Arkivo : Hajko en Esperanto (1201 - 1400)

[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi

[1201] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/11/02(Ven) 05:08  

malvarma vento
fortrenas papilion
al mortolando


[1202] traduko 7-5-5 Aŭtoro: Liŝano Dato: 2007/11/10(Sab) 17:34  

aŭtuna lumo klara
nombranta ombrojn
nombranta fiŝojn

Gabi Greve tr. Darlington
Vidu:


[1203] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/11/13(Mar) 22:08  

gastama ĉambro —
krizantemoj en poto
fajne odoras



[1204] ŝi estas bela Aŭtoro: devi1 Dato: 2007/11/16(Ven) 09:01  

ŝi estas bela
kun ruĝajn molajn lipojn
bona ŝi kisas


[1205] Re:[1203] Sen titolo Aŭtoro: Ĉojo Dato: 2007/11/17(Sab) 08:45  

> gastama ĉambro —
> krizantemoj en poto
> fajne odoras

via hajko instigis min verki la jenon:

morna novembro —
krizantemoj ĉe tombo
pensigas pri l' hom'.


[1206] Re:[1204] ŝi estas bela Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/11/18(Dim) 18:41  

> ŝi estas bela
> kun ruĝajn molajn lipojn
> bona ŝi kisas

Mi rekomendas malgrandajn ŝanĝojn:

ŝi estas bela
kun ruĝaj molaj lipoj
kaj bone kisas


[1207] Sen titolo Aŭtoro: Ĉojo Dato: 2007/11/18(Dim) 19:39  

malantaŭ nubo
la brila bela suno
ĉiame lumas.


[1208] Re:[1204] ŝi estas bela Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/11/19(Lun) 22:13  

Bonvenon, devi1!
Dankon pro via kontribuo. Bonvole provu plu.

> ŝi estas bela
> kun ruĝajn molajn lipojn
> bona ŝi kisas


[1209] Re:[1207] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/11/19(Lun) 22:27  

Nu, inspirite de Ĉojo.

super nubmaro
mi en metala brilo
kugle sed lante

---
> malantaŭ nubo
> la brila bela suno
> ĉiame lumas.


[1210] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/11/20(Mar) 21:28  

jen ĉiu korvo
sur sia arbopinto —
aŭtunvespero



[1211] .......... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/11/24(Sab) 04:15  

en turo ĉambro -
malfermas sin fenestro
ĝis horizonto


[1212] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/11/27(Mar) 22:24  

ginko maljuna
pike al firmamento —
rotacias tero



[1213] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/11/28(Mer) 21:28  

velkiga vento —
ĉie ŝuoj stumbladas
per sekaj sonoj



[1214] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/11/29(Ĵaŭ) 20:46  

jen frapa bruo -
rustruĝa kaŝtanfrukto
ĉe mia ŝuo


[1215] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/11/30(Ven) 22:26  

friska mateno -
alportas bazaristoj
korbojn da rido


[1216] Hajko de MASAKI Juuko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/11/30(Ven) 23:37  

MASAKI Juuko[正木ゆう子/MASAKI Yuko] (1952— ) estas japana moderna hajkisto. Mi ŝatas ŝian sekan lirikismon.

Akva terglobo.
Kun iom da distanco,
printempa luno.
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

Homo sur la tero rigardas la belan printempan lunon. Sed per la vortoj “iom da distanco”, la aŭtoro prezentas grandan kosman scenon, en kiu la terglobo kun la luno rivoluas ĉirkaŭ la suno. Ĉiutaga sceno saltas al kosma vizio. Bela tranĉo kaj granda salto!

Jen la japana originalo:
水の地球すこしはなれて春の月
Mizu-no ĉikjuu, sukoŝi hanare-te haru-no cuki.




[1217] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/12/02(Dim) 22:02  

Sun´ verŝas varmon
sur helan belan lagon,
sur plaĝumantojn...


[1218] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/12/03(Lun) 03:41  

en longa vivo
festindas ĉiu tago -
jam baldaŭ neĝos


[1219] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/12/03(Lun) 03:42  

nebulvuale
al vojo gvatas arboj -
fabelaj uloj


[1220] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/12/03(Lun) 04:02  

varmegas pano
post bako en ŝtonforno -
tigoj en vento


[1221] .......... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/12/03(Lun) 04:04  

sin velkaflore
al tablo klinas rozo -
eĉ nun odore


[1222] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/12/03(Lun) 04:12  

malplenas kampoj
ĝishorizonta grizo
sur frunto premo


[1223] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/12/03(Lun) 04:15  

klimatkongreso -
cent flagostangoj pikas
ĉielon vunda


[1224] Re:[1218] ........... Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/12/03(Lun) 19:01  

Aplaŭdon al Ursido!
Ĉi tiu hajko tre plaĉis al mi.

> en longa vivo
> festindas ĉiu tago -
> jam baldaŭ neĝos



[1225] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/12/03(Lun) 19:05  

vintra sereno —
afero komplikita
baldaŭ solviĝos



[1226] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/12/04(Mar) 03:23  

linio tuta
necesas por vin kapti,
papilieto


[1227] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/12/04(Mar) 03:36  

klopodas luno
rideti malgraŭ nuboj -
melankolio


[1228] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/12/06(Ĵaŭ) 02:09  

aero frosta
disflue sub grizgrizo -
aŭtunofino


[1229] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/12/06(Ĵaŭ) 02:27  

kun pala glimo
forvelas lumobarko -
nuboobskuro


[1230] .......... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/12/06(Ĵaŭ) 02:38  

surmonta neĝo
ekbrilas dum tagiĝo -
la muroj mutas


[1231] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/12/08(Sab) 22:29  

nigra asfalto —
jen unuj sur aliajn
buntaj folioj


[1232] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2007/12/11(Mar) 00:00  

tra frosta freŝo
neĝeroj ŝvebas lante
sen ia sono

arbaro blanka -
en ĉiu neĝkristalo
nestas memoro

kun mi kreskante
de la komenco scias
la arboj ĉion

vesperkrepusko
tra la nebulo paŝas
al tombomuro


[1233] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/12/14(Ven) 21:46  

estas en ordo
nenihava trankvilo —
vintra rizkampo



[1234] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/12/18(Mar) 22:42  

flagras vaporo,
odoro kaj humoro —
odena poto

-----
odeno = speco de japanaj mikspotoj, konsistanta el diversaj ingrediencoj (fritita tohuo, amorfofalaĵo, kolokasio, boligita ovo, rafano, fiŝpastaĵo ktp laŭplaĉe) en buljono el bonitaĵo, laminario kaj sojo; preferata precipe en vintro.


[1235] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/12/21(Ven) 23:34  

nuda branĉaro
sur ĉielo vitreca
alglaciiĝas



[1236] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/12/24(Lun) 23:01  

mano en mano
patrino kaj infano —
kristnaska kuko



[1237] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2007/12/26(Mer) 23:57  

kelktagoj restas —
haste tien kaj reen
homoj kaj korvoj



[1238] Sen titolo Aŭtoro: Ĉojo Dato: 2007/12/30(Dim) 09:42  

Gripas ni ĉiuj
sub la sama tegmento
pro l' familio.


