leganto -
en pluvoplaŭdo sonas
soleca kanto



[1132] Sen titolo Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/11(Sab) 04:13  

lumo kaj maro -
smeraldon el vitrero
ŝlifis epokoj



[1133] Sen titolo Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/11(Sab) 04:20  

mute sur floso -
el spaco kaj el tempo
elgutas roso



[1134] Sen titolo Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/11(Sab) 04:30  

resonas voko,
tondriĝas nomo mia -
adiaŭ dormo



[1135] Sen titolo Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/11(Sab) 04:45  

ŝtonojn transmuĝas
ŝaumkrestaj ondoj vantaj
vortoj en vento



[1136] Sen titolo Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/11(Sab) 04:56  

gruo gracie
flugilojn disetendas
gliti en bluo



[1137] Re:[1130] Tri hajkoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/08/14(Mar) 10:39  

Saluton, Hannes!

> nebula maten’ –
> bird’ prikantas tro frue
> la sunleviĝon

Mi ŝatas ĉi tiun hajkon.



[1138] Re:[1136] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/08/14(Mar) 10:45  

Saluton, Ursido!

> gruo gracie
> flugilojn disetendas
> gliti en bluo

Mi ŝatas ĉi tiun verkon.



[1139] Hajko - historio kaj arto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/08/14(Mar) 22:49  

Nun mi publikigis mian tekston pri hajko en mia retejo. Temas pri resumo por mia prelego okaze de la ĵus finiĝinta 92-a UK en Jokohamo. La titolo estas “Hajko - historio kaj arto”. Oni povas legi ĝin ĉi tie:
http://www.vastalto.com/hajko/Hajko-historio_kaj_arto.html
Mi planas poste pliampleksigi la tekston, aldonante eksplikojn. Viaj komentoj estas bonvenaj.



[1140] miaj unuaj hajkoj Aŭtoro: joel Dato: 2007/08/16(Ĵaŭ) 20:52  

Inter folioj
trabluas la ĉielo
esper' en la mond'

Malvarma vintro
prujno plibeligas
tristan arbaron

Vintra ĉielo
fajroruĝa nubo
trista krepusko

Luma ĉielark'
artaĵo efemera
sekreta trezor'

Somera pluvo
denove suno brilas
hela akvero

N.B. Mi esperas konsilojn kaj komentojn
Joel



[1141] Re:[1140] miaj unuaj hajkoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/08/20(Lun) 23:22  

Saluton, Joel!
Mi ĝojas pro via kontribuo.

> N.B. Mi esperas konsilojn kaj komentojn

Jes, mi certe komentos pri viaj verkoj. Tamen bonvolu doni al mi iom da tempo.



[1142] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/08/20(Lun) 23:31  

ardas somero —
rizherboj sintezas el
sun-emisio



[1143] ............ Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/21(Mar) 01:35  

klifoj ĉe maro
lumbano en spegulo -
vasto kaj alto


[1144] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/21(Mar) 01:36  

nebulostrio
sin ĉirkaŭ monton volvas -
silka obio


[1145] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/21(Mar) 01:39  

Ĉu terotremo ?
La tuta ĉambro vibras -
ne, nur spegule.


[1146] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/21(Mar) 01:58  

bunta fenestro
desegnas sur ŝton-plankon
florojn el lumo


[1147] Re:[1140] Sekreto de hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/08/22(Mer) 12:00  

Mi volas klarigi tion, kio estas la esenco de la japana hajko kaj kiel ĝi diferencas de la eŭropa poemo.
Bonvole legu kompare jenajn du hajkojn.

> Inter folioj
> trabluas la ĉielo
> esper' en la mond'
----- Joel

> Ĉielan bluon
> eltranĉas konkurence
> folioj ruĝaj.
----- Herbulo
Herbulo estas japana esperantisto, kiu kontribuas sian hajkon al hajka kolumno de iu japana esperanto-gazeto.