[1239] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/01/04(Ven) 23:41  

pezan stomakon
notetas en taglibro —
la kvara tago

***
Ĉu jam resaniĝis vi kaj viaj familianoj, Ĉojo?



[1240] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/01/08(Mar) 05:14  

pulsanta lumo
osmozas oriente -
la nokto fuĝas

tagmeza suno
blindiga sen kompato -
sur neĝa duno

post frosta tago
lumeroj diste dronas -
mi mute gvatas

jam sole luno
kaj pala brilo ĝia -
nurnuras nuno


[1241] Hajko de NACUIŜI Ban'ja Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/01/08(Mar) 21:54  

NACUIŜI Ban'ja [夏石番矢/NATSUISHI Ban'ya] (1955— ) estas moderna japana hajkisto. Li celas al monda hajko kaj aktivas en internacia scenejo.

El la futuro,
fendante akvofalon,
vento alvenis.
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

La japana originalo:
未来より滝を吹き割る風来たる
Mirai-jori taki-o huki-ŭaru kaze kitaru.

Liaj hajkoj estas ekster ortodoksa kriterio. Li kreas hajkojn el neortodoksa pensmaniero. Honeste dirite, mi ne kapablas ĝui multajn el liaj hajkoj. Tamen kelkaj ja plaĉas al mi.
La supra hajko donas tre krudan kaj grandiozan pejzaĝon kompare kun tradiciaj hajkoj pri akvofalo.



[1242] Re:[1239] Sen titolo Aŭtoro: Ĉojo Dato: 2008/01/10(Ĵaŭ) 07:41  

> Ĉu jam resaniĝis vi kaj viaj familianoj, Ĉojo?

jam sanas ni kvar
danke al miel' kaj cep' —
viglas januar'.


[1243] .......... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/01/11(Ven) 07:24  

sur ŝtonpavimo
la pluvo glaciiĝas -
sed plu sen timo!


[1244] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/01/11(Ven) 20:25  

ekstere neĝas,
kameno ekbabilas
per fajra voĉo


[1245] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/01/12(Sab) 22:49  

korvoj ŝutitaj
dise sur la ĉielon —
sazanko ruĝas



[1246] Re:[1240] ........... Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/01/12(Sab) 23:53  

Ursido:
> tagmeza suno
> blindiga sen kompato -
> sur neĝa duno

Leginte ĝin, mi rememoras, ke antaŭ pli ol dek jaroj mi ĝuis skiadon en norda monto. Mi ja sopiras al kampo kovirta per dika neĝtavolo.



[1247] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/01/15(Mar) 23:30  

fajrokolono
en mallumo aŭguras
novjaran bonon



[1248] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/01/17(Ĵaŭ) 23:55  

antaŭ hejtilo
plate kuŝiĝas kato
mielmiene



[1249] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/01/18(Ven) 21:03  

per lasta forto
atingi montopinton -
nebulobane


[1250] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/01/18(Ven) 21:07  

someran pluvon
rivera akvo sonĝas
glaciadorme


[1251] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/01/18(Ven) 21:13  

ĉe mara muĝo
legi, laŭonde spiri
ĝis endormiĝo


[1252] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/01/18(Ven) 21:19  

en varma pluvo
sur nudaj korpoj ŝtonaj
perlantaj gutoj


[1253] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/01/18(Ven) 21:27  

herbejaj floroj -
en mano la feliĉon
mi portas hejmen


[1254] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/01/18(Ven) 21:40  

ludantaj knaboj -
la akvo de la flako
egalas maron


[1255] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/01/18(Ven) 21:44  

disardas ruĝo -
vespera horizonto
okulojn ĉenas


[1256] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/01/19(Sab) 21:16  

eksonoreto
el profundo meznokta —
frostokristalo



[1257] Hajko de CUBOUĈI Nenten Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/01/22(Mar) 23:52  

CUBOUĈI Nenten [坪内稔典/TSUBOUCHI Nenten] (1944— ) estas moderna japana hajkisto. Li verkas per parola lingvo unikajn hajkojn sur libera pensmaniero.

Sakuro falas.
Nu, ankaŭ vi fariĝu
hipopotamo!
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

La japana originalo estas:
桜散るあなたも河馬になりなさい
Sakura ĉiru, anata-mo kaba-ni nari-nasai.

Lia hajko ofte surprizas hajkistojn kaj hajkamantojn, kiuj profundiĝas en tradicia pensmaniero. Li insistas, ke hajko estas parolpeco, kiu neniel povas priskribi ion perfekte. Tial oni povas/rajtas libere aprezi hajkon en diversaj manieroj/vidpunktoj. Jen tio ĉi estas hajko.
Hipopotamo ne vivas en japana naturo. Tamen la supre montrita hajko vidigas al mi ian fantazian pejzaĝon, kiu ial plaĉas.


[1258] Re:[1257] Hajko de CUBOUĈI Nenten Aŭtoro: Liŝano Dato: 2008/01/24(Ĵaŭ) 10:33  

> CUBOUĈI Nenten [坪内稔典/TSUBOUCHI Nenten] (1944— )
>
> Sakuro falas.
> Nu, ankaŭ vi fariĝu
> hipopotamo!
> - - - - - - - - tradukita de Vastalto
>
> La japana originalo estas:
> 桜散るあなたも河馬になりなさい
> Sakura ĉiru, anata-mo kaba-ni nari-nasai.

Dankon, Vastalto. Mi supozas ke la poeto volas substreki la sento de mallerteco de la homo, kontraste de la delikateco de la sakuro. Tre interesa!


[1259] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/01/28(Lun) 00:07  

muro ja blanka —
ombro de betonfosto
froste fiksita



[1260] Sen titolo Aŭtoro: Ĉojo Dato: 2008/01/29(Mar) 22:56  

ĉielo griza —
pro forpaso de Piron
la koro morna


[1261] Memore al Don Harlow Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/01/30(Mer) 17:41  

super vintraj nuboj
ĉiam brilas la suno
kaj la animo

*****
Li multon donis al mi per sia retpaĝaro.
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html



[1262] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/01/30(Mer) 22:52  

vintra sakuro —
maldense min vualas
pala sunlumo



[1263] 1931 - Claude Piron - 2008 Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/02/01(Ven) 00:05  

sparkanta fajro
(tre mankos lia voĉo)
kun varmo homa


[1264] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/02/04(Lun) 23:56  

arĝenta brilo
de okulvitraj kadroj —
printempo ekas



[1265] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/02/05(Mar) 22:06  

flako da suno —
kun fadenaj okuloj
kato sin lekas



[1266] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/02/09(Sab) 22:41  

kun okulvitroj
kaptante preskoboldojn,
atendas printempon



[1267] Hajko de HASEGAŬA Kai Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/02/15(Ven) 22:54  

HASEGAŬA Kai [長谷川櫂/HASEGAWA Kai] (1954— ) estas japana hajkisto. Li verkas ortodoksan hajkon, tamen kun freŝa sento.

Akvo printempa,
tio estas ja akvo
malsekigita.
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

La japana originalo:
春の水とは濡れてゐるみづのこと
Haru-no-mizu toŭa nurete-iru mizu-no-koto.

Antaŭ ĉio, "malsekigita akvo" estas nova malkovro de la aŭtoro. La epiteto konvenas ĝuste al printempa akvo. Ĉi tiu hajko asertas, ke printempa akvo estas malsekigita akvo. Ĉi tiu simpla sed decidema aserto kune kun la malkovro kaŭzas hajkecon, guston de ĉi tiu hajko.



[1268] Sen titolo Aŭtoro: Ĉojo Dato: 2008/02/17(Dim) 08:53  

mem malŝargiĝis
la akumulatoro
pro nokta frosto


[1269] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/02/18(Lun) 23:09  

lamenglacio —
silenta promenado
kun palaj ombroj



[1270] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/02/21(Ĵaŭ) 23:20  

hundo kondukas
per rimeno streĉita —
spiroj printempaj



[1271] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/02/23(Sab) 07:19  

mi ne parolos,
nenion plu mi scias -
kaj...eĉ ne hajkis.


[1272] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/02/26(Mar) 21:58  

printempa neĝo —
grimacon malstreĉigas
la milda suno



[1273] Kritikisto bezonata Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/02/29(Ven) 21:19  

Por ke la esperanta hajko fariĝu memstara ĝenro, ĝi bezonas kritikiston t.e. leganton, kiu kapablas aprezi ĝin kun artaj kriterioj. Ĝis nun malmultaj esperantistoj verkas hajkon. Sed nombro de jam verkitaj hajkoj estas sufiĉe granda almenaŭ por ion diri kritike pri la verkoj.
Mi atendas aperon de kritikisto pri hajko.




[1274] Sen titolo Aŭtoro: Ĉojo Dato: 2008/03/03(Lun) 05:33  

vintro sen vintro —
mondon maltrankviligas
klimata ŝanĝo



[1275] Leganto de hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/03/04(Mar) 23:59  

En kia okazo oni kortuŝiĝas, legante hajkon?
1. Tiam, kiam la hajko donas belan perspektivon.
2. Tiam, kiam la hajko donas novan vidmanieron pri kutima afero.
3. Tiam, kiam la leganto kunsentas emocion de la aŭtoro.
4. Tiam, kiam la leganto rimarkis kaŝitan/nediritan intencon de la aŭtoro.

Ĉiuokaze, leganto de hajko devas esti aktiva kaj diligenta.



[1276] (Traduko) Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/03/05(Mer) 04:32  

urbranda nokto-
plenlumigita tramo
estas malplena

Dietmar Tauchner



[1277] (Traduko) Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/03/05(Mer) 04:40  

enkole larmoj
sed ekvento en pinoj
ĉirkaŭ la lago

Gerd Börner


[1278] (Traduko) Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/03/05(Mer) 04:49  

sinkas la suno -
ĉe la muro de domo
vico de seĝoj

Gabriele Reinhard


[1279] (Traduko) Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/03/05(Mer) 04:55  

suno en vintro -
de vito pikas merlo
la lastajn berojn

Antonieta Schmid


[1280] (Traduko) Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/03/05(Mer) 04:58  

merlo nebule -
krom malgranda branĉeto
ne estas mondo

Felicitas Christine Vogel


[1281] (Traduko) Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/03/05(Mer) 05:07  

kantas birdido
sur la plej alta pino -
mi serĉas vortojn

Laryalee Fraser


[1282] (traduko) Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/03/05(Mer) 05:22  

dise en verdo
printempas la koloroj
de la infanoj

Peter Macrow


[1283] (Traduko) Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/03/05(Mer) 05:35  

la maro muĝe
altiĝas kaj resinkas
nuda ĉe strando

Geert Verbeke



[1284] (Traduko) Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/03/05(Mer) 05:46  

rojo arbara -
jen sub glaci-kovraĵo
migras vezikoj

Georg Flamm



[1285] (Traduko) Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/03/05(Mer) 06:05  

matena frido
varmigan lokon trovas
ĉe miaj vangoj

Franz-Christoph Schiermeyer


[1286] (Traduko) Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/03/05(Mer) 06:08  

antaŭ ekflugo
ĝustigas stevardino
sian jupeton

Dietmar Tauchner


[1287] (Traduko) Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/03/05(Mer) 06:11  

degelvetero -
la resta neĝo naskas
katidon blankan

Klaus-Dieter Wirth


[1288] Re:[1278] (Traduko) Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/03/05(Mer) 10:59  

Dankegon, Ursido, pro viaj valoraj tradukoj!
Mi tre ŝatas ilin ĉiujn. Nu, plej plaĉis al mi jenaj du verkoj:

> sinkas la suno -
> ĉe la muro de domo
> vico de seĝoj
>
> Gabriele Reinhard

Tre impresa kaj ĉarma bildo. Mi sentas varmeton, homan temperaturon el ĝi. Verŝajne homoj babiladis tie ĝis antaŭ deko da minutoj.

> urbranda nokto-
> plenlumigita tramo
> estas malplena
>
> Dietmar Tauchner

Ankaŭ ĉi tiu bildo estas impresa, sed iom mistera. Ĝi memorigas min pri vanta prospero de la homa vivo unuflanke, kaj invitas min al nereala mondo aliflanke.

Kiuj estas la aŭtoroj? Mi estos ĝoja, se vi bonvolos doni koncizan informon.



[1289] Pri Gabriele Reinhard Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/03/05(Mer) 22:17  

Gabriele Reinhard estas (virina) pentristo kaj aŭtoro, vivanta en Höchstenbach,Germanio.

Siajn pentraĵojn ŝi montras en propra ekzpozicio. Ŝi publikigas poemojn kaj rakontetojn interalie en propra eldonejo “Bonsay Verlag”. Oni povas legi / respektive rigardi ŝiajn kvin retajn librojn (alklaku la ligojn, kiuj ekas per “edition”) Ili enhavas germanlingvajn poemetojn. Ĉiun el ili akompanas bildo.

http://www.gabriele-reinhard.de/home.htm


[1290] Pri Dietmar Tauchner Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/03/05(Mer) 22:23  

Dietmar Tauchner
nask. 1972 , aŭtoro kiu vivas en Puchberg am Schneeberg, Aŭstrio;
fondinto de la Vorto-Sono-Ensemblo „Ziran“;
publikigas en antologioj, presitaj kaj retaj ĵurnaloj tutmonde
ekzemple:
Frogpond, Modern Haiku, Acorn, The Heron's Nest, South by Southeast,
Simply Haiku (Usono);
Paper Wasp, The Famous Reporter (Aŭstralio);
Ginyu, Asahi Shimbun, Mainichi Daily News, Happa-no-Kofu (Japanio) ...

eldonanto de CHRYSANTHEMUM: http://www.bregengemme.com (en angla kaj germana)



[1291] Re:[1290] Pri Dietmar Tauchner Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/03/06(Ĵaŭ) 15:50  

Koran dankon pro viaj klarigoj.