Ambaŭ hajkoj prezentas similajn scenojn al legantoj. Kvankam la hajko de Joel ne indikas apartan sezonon, mi sentas freŝan frusomeran etoson. Dume Herbulo indikas aŭtunon per la sezonvorto "ruĝaj folioj". Tamen ĉi tio ne estas grava diferenco.
La plej grava diferenco inter du hajkoj estas tio, ĉu restas "resono" aŭ ne. Resono estas postrestanta etoso, kiu ne estas esprimita rekte en versoj.
En la hajko "Inter folioj ...", la aŭtoro jam diras en la tria verso, ke li vidas esperon en la sceno. Li klarigas la koron de la hajko. Verŝajne tio estas natura stilo laŭ la eŭropa poemo. Tamen japanaj hajkistoj juĝus, ke resono mankas al ĉi tiu hajko.
Dume en la hajko "Ĉielan bluon ...", ĉi tiu aŭtoro nenie diras sian senton aŭ impreson pri la priskribita sceno. Li nur prezentas la scenon-bildon per siaj elektitaj vortoj. Sed mi, kiel leganto, vidas belecon de la kontrasto inter ruĝaj folioj kaj blua ĉielo mozaike miksita. Kaj mi kunsentas ĝojan etoson kun la aŭtoro. Ĉi tio estas efekto de resono. Japanaj hajkistoj ŝatas ĉi tian resonon.

La esenco de la hajko, laŭ mia opinio, estas "tranĉo" kaj "resono". En ĉi tiu artikoleto mi klarigis pri "resono". Do pri "tranĉo" mi parolos poste.



[1148] Bona klarigo Aŭtoro: joel Dato: 2007/08/23(Ĵaŭ) 02:47  

Dankon Vastalto,
Vi estus bona instruisto: via klarigo estas tute flua kaj preciza.


[1149] Resono Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/23(Ĵaŭ) 18:58  

Multe helpas al mi legi viajn komentojn kaj klarigojn. Leginte vian tekston “sekreto de hajko”, mi tamen ankorau ne estas certa, ĉu mi komprenis bone, kio estas "resono". Mi tre ĝojus, se vi donus plian ekzemplon.


[1150] Re:[1149] Resono Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/08/25(Sab) 22:24  

Do, alia ekzemplo.
La suba hajko estas verkita de Baŝoo, la majstro de la japana tradicia hajko.

> Meigecu ja,
> ike-o meguri-te
> jo-mo-sugara.
----— MACUO Baŝoo (1644—1694)

> La lun' lumŝuta!
> Lageton mi rondiris
> tra nokto tuta.
----— trad. MIJAMOTO Masao (1910—1988)

En ĉi tiu hajko la aŭtoro simple priskribas la fakton, ke sub la mezaŭtuna plenluno li rondiradis ĉirkaŭ lageto tra la tuta nokto. Li diras nenion pri beleco de la luno. Li ne priskribas sian admiradon al la bela luno. Eble li versis multe dum la nokto, kion li tamen prisilentas. Tiuj nediritaĵoj estas "resono", kiun leganto ricevas post legado de la hajko.
La aŭtoro nur aludas ilin al legantoj per siaj elektitaj vortoj. Por aprezi ĉi tiun hajkon legantoj devas rekonstrui en si la scenon priskribitan de la hajko kaj senti tion, kion la aŭtoro sentis. Kiam leganto spertos tion, kion la aŭtoro spertis, li havos grandan kaj profundan emocion. Tio estas la efekto de "resono".

Kiel mi jam diris, "resono" estas unu el du ĉefaj ŝlosilaj konceptoj por kompreni la japanan hajkon. Se vi havas ian demandon aŭ opinion, bonvole donu al mi.



[1151] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/08/26(Dim) 23:28  

knabina voĉo
ĵetas bonan matenon —
farbito blua



[1152] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/27(Lun) 02:36  

muzik’ bizara,
flutflato sen flutisto –
rojo montara


[1153] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/27(Lun) 03:27  

matena ruĝo
invitis al la tago
ĉielan bluon


[1154] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/27(Lun) 03:32  

odoras prunoj
persikoj kaj la tero
en mia mano


[1155] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/27(Lun) 03:50  

sub lun' sur lago
pasema svaga bildo...
el kies sonĝo?


[1156] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/29(Mer) 00:37  

al montoĉeno
la nukon stringas ŝnuro -
transpasa vojo


[1157] 転倒 (Tentou - Falo) Aŭtoro: Marian C Ghilea Dato: 2007/08/29(Mer) 03:47  

転倒で
落ち葉の接吻
待っている

Tentou de
Ochiba no seppun
Matte iru

En la falado
De sekfolioj kison
Ekatendadas

Într-o cădere
Sărut de frunze moarte
În aşteptare

Inside the fall down
The kissing of the dead leaves
Is waiting hidden

______________________

Haiko verkita en la japana, Esperanto, rumana kaj angla lingvoj.