Mi vizitis la montritajn retejojn. Kvankam mi ne komprenas la germanan, ili ŝajnas esti interesaj. Dankon!

> Dietmar Tauchner

> Gabriele Reinhard



[1292] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/03/09(Dim) 23:24  

lago pli vasta
hodiaŭ ol hieraŭ —
birdoj reiris



[1293] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/03/11(Mar) 22:02  

Almarŝas marto -
malaperos la birdoj
malantaŭ floroj


[1294] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/03/11(Mar) 22:32  

sur alta breto
la Fundamenton ŝirmas
arane-reto


[1295] (Traduko) Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/03/14(Ven) 04:54  

Frosta mateno -
ĉe olda bovinejo
sterko vaporas

Silvia Kempen


[1296] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/03/15(Sab) 00:06  

sapoveziko
blovita per aspiro
ŝancele ekas



[1297] Hajko de TANEDA Santooka Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/03/17(Lun) 23:24  

TANEDA Santooka [種田山頭火/TANEDA Santôka] (1882—1940) estis japana hajkisto. Travagante la tutan Japanion, li verkis precipe liberformajn hajkojn. Japanoj amas lin kiel vojaĝantan hajkiston.

Trabatinte vojon,
trabatinte vojon —
plu verda monto.
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

La japana originalo estas jene:
分け入つても分け入つても青い山
Ŭake-ittemo, ŭake-ittemo, aoi jama.

La aŭtoro nun troviĝas en la sino de freŝverda monto. Ju pli multe li piediras, des pli vasta la monto estas. Ĉirkaŭ li estas nenio alia ol verdaj vegetaĵoj.



[1298] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/03/20(Ĵaŭ) 23:01  

fluo senhaste
akompanas pasantojn —
ja pendsalikoj

*****
pendsaliko = Babilona saliko [Salix babylonica], la plej populara saliko en Japanio. Kiam japanoj parolas simple pri saliko, plejofte ili implicas pendsalikon.



[1299] .......... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/03/21(Ven) 19:23  

pluvas glacion -
sub antikva pordego
serĉi protekton


[1300] Sen titolo Aŭtoro: Ĉojo Dato: 2008/03/26(Mer) 22:22  

falegas neĝoj
sur la paskajn burĝonojn
ĵaluze, drese


[1301] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/03/28(Ven) 23:48  

printempa tristo —
marĝene de kajero
portreto via



[1302] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/04/02(Mer) 00:16  

sakura floro
kun brila neĝoblanko -
matenodoro


[1303] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/04/03(Ĵaŭ) 00:00  

printempa dormo —
paseroj kaj kornikoj
bekas orelon



[1304] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/04/04(Ven) 00:11  

do jam aprilo -
de arbo al alia
plusaltas trilo


[1305] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/04/05(Sab) 21:37  

mi volus, mondo,
belecon vian laŭdi,
sed mankas vortoj

formiĝas nuboj,
pejzaĝo blua-blanka -
senpense kuŝi


[1306] La unua hajko ekster la japana Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/04/07(Lun) 23:55  

Kuŝu’ [Paul-Louis Couchoud] (1879—1959) estas franca filozofo kaj poeto, kiu la unua verkis hajkojn en la franca, nome en lingvo krom la japana. Li vizitis Japanion en 1903-1904, kaj tiam li konatiĝis kun hajko. Reveninte al Francio, li, kune kun du amikoj, faris vojaĝon per boato laŭ la Sejno, kaj verkis 73 hajkojn. Tiam li verkis hajkojn en tri versoj. Li publikigis la unuan hajkaron en la franca lingvo kun la titolo “Laŭ fluo de l’ akvo [Au fil de l’eau]” (1905). Li verkis eseon ankaŭ pri la japana hajko kun la titolo “La Japanaj Lirikaj Epigramoj [Les Épigrammes lyriques du Japon]” (1906 k 1916), en kiu li tradukis kaj eksplikis 155 hajkojn de Buson, Baŝoo kaj aliaj japanaj hajkistoj.
En la jaro 1920 “La Nova Franca Revuo [La Nouvelle Revue Française]” dediĉis sian septembran numeron al la hajko [le haïkaï], en kiu Kuŝud kaj aliaj 11 poetoj kontribuis entute 82 hajkojn. La eldono de tiu numero pruvas furoron de hajko en la franca poetika mondo. En 1924 en Francio, oni okazigis hajko-konkurson kaj kolektis ĉ. 1000 kontribuojn.
——
*Resumo bazita je “La Hajko disvastiĝas en la mondon” [Sekai ni hirogaru haiku], UĈIDA Sonoo [Uchida Sonoo], 2005, Tokio.


[1307] Re:[1306] La unua hajko ekster la japana Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/04/08(Mar) 06:03  

Via skizo pri la vivo de Paul-Louis Couchoud estis por mi tre interesa. Estus agrable, se estus artikolo pri li en Vikipedio. Kio estas via opinio?


[1308] Re:[1307] [1306] Kuŝu' kaj liaj hajkoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/04/08(Mar) 11:06  

> Estus agrable, se estus artikolo pri li en Vikipedio. Kio estas via opinio?

Nunmomente mi ne havas mian decidan opinion pro pluraj konsiderindaj kaŭzoj.

Artikolo pri Kuŝu' en la franclingva Vikipedio:
http://fr.wikipedia.org/wiki/Paul-Louis_Couchoud

Hajkoj en "Au fil de l' eau":
http://www.terebess.hu/english/haiku/couchoud.html



[1309] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/04/09(Mer) 06:00  

printempa suno -
glacio-pecoj drive
apudas cignon


[1310] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/04/09(Mer) 20:30  

milde kaj softe
sursinkas neĝo nova
neĝon dormantan


[1311] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/04/10(Ĵaŭ) 00:22  

ĝui sakurojn —
en flagrantaj petaloj
homo sin perdas


[1312] Senrjuo de CURU Akira Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/04/11(Ven) 00:07  

En Japanio ekzistas alia poezia ĝenro “senrjuo”, kiu uzas la saman formon kun hajko. Plej ofte oni rigardas ĝin kiel humuran poemeton, sed ne ĉiam tia.

Mi citu senrjuon de CURU Akira [鶴彬/TURU Akira] (1909—1938).

Brakojn kaj krurojn
deŝirinte, do tiu
ŝtipon redonis.
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

La japana originalo estas jene:
手と足をもいだ丸太にしてかへし
Te-to aŝi-o moida maruta-ni ŝite kaeŝi.