[1158] Re:[1157] 転倒 (Tentou - Falo) Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/08/29(Mer) 23:01  

Vi skribis hajkon en kvar lingvoj. Gratulon! Ne komprenante ĝin, mi tamen per la okuloj ĝuas la variaĵon en japana skribo. La esperantlingvan tekston mi ne plene komprenas. Kiu/kio ekatendadas kison?


[1159] Re:[1156] Kial stringi? Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/09/01(Sab) 12:22  

Kara Ursido! Mi ĉiam ĝojas pro viaj afiŝoj.
Nu, permesu al mi demandi vin pri la suba hajko. Kial ŝnuro stringas la nukon? Supozeble temas pri montogrimpado, tamen mi ne kapablas diveni la scenon.

> al montoĉeno
> la nukon stringas ŝnuro -
> transpasa vojo



[1160] Re:[1157] Bonvenon! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/09/01(Sab) 12:44  

Bonvenon, Marian!
Mi miras, ke vi faras hajkon en kvar lingvoj. Kvankam mi tute ne scipovas la rumanan, mi ĝuis vian hajkon per la japana versio.

> En la falado
> De sekfolioj kison
> Ekatendadas

La vortordo de la dua verso estas dubsenca. Ĉu vi volis diri, ke homo falas kaj atendas? Se jes, la dua verso povas esti "kison de sekfolioj".



[1161] Re:[1159] [1156] Kial stringi? Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/09/01(Sab) 23:09  

> al montoĉeno la nukon stringas ŝnuro - transpasa vojo

Mi vidas montaran kreston. Ie ĝi malaltiĝas kaj formas kvazaŭ selon aŭ nukon. En la plej malalta punkto de la kresto vojo pasas ĝin.
En mia fantazio mi vidas la dorson de iu besto, eble bovo aŭ azeno, sur kies nukon oni metis ŝnuron. Tiro enpremas la ŝnuron, simile kiel vojo iom enprofundiĝas en la montodeklivojn. Okazas, ke en montaroj oni donas al rokoformoj nomojn, foje komparante ilin kun besto (ekzemple: „kaprodorso“). Do mia komparo ne estas tute sen tradicio. Post via demando, mi rimarkis, ke estas pluraj ebloj interpreti. Mi komprenas la unuajn du liniojn kiel koheran frazon, tiel ke temas pri la nuko de la montoĉeno. Vi verŝajne interpretis: al montoĉeno ni iras /kondukas la vojo, la nukon de mi / de grimpanto stringas ... Kaj se oni pensas pri besto, tiam ne ĉe ĉiu besto la nuko estas la malplej alta punkto de la dorso. Mi devos pripensi tion, kiam mi havos iom pli da tempo. Intertempe kun kora saluto mi dankas pro via komento.


[1162] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/09/02(Dim) 22:14  

plenluna domo —
sidante ĉe fenestro
silenta kato



[1163] Re:[1161] [1159] [1156] Kial stringi? Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/09/02(Dim) 22:33  

Dankon pro via klarigo!

> Mi vidas montaran kreston. Ie ĝi malaltiĝas kaj formas kvazaŭ selon aŭ nukon. En la plej malalta punkto de la kresto vojo pasas ĝin.

Ha, metaforo! Mi neniam ekpensis metaforan uzon de nuko kaj ŝnuro. Finfine mi komprenis la scenon.
Certe, jes, mi miskomprenis la duan verson.



[1164] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/09/05(Mer) 04:44  

sur erikejo
de flor’ al flor’ flirtadas
papilieto


[1165] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/09/06(Ĵaŭ) 22:36  

fulmoj sensonaj —
el paĝoj trairitaj
fekunda nokto



[1166] Sen titolo Aŭtoro: Ĉojo Dato: 2007/09/08(Sab) 07:17  

Soras la blanko
sur la ĉiela bluo,
galopas hejmen.


[1167] Re:[1166] Bonvenon! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/09/09(Dim) 18:46  

Bonvenon, Ĉojo!
Dankon pro via kontribuo. Via hajko iel malpezigas la koron kaj la korpon.

> Soras la blanko
> sur la ĉiela bluo,
> galopas hejmen.