Post publikigo de ĉi tiu senrjuo li estis arestita de tiama politika polico, kaj mortis en malliberejo.



[1313] Senrjuo de OONIŜI Jasujo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/04/14(Lun) 00:30  

Jen alia senrjuo… Unu el verkoj de OONIŜI Jasujo [大西泰世/OONISI Yasuyo] (1949— ).

rozoj en vintro,
unu stelon el steloj
mi ja ricevis
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

La japana originalo:
冬薔薇星のひとつを受信せり
Huju-soubi, hoŝi-no hitocu-o ĝuŝin-seri.

Kvankam ŝi estas senrjuisto kaj ŝi mem insistas, ke ŝi verkas nur senrjuojn, tamen ŝiaj verkoj fojfoje estas aprezitaj kiel hajkoj.



[1314] Senrjuo de MACUNAGA Ĉiaki Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/04/14(Lun) 23:33  

Posedante la saman formon al hajko, senrjuo celas aliajn direktojn ol hajko. Jen verko de MACUNAGA Ĉiaki [松永千秋] (1949— ).

En subtegmento
mi kaŝe konservadis
patrinan voĉon.
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

La japana originalo:
屋根裏に匿しておいた母の声
Jane-ura-ni kakuŝite oita haha-no koe.

Ŝi ne celas ian konkretan situacion per ĉi tiu verko. Leganto devas nur akcepti bildon, kiun li/ŝi imagis al si pere de la vortoj.



[1315] Hajko aŭ senrjuo? Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/04/15(Mar) 23:13  

Ĝenerale estas dirite, ke 17-silaba (5-7-5) poemeto estas hajko, kies formo devenis de Japanio. Kaj multaj esperantistoj publikigis siajn 17-silabajn poemetojn kiel hajkon.
Aliflanke ankaŭ estas dirite de japanaj esperantistoj, ke plimulto el hajkoj verkitaj de okcidentaj esperantistoj ne estas hajkoj. Ankaŭ mi same opinias.
Lastasomere en Jokohama UK mi hazarde prenis la poemaron “eklipsas” de J. Camacho [Kamaĉo], en kiu li metis 8 pecojn da 17-silabaj poemetoj. Kiel kutime mi unue provis aprezi ilin kiel hajkon. Sed mi apenaŭ sukcesis. 2 pecoj estas pli-malpli proksimaj al hajko laŭstile. Mi citu la plej ŝatatan pecon, kiu estas, laŭ mia kriterio, la plej proksima al hajko.

Post uragano
aŭdiĝas dise pafoj:
Nov-Orleano.

Lastatempe mi skribis pri japanaj modernaj senrjuoj (tie, tie kaj ĉi tie). Nun mi ekhavas ideon, ke la 17-silabaĵoj de Kamaĉo eble estas modernaj senrjuoj. La peco, kiun mi citis supre, estas tre bonkvalita moderna senrjuo.



[1316] Tranĉo en hajko Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/04/17(Ĵaŭ) 00:35  

"Tranĉo" estas laŭvorta traduko de la japana "kire [切れ]". Ĝi estas faka esprimo pri tekniko, kiu faras hajkon pli esprimpova. Tranĉo dividas unu hajkon en du partojn. Ĝi estas paŭzo en deklamado, dividpunkto de enhavo. La tradicia japana hajko devas havi en si unu tranĉon, kiun oni indikas per tranĉvorto (cezurvorto) [切れ字/kire-ĵi].

Mi citu faman pecon de Baŝoo:
Huruike ja
kaŭazu tobikomu
mizu-no oto.
[古池や蛙飛び込む水の音]
*huruike = malnova lageto, kaŭazu = rano, tobikomu = plonĝi, mizu-no oto = sono de akvo.

En ĉi tiu hajko "ja" estas tranĉvorto kaj dividas la pecon en du partojn. Tiam post la parto "huruike ja" ekestas paŭzo, kiu impresas leganton per bildo de malnova lageto. Kaj tuj poste sekvas la dua parto "kaŭazu tobikomu mizu-no oto", kiu donas al la leganto bildon de moviĝo kaj brueto. Do la tranĉo supermetas unu bildon super la alia bildo, kaj kreas kontrastojn inter senmovo kaj movo, inter silento kaj bruo, kio plivastigas kaj pliprofundigas la mondon priskribitan de la hajko.

Tiamaniere japanoj aprezas la supran hajkon. Ili opinias, ke tranĉo estas tre grava elemento de hajko.

Nun mi ekzamenu, kiamaniere esperantistoj tradukis la hajkon en Esperanton. Mi citu kelkajn el la paĝo "Lageta rano, komparo de hajko esperantigita".
http://www.hh.e-mansion.com/~sibazyun/ali-trad/poe-hajkorano.htm

Lag’ forlasita
kaj muta. Plaŭd’, ensaltis
rano subita
- - - - - - - - - - traduko de Kolomano Kalocsay

Tranĉo ekzistas. Sed en alia loko ol la originalo. La adjektivoj "muta" kaj "subita", ne troviĝantaj en la originalo, malkaŝas implicon de la hajko kaj malpliigas guston de la traduko.

Olda lageto!
Ran’ forlasas la randon.
sono de akvo.
- - - - - - - - - - traduko de Daphne Lister

Tranĉo ekzistas en la sama loko al la originalo. Sed ĝi havas la duan tranĉon inter la dua kaj la tria versoj, kio rompas la etoson. Tamen estas bone, ke ĝi ne troparolas (ne uzas "muta" nek "subita").

Jen akvo plaŭdis,
laget’ malnova plonĝon
de ran’ ekaŭdis
- - - - - - - - - - traduko de Miyamoto Masao

Tranĉo iel ekzistas. Sed la strukturo estas tute alia ol la originalo. La traduko eble konsternos Baŝoon.

laget’ malnova —
rano ensaltis akvon
kun plaŭda sono
- - - - - - - - - - traduko de Vastalto

Tranĉo ekzistas same kiel la originalo. Tamen restas dubo pri la teda esprimo "palŭda sono".

Nu, kiu traduko plaĉas al vi, legantoj?



[1317] Hajko de NAGATA Kooi Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/04/19(Sab) 23:56  

Jen estas hajko de NAGATA Kooi [永田耕衣/NAGATA Kōi] (1900—1997).

Tiu soleco
estas somera maro.
Ja du piedoj.
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

La japana originalo estas:
寂しきは夏の海なり足二本
Sabisiki ŭa nacu-no umi nari, aŝi ni-hon.

Li estis fiere sendependa hajkisto, kiu celis propran belon kaj poezion. Sezonvorto en lia hajko prenas siaspecan tonon.



[1318] * * * Aŭtoro: Ihorro Dato: 2008/04/21(Lun) 19:49  

Estu virino
Kaj neniam viringo,
Filinjo kara.



[1319] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/04/29(Mar) 00:09  

jam unu jaro —
brilas tomboŝtono en
lumo printempa



[1320] Re:[1318] Bonvenon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/04/29(Mar) 00:12  

Bonvenon, Ihorro!
Mi atendas pli da hajkoj.

> Estu virino
> Kaj neniam viringo,
> Filinjo kara.



[1321] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/05/05(Lun) 23:21  

per trifolioj
jam katenon koloran
knabino plektas



[1322] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/05/09(Ven) 23:47  

ŝtona ŝtuparo
grimpas inter ŝtonmuroj —
ho, verda pluvo



[1323] La 82a KEK Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/05/11(Dim) 23:01  

verdaj folioj —
kapjesas kompreneme
la aŭskultanto

*****
Hodiaŭ mi prelegis pri esperanta hajko en la 82-a Kongreso de Esperantistoj en Kjuŝu. Reago de la aŭskultantoj estis pli-malpli bona, mi pensas.



[1324] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/05/16(Ven) 22:49  

malvoj en poto —
peniko plentrempita
en hela akvo



[1325] Hajko de Baŝoo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/05/19(Lun) 00:08  

Vidante la belan foton pri verdaĵo ĉe Ora Mezo (http://eo.oramezo.org/archives/30), mi tuj rememoris jenan hajkon de Baŝoo.

Ho, kia graco!
Tra freŝverdaj folioj
la suna lumo.
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

La japana originalo estas:
あらたうと青葉若葉の日の光
Ara touto aoba ŭakaba-no hi-no hikari



[1326] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/05/22(Ĵaŭ) 18:43  

kapetoj ridas
en la infanĝardeno
aroma vento



[1327] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/05/25(Dim) 21:52  

serĉas mi spuron
de Elinjo-fingreto —
brilas la vento



[1328] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/06/03(Mar) 23:51  

heroldas cujon
sur ŝtofo pantalona
fajnaj katharoj



[1329] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/06/07(Sab) 23:52  

elstaras flagre
vaporo el kaftaso;
maja fenestro


[1330] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/06/09(Lun) 23:44  

vento el sudo
min tuŝas; ĉe l' piedo
kato min tuŝas

***
En japana somero ofte blovas suda vento.



[1331] Re:[1328] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2008/06/10(Mar) 10:40  

> heroldas cujon
> sur ŝtofo pantalona
> fajnaj katharoj
>

Kio signifas "cujo?" Ĝi ne estas en mia vortaro.


[1332] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2008/06/10(Mar) 10:45  

Ruĝa trudioj
pepas el nest' en arbo.
printempa kanto.


[1333] Re:[1331] cujo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/06/10(Mar) 20:57  

Saluton, Steven!

> Kio signifas "cujo?" Ĝi ne estas en mia vortaro.

"Cujo" estas pluva sezono en Japanio. Ĝi daŭras, ordinare, de komence de junio ĝis komence de julio. Varma kaj tro humida sezono. Post cujo venas vera somero al Japanio.
Hodiaŭ la meteologia observatorio deklaris, ke cujo ĵus komenciĝis en mia regiono.


[1334] Re:[1332] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/06/10(Mar) 21:26  

Kio estas "ruĝa trudio"?
Ĉu temas pri ruĝaksela turdo [_Turdus iliacus_]?



[1335] Mia Fianĉino Aŭtoro: Koĉizo Dato: 2008/06/12(Ĵaŭ) 04:56  

Tro multaj bestoj.
La estonta edzino
kunportos katojn.


[1336] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/06/17(Mar) 23:51  

gutinjektado —
punte surkovras korton
erigeronoj



[1337] Re:[1335] Mia Fianĉino Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/06/18(Mer) 00:01  

Bonvenon, Koĉizo!
Gratulon al vi, via fianĉino kaj la bestoj!

> Tro multaj bestoj.
> La estonta edzino
> kunportos katojn.


[1338] Re:[1334] [1332] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2008/06/22(Dim) 10:28  

> Kio estas "ruĝa trudio"?
> Ĉu temas pri ruĝaksela turdo [_Turdus iliacus_]?
>
Mi pardondpetas pro la malfrueco de tiu respondo....

Bedaŭrinde, mi ne scias la sciencajn nomojn. Mi intencis skribi "Ruĝa turdioj" , birdo kiun la anglalingvuloj nomas "robin", ruĝbrusta birdo kiu tradicia heroldas printempon. Ŝajne mi misliterumis. Tamen, laŭ Benson, (Comprehensive English-Esperanto Dictionary -- Ampleksa Angla-Esperanta vortaro) oni nomas ĝin "migra turdo" (Turdus migratorius). Mi ne memoras ĵus nun kie mi iam vidis "ruĝan turdon" kiel la nomo de tiu birdo.

Komprenebla, "turdido" estas juna turdo.

Ĉu vi scias pri libro kiu havas la esperantajn nomojn de birdoj? Mi ŝatus havi ĝin. (Ankaŭ pri bestoj kaj platoj...)

Redaktita versio:

Migraj turdidoj
pepas el nest' en arbo.
Printempa kanto.



[1339] Re:[1338] birdonomoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/06/23(Lun) 00:20  

Dankon, Steven, pro la klarigo!

> Ĉu vi scias pri libro kiu havas la esperantajn nomojn de birdoj? Mi ŝatus havi ĝin. (Ankaŭ pri bestoj kaj platoj...)

Mi fojfoje konsultas ĉi tiujn paĝojn:
http://www.xs4all.nl/~pilger/wfp/#listoj
http://www.geocities.com/retoklubo/birdrkch.html



[1340] Petu Aŭtoro: ANTONIO Dato: 2008/06/24(Mar) 17:46  

Saluton! Kie mi povas trovi la "kigoj", t.e. la vortoj kiu montras la sezonojn? Tre vere dankon.


[1341] Re:[1340] sezonvortaro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/06/24(Mar) 18:21  

Saluton, Antonio!

> Kie mi povas trovi la "kigoj", t.e. la vortoj kiu montras la sezonojn?

Se temas pri sezonvortaro (=kigaro) en Esperanto, bedaŭrinde ĝi ankoraŭ ne ekzistas. Tamen, se vi estas multe laborema ;-), vi povos eltiri sezonvortojn (=kigojn) uzitajn el la hajkoj en ĉi tiu afiŝejo.