Nu, permesu al mi iomete teoriumi. Mi preferus meti punkton anstataŭ komo ĉe la fino de la dua verso. Per tio legantoj ekpensus, ke la aŭtoro mem galopas hejmen. Tio faras la scenon pli viva, mi opinias.
(Tio estas unu ekzemplo de "tranĉo".)


[1168] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/09/13(Ĵaŭ) 21:49  

antaŭ ekrano
hajkumi kaj pripensi —
nokto ja longa



[1169] Falantaj steloj Aŭtoro: Marian C Ghilea Dato: 2007/09/14(Ven) 04:06  

冬の霜
氷の中に
流れ星

Fuyu no shimo
Koori no naka ni
Nagareboshi

Frosto de l'vintro
Interne, en la glaco,
Falantaj steloj

Gerul de iarnă
Înăuntru, în gheaţă,
Stele căzânde

Frost of the winter
Petrified inside the ice
Many shooting stars.


[1170] 草刈りがま (Kusakarigama – Falĉilo - Coasă – Scythe) Aŭtoro: Marian C Ghilea Dato: 2007/09/17(Lun) 09:11  

農場で
草刈りがまが
朝を切る

Noujiou de
Kusakarigama ga
Asa wo kiru

Farmbienete
La falĉilo denove
Matenon tranĉas

O fermă în munţi
Ascuţişul de coasă
Taie dimineaţa

Farm in the mountains
The sharpened edge of the scythe
Cutting the morning


[1171] Re:[1158] [1157] 転倒 (Tentou - Falo) Aŭtoro: Marian C Ghilea Dato: 2007/09/17(Lun) 09:14  

La falanto ekatendadas la kison de la sekfolioj.

> Vi skribis hajkon en kvar lingvoj. Gratulon! Ne komprenante ĝin, mi tamen per la okuloj ĝuas la variaĵon en japana skribo. La esperantlingvan tekston mi ne plene komprenas. Kiu/kio ekatendadas kison?




[1172] Re:[1170] 草刈りがま (Kusakarigama – Falĉilo - Coasă – Scythe) Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/09/17(Lun) 10:07  

La meza kaj la fina versoj tre plaĉis al mi. Akra falĉilo kaj freŝa mateno! Tamen, bedaŭrinde, la komenca verso ne impresis. Mi ŝatus vidi pli vastan ĉirkaŭaĵon aŭ pli konkretan objekton, kiu aludas la ĉirkaŭaĵon. Bonvole indulgu mian argumentemon.

> Noujiou de
> Kusakarigama ga
> Asa wo kiru
>
> Farmbienete
> La falĉilo denove
> Matenon tranĉas



[1173] Re:[1172] [1170] 草刈りがま (Kusakarigama – Falĉilo - Coasă – Scythe) Aŭtoro: Marian C Ghilea Dato: 2007/09/19(Mer) 11:11  

Sed farmbienetoj en mia regiono aspektas belege! La ĉirkaŭaĵo vastegas.

> La meza kaj la fina versoj tre plaĉis al mi. Akra falĉilo kaj freŝa mateno! Tamen, bedaŭrinde, la komenca verso ne impresis. Mi ŝatus vidi pli vastan ĉirkaŭaĵon aŭ pli konkretan objekton, kiu aludas la ĉirkaŭaĵon. Bonvole indulgu mian argumentemon.
>
> > Noujiou de
> > Kusakarigama ga
> > Asa wo kiru
> >
> > Farmbienete
> > La falĉilo denove
> > Matenon tranĉas
>


[1174] Historio Aŭtoro: Marian C Ghilea Dato: 2007/09/19(Mer) 11:13  

小川から
白石を取る
水歴史

Ogawa kara
Shiroishi wo toru
Mizu rekishi

El rivereto
Blankan ŝtonon mi prenas -
Akvohistori'

Din micul pârâu
Ridic o piatră albă -
Istoria apei

From the foamy brook
I am taking a white stone -
Water history


(2007年9月18日)


[1175] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/09/19(Mer) 16:20  

post misvetero
serenaj sunohoroj -
ek al ekstero!