[1342] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/06/24(Mar) 23:35  

sur kuirejo
obtuza haketado —
prosperas cujo





[1343] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/06/28(Sab) 18:57  

aero friska -
surmara lumo fore
trans montokresto

rideto lasta
de tago laciĝinta -
kioma horo?

arĝenton teksas
sub luno araneoj -
nebuloj kreskas

mutas la arboj
kaj rokoj de la montoj -
ni baldaŭ dormos


[1344] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/07/02(Mer) 16:37  

frulume kuri -
papavofloroj fajras
ĉe kamporando

ĝemetas rojo;
malvole ĝi forlasas
hejmrokojn siajn

arbarzumzumo;
muziko jen por ĉiu
kaj ĉiuj kune

salutas table
herbeja florbukedo…
kun terorestoj



[1345] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/07/12(Sab) 00:26  

matena kanto
de somera ugviso —
aleo verdas

citrona suko —
pepas poŝtelefono
sub sveltaj fingroj

alte kreskantaj
herboj en la ĝardeno —
embuskas kato



[1346] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/07/14(Lun) 23:53  

montrofridujo
bruegas orelŝire —
manĝoj malkaraj



[1347] makaonoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/07/17(Ĵaŭ) 23:06  

sur pavimŝtono
baraktantaj ombroj de
du makaonoj

******
"Makaono" estas somera sezonvorto en la japana hajko.



[1348] kruela suno Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/07/20(Dim) 23:18  

kruela suno —
tuŝiĝas sur la mano
ripoj de kato



[1349] mallonga nokto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/07/23(Mer) 23:47  

nokto mallonga —
birddesegna kurteno
likas je lumo

******
"Mallonga nokto" estas somera sezonvorto.



[1350] provo Aŭtoro: Leonego Dato: 2008/07/25(Ven) 13:32  

Kiu pli plaĉas:


unu lampiro
ĉu l' antaŭaj monatoj
estis deliro?



ĉu ja deliro
la antaŭaj monatoj?
unu lampiro


Dankon,

Leonego



[1351] Re:[1350] provo Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/07/25(Ven) 16:56  

> Kiu pli plaĉas:

> unu lampiro
> ĉu l' antaŭaj monatoj
> estis deliro?

Lau mia spontana sento: la unua variaĵo, sed ankau la dua estas bona. Eble pripensu ĉu anstataŭigi "unu" per alia vorto pli kolora, esprimiva...

Chiukaze vi elvokas vivan, impresan bildon - gratulon!




[1352] pasero... Aŭtoro: ĵeromo Dato: 2008/07/25(Ven) 22:42  

pasero bekas tra seneciaj semoj, la tero tangas.


[1353] Re:[1350] provo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/07/26(Sab) 00:03  

Saluton, Leonego! Mi ĝojas revidi vin.

> Kiu pli plaĉas:
>
> unu lampiro
> ĉu l' antaŭaj monatoj
> estis deliro?

Mi preferas la unuan pecon, ĉar ĝi estas pli klara.



[1354] Re:[1352] pasero... Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/07/26(Sab) 14:00  

Bonvenon, ĵeromo!
Mi ĝojas pro via kontribuo.

> pasero bekas tra seneciaj semoj, la tero tangas.

La lasta frazero "la tero tangas" estas al mi enigma. Ĉu temas pri malebenaĵo?



[1355] Re:[1354] [1352] pasero... Aŭtoro: ĵeromo Dato: 2008/07/27(Dim) 19:52  

> > pasero bekas tra seneciaj semoj, la tero tangas.

> La lasta frazero "la tero tangas" estas al mi enigma. Ĉu temas pri malebenaĵo?

la pasero sidas sur senecio, kiu ŝanceliĝas pro ĝia pezo. imagante sin en la loko de la pasero, oni vidas la teron ŝanceliĝi - tangi kiel ŝipo. sed eble vi legis kvazaŭ la birdo bekas semojn sur la grundo... efektive tio ne klaras.

(teĥnika demando: mi volis forviŝi la kontribuon kaj refari ĝin sen la ligilo, kiun ĝi enhavas (mi pensis ke la ligilo aperus pli diskrete, ekzemple ie en la titol-linio). mi ne trovis, kie oni povas postmodifi redaktaĵon per nomo kaj pasvorto.)


[1356] Re:[1355] [1354] [1352] pasero... Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/07/28(Lun) 09:33  

Dankon pro via klarigo.
Estis ja ekster mia imagipovo. Mi atendas vian pluajn provojn.

> (teĥnika demando: mi volis forviŝi la kontribuon kaj refari ĝin sen la ligilo, kiun ĝi enhavas (mi pensis ke la ligilo aperus pli diskrete, ekzemple ie en la titol-linio). mi ne trovis, kie oni povas postmodifi redaktaĵon per nomo kaj pasvorto.)

Bv. rigardu la plej malsupran parton de ĉi tiu paĝo. Vi trovos tie necesan rimedon por postredaktado.



[1357] Re:[1356] [1355] [1354] [1352] pasero... Aŭtoro: ĵeromo Dato: 2008/07/28(Lun) 19:13  

> Dankon pro via klarigo.

eble iomete pli klarus: "pasero semojn de senecio bekas, la tero tangas". kvankam la frazo ankoraŭ allasas ke la semoj kuŝas sur la grundo, la unuopa seneci-planto aperas.

> > (teĥnika demando: mi volis forviŝi la kontribuon...

> Bv. rigardu la plej malsupran parton de ĉi tiu paĝo.

dankon.


[1358] fenestron ombras Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/07/29(Mar) 22:59  

fenestron ombras
nun someraj nubegoj —
antaŭsilento



[1359] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/08/02(Sab) 03:32  

piedosignoj
laŭ longa sabla strando -
odoras vasto


[1360] ŝrumpaj folioj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/08/07(Ĵaŭ) 22:21  

ŝrumpaj folioj
nur pendas sen moveto —
suno blindiga



[1361] pluvego pasis Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/08/12(Mar) 22:45  

pluvego pasis —
super ĉifonaj grizoj
nubo helblanka



[1362] kanacikado Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/08/13(Mer) 21:55  

unu verseton
kanacikado ĉirpis —
densa krepusko

******
kanacikado: _Tanna japonensis_, speco de cikadoj. Aŭdinte foje ĝian ĉirpadon, oni jam ne forgesos ĝian melankolian tonon. (aŭtuna sezonvorto de la japana hajko)



[1363] super hejmurbo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/08/14(Ĵaŭ) 22:08  

super hejmurbo
konataj figuroj de
somera nubo



[1364] nova versio Aŭtoro: Leonego Dato: 2008/08/16(Sab) 13:35  

Eta reverko de mia unua antaŭneloga provo:

sola lampiro
ĉu l' antaŭaj monatoj
estis deliro?


[1365] Re:[1364] nova versio Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/08/16(Sab) 23:47  

Mi pensas, ke ĝi estas pli impresa ol la antaŭaj.

> Eta reverko de mia unua antaŭneloga provo:
>
> sola lampiro
> ĉu l' antaŭaj monatoj
> estis deliro?


[1366] abrupta pluvo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/08/17(Dim) 00:18  

abrupta pluvo —
senŝirme tien reen
libelo sola



[1367] ........... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/08/19(Mar) 05:19  

ĉirkaŭ la domo
ĉio verdas kaj floras -
dankemo granda


[1368] somera fino Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/08/19(Mar) 23:37  

somera fino —
kio atestas, ke mi
kontente vivis ?