[1176] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/09/23(Dim) 22:53  

aerflueton
tra fenestro aŭtuna
kato elsnufas



[1177] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/09/25(Mar) 23:32  

ĝui la ĝojon
de varma suna tago
nun lastan fojon


[1178] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/09/27(Ĵaŭ) 20:13  

nebulvualo -
en ĝi alpaŝas kaŝe,
sen son' aŭtuno


[1179] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/09/28(Ven) 20:02  

ŝafida lano
la nubojn vestas bele -
dum ventobano


[1180] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/10/01(Lun) 06:32  

nebulo sinkas
sur la abiobranĉojn -
mi gantojn prenu


[1181] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/10/03(Mer) 22:21  

kvazaŭ vestite
per aŭtuna venteto,
la benko sola


[1182] Sen titolo Aŭtoro: ĉojo Dato: 2007/10/04(Ĵaŭ) 07:09  

ĉi-jare prujno
tro frue ekaperas -
dolor' al popol'.


[1183] traduko Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/10/04(Ĵaŭ) 08:13  

somera luno —
blanka ŝaŭmo de ondo
glazuras ŝtonon

Kala Rameŝ trad. Darlington



[1184] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/10/04(Ĵaŭ) 23:23  

blanka koverto
kun koloraj poŝtmarkoj —
altas ĉielo



[1185] Re:[1183] traduko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/10/04(Ĵaŭ) 23:30  

Estas tre bela pejzaĝo. Iasence fantazia. Mi ŝatas ĉi tiun hajkon.

> somera luno —
> blanka ŝaŭmo de ondo
> glazuras ŝtonon
>
> Kala Rameŝ trad. Darlington



[1186] Re:[1183] traduko Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/10/05(Ven) 09:36  

> somera luno —
> blanka ŝaŭmo de ondo
> glazuras ŝtonon
>
> Kala Rameŝ trad. Darlington

Mi plene konsentas - jen vere bela poeziaĵo! Jes ankau pejzaĝo. Do ni diru: poezia pejzaĝo (au inverse;-).


[1187] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/10/05(Ven) 09:44  

ŝtonojn transmuĝas
ŝaumkrestaj ondoj vantaj
vortoj en vento


[1188] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/10/06(Sab) 05:23  

la tago spiras
elspiras malrapide
folioj drivas


[1189] Re:[1183] traduko Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/10/06(Sab) 16:44  

Humile dankon, Vastalto kaj Ursido. Mi rakontos al la hinduja poetino viajn afablajn vortojn.

> somera luno —
> blanka ŝaŭmo de ondo
> glazuras ŝtonon
>
> Kala Rameŝ trad. Darlington
>


[1190] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/10/09(Mar) 06:03  

ĝardena benko -
eksido malrapida;
saluton, avo!


[1191] Sen titolo Aŭtoro: ĉojo Dato: 2007/10/15(Lun) 01:40  

sinkas jam varmo
en la aŭtuna mezo -
flamas kor' al vi.


[1192] bazaj koloroj Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2007/10/17(Mer) 21:59  

Ruĝa acer-arb'
kaj flav-ora tremolo
sub blua ĉiel'


[1193] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/10/21(Dim) 21:26  

glacea korpo
vibras violonĉele —
aŭtun' profunda



[1194] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/10/22(Lun) 02:20  

kampoj kun stoploj
en hirta hararanĝo -
aŭtuna modo


[1195] .......... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/10/25(Ĵaŭ) 22:22  

en alta herbo -
fandiĝis ja je unu
jam vi kaj verdo


[1196] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/10/26(Ven) 22:16  

lumo radias
kun dolĉa bonodoro —
altas ĉielo



[1197] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/10/26(Ven) 22:20  

sennube bluan
firmamenton penetras
ora osmanto

-----
ora osmanto: la specio Osmanthus fragrans var. aurantiacus, ĉiamverda arbeto el oleacoj.


[1198] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/10/28(Dim) 07:31  

sentempa tempo
senfine nuboj grizas
aŭtuneterno


[1199] Hajko de SAITOO Sanki Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/10/30(Mar) 21:47  

SAITOO Sanki [西東三鬼] (1900—1962) estis japana hajkisto, kies hajkojn karakterizis modernismo.

Aŭtunvespero —
Skeleton de fiŝego
la maro trenas.
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

Jen la japana originalo:
秋の暮大魚の骨を海が引く
Aki-no kure, taigjo-no hone-o umi-ga hiku.



[1200] Re:[1199] Hajko de SAITOO Sanki Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/10/31(Mer) 07:24  

> Aŭtunvespero —
> Skeleton de fiŝego
> la maro trenas.

Timiga bildo...Tamen bela artaĵo.


Arkivo : Hajko en Esperanto (1001 - 1200)
[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
Afiŝejo: Hajko en Esperanto