[1369] ne finskribita Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/08/24(Dim) 23:43  

ne finskribita
artikolo dum horo —
insektoj ĉirpas

******
Griloj kaj aliaj ĉirpinsektoj en vespero sciigas al ni alvenon de aŭtuno.



[1370] .......... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/08/26(Mar) 05:38  

somerofine
mil miloj da koloroj...
ekperdas brilon


[1371] .......... Aŭtoro: Ursido Dato: 2008/08/26(Mar) 05:47  

septembra suno -
post migro tra soleco
saluto homa


[1372] Fajro en la Ĉielo Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2008/08/26(Mar) 10:35  

Fulmotondrego.
La nokta ĉiel' brulas
per mil lumegoj.


[1373] Hajko de HARA Sekitei Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/08/28(Ĵaŭ) 22:39  

Jen estas hajko de HARA Sekitei [原石鼎/HARA Sekitei] (1886—1951).

Sur montosupro ...
sovaĝa krizantemo
eĉ pli blovata.
- - - - - - - - tradukita de Vastalto

La japana originalo estas:
頂上や殊に野菊の吹かれ居り
Ĉooĝoo-ja, koto-ni nogiku-no hukare-ori

(Mia aprezo)
Post pena grimpado la aŭtoro staras sur montosupro. Agrabla vento blovas al li. Ĉirkaŭ siaj piedoj li trovas etan sovaĝan krizantemon, kiu balanciĝas en vento. Li tuj sentas simpation al la ĉarma floro.



[1374] subtile ŝvelas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/09/01(Lun) 22:12  

subtile ŝvelas
horizonto helblua —
aŭtuna maro



[1375] simple rigardu Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/09/04(Ĵaŭ) 21:16  

simple rigardu
al kio ĝi traflugas —
aŭtuno klara



[1376] farbitoj floras Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/09/10(Mer) 23:54  

farbitoj floras
bluaj, blankaj, purpuraj —
oscedas kato



[1377] vento sen ardo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/09/11(Ĵaŭ) 23:29  

vento sen ardo
traboras tutan korpon —
aŭtuna kampo



[1378] tagon post tago Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/09/13(Sab) 22:25  

tagon post tago
versante kaj furzante —
aŭtun' kulminas



[1379] sur bordo transa Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/09/19(Ven) 00:41  

sur bordo transa
domo malbrile blanka —
aŭtuna akvo



[1380] nombro da glanoj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/09/25(Ĵaŭ) 21:43  

nombro da glanoj —
junaj familianoj
ridon dividas



[1381] densa marbluo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/09/26(Ven) 23:47  

densa marbluo —
sin ĵetas en profundon
ambrobalenoj

*****
ambrobaleno = alinomo de kaĉaloto _Physeter catodon_


[1382] Sen titolo Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2008/09/27(Sab) 10:04  

Ventego rompis
cent-jaran acerarbon.
ligneroj flugis

Antaŭ du semajnoj stormo de ne kutima furiozeco rompis aŭ elradiĝis multajn arbojn ĉi tie. Ĝi estas pro la uragano "Ike" (AJk) kiu bategis la Gulfo de Meksikio, sed mi loĝas pli ol mil kilometroj for de la marbordo. Ĉie oni trovas rompitajn branĉojn, aŭ pecojn de dom-kovraĵoj kiujn forportis la vento.





[1383] Re:[1382] ventego Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/09/29(Lun) 09:45  

Mi rememoris, ke antaŭ ĉ. 20 jaroj mezgranda tajfuno trapasis ĝuste mian urbon. Tiutempe la ventego forblovis tegolojn de tegmentoj kaj rompis arbegon de la sanktejo en mia najbaraĵo.

> Ventego rompis
> cent-jaran acerarbon.
> ligneroj flugis



[1384] obtuze bruas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/09/30(Mar) 22:43  

obtuze bruas
vagonaro trenata —
malvarma pluvo



[1385] pensoj ekĝermaj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/10/03(Ven) 00:21  

pensoj ekĝermaj
sed neniam maturaj —
skvama ciruso



[1386] aŭtuno Aŭtoro: ĉojo Dato: 2008/10/05(Dim) 10:17  

flavas folioj
sub la griza ĉielo —
plezuro falas



[1387] Re:[1386] aŭtuno Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/10/07(Mar) 20:58  

Certe vi estas en bela sezono. En mia regiono folioj nur iomete ekkoloriĝas.

> flavas folioj
> sub la griza ĉielo —
> plezuro falas



[1388] knabetoj saltas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/10/07(Mar) 22:42  

knabetoj saltas,
kaŝante sin, trakuras —
kosmosa kampo

******
kosmoso: La genro _Cosmos_ de unujaraj herboj el asteracoj. La specio _Cosmos bipinnatus_ estas plej ofta en Japanio.



[1389] ĝisfunde blua Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/10/08(Mer) 23:04  

ĝisfunde blua,
profunda la ĉielo —
kosmosa kampo



[1390] Sen titolo Aŭtoro: ĉojo Dato: 2008/10/10(Ven) 05:34  

biciklas knabo
al cielo malalta —
kosmosa pado


[1391] ridetoj marŝas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/10/12(Dim) 23:07  

ridetoj marŝas
kune kun festoĉaro —
ja skombra nubo

*****
skombra nubo = alinomo de ciruskumuluso, kiu similas al dorsaj makuloj de skombro. aŭtuna sezonvorto.



[1392] ginkoj sur strato Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/10/19(Dim) 23:01  

ginkoj sur strato —
pasantoj trempitaj en
ora aero



[1393] kornikoj grakas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/10/22(Mer) 00:07  

kornikoj grakas,
plenrajte ĉion bekas —
aŭtunvespero



[1394] paĝon post paĝo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/10/27(Lun) 23:11  

paĝon post paĝo
rakonto pri mirlando —
ginko zenitas



[1395] vento karesas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/11/01(Sab) 22:57  

vento karesas
du-tri harojn sur vango —
kosmosa kampo



[1396] ankaŭ ĉi-jare Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/11/05(Mer) 22:07  

ankaŭ ĉi-jare
la ruĝa pirakanto
regalas birdojn



[1397] ekvintra tago Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/11/08(Sab) 23:09  

ekvintra tago —
jam sur la avenuo
alia lumo



[1398] Sentitola Aŭtoro: jOmO Dato: 2008/11/17(Lun) 20:39  

Ĝojkri’ infana
Al la lernej’ irante
Kaj lasta varmec’



[1399] Re:[1398] Bonvenon! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/11/19(Mer) 18:05  

Dankon, jOmO, pro via kontribuo. Hodiaŭ ĉi tie en mia regiono estis vera vintra malvarmo.

> Ĝojkri’ infana
> Al la lernej’ irante
> Kaj lasta varmec’



[1400] el Siberio Aŭtoro: Vastalto Dato: 2008/11/22(Sab) 23:39  

el Siberio
arope trans la maro
gruoj kuraĝaj



Arkivo : Hajko en Esperanto (1201 - 1400)
[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
Afiŝejo: Hajko en Esperanto