Arkivo : Hajko en Esperanto (2201 - 2400)

[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi

[2201] nokto longiĝas Aŭtoro: verbum Dato: 2010/10/16(Sab) 06:08  

nokto longiĝas,
luno en hela ĉiel'...
ĉiuj rapidas


[2202] amas fileton Aŭtoro: akvo Dato: 2010/10/16(Sab) 17:00  

amas fileton...
matena sun' al ĉambro
ĝardenet' flava


[2203] kafa vaporo Aŭtoro: verbum Dato: 2010/10/17(Dim) 12:52  

la okulharoj
lumas en aŭtuna sun' ...
kafa vaporo


[2204] vintra aero Aŭtoro: akvo Dato: 2010/10/23(Sab) 14:01  

post je la 3-a
kutimas vekiĝi nu...
vintra aero


[2205] bunta herbejo Aŭtoro: verbum Dato: 2010/10/24(Dim) 22:12  

bunta herbejo...
rapide anhelante
pro pena kurad'


[2206] radŝpiniloj de bicikl' Aŭtoro: verbum Dato: 2010/10/27(Mer) 18:18  

aŭtuna maten'...
radŝpiniloj de bicikl'
haste ruliĝas


[2207] mordante pomon Aŭtoro: verbum Dato: 2010/10/30(Sab) 12:53  

mordante pomon
mi daŭre atendas vin...
pluva vespero



[2208] fileto kuras Aŭtoro: akvo Dato: 2010/10/31(Dim) 16:04  

fileto kuras
ĉambron kaj ĉambron vigre...
flava folio


[2209] Re:[2187] Sen titolo Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/11/02(Mar) 23:47  

Mi gratulas al vi, Elizabeta!

> Junio 2010
>
> Junia frosto,
> Triste tremas la plantoj.
> Suno sin kaŝas.
>
> Tridekkvar gradoj:
> Svenas plantoj, la natur'
> Pluvon sopiras.
>
> Pluvas, pluvegas.
> Jen ĉielaj kanaloj
> Elverŝas akvon.
>
> Pluvas, pluvegas.
> La vento furiozas,
> Arbojn elteras.
>
> Pluvas, pluvegas.
> Ŝtonoj en akvon dronas.
> Etas la homo.
>
> Pluvas, pluvegas.
> Inundo ĉion kovras.
> Sunon ni sopiras.


[2210] Memoro Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/11/03(Mer) 00:07  

lumantaj floroj
sur verdo de folioj -
somera vesto


[2211] Momento Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/11/04(Ĵaŭ) 01:31  

foli' kolora
zigzagas al la tero -
amiko fora


[2212] Aŭ...tuno Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/11/06(Sab) 00:24  

vintriĝos baldaŭ
tuno da ĉielgrizo
pezas sur branĉoj


[2213] Silento novembra Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/11/06(Sab) 00:57  

via silento -
pli ol mil laŭtaj krioj,
novembra tempo

dein Schweigen sagt mehr
als tausend laute Schreie,
Novemberzeit

your silence is telling
more than one thousand loud cries,
time of november


[2214] Ho...maro Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/11/06(Sab) 01:30  

dancas folioj
kaj la maro karesas
mian animon


[2215] lunon ne vidas Aŭtoro: akvo Dato: 2010/11/06(Sab) 13:30  

akvo gutas de
ĉiel' ekde hieraŭ...
lunon ne vidas


[2216] Novembra pluvo Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/11/06(Sab) 17:46  

novembra pluvo
frapetas mian frunton
infanmemoroj

Novemberregen
tropfend klopfen an die Stirn
Erinnerungen


[2217] Oraj folioj Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/11/06(Sab) 18:04  

oraj folioj
forŝirite falintaj...
muĝa paŝbruo

goldene Blätter
abgerissen, gefallen...
Rauschen der Schritte


[2218] Mistera horo Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/11/06(Sab) 18:09  

misteras ĉi hor'
nek aŭtuno, nek vintro,
nek tago, nek nokt'


[2219] Senvorte Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/11/06(Sab) 18:57  

okulrigardo -
varmigaj sunradioj
ja certe baldaŭ


[2220] Foliodanco Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/11/07(Dim) 18:06  

foliodanco...
miaj okuloj sekvas
de skribotablo


[2221] Re:[2220] Foliodanco Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/11/07(Dim) 18:21  

Mi ĝojas, ke vi pli hajkumas lastatempe.
Tiu ĉi peco plaĉas al mi.

> foliodanco...
> miaj okuloj sekvas
> de skribotablo


[2222] karaj folioj Aŭtoro: verbum Dato: 2010/11/07(Dim) 22:41  

pro melankoli',
ĉu tiel koloriĝas,
karaj folioj?


[2223] malnova templo Aŭtoro: verbum Dato: 2010/11/07(Dim) 22:51  

malnova templo ...
falfoliaj punktadoj
voje pleniĝas


[2224] ardezbluaj gradiĝoj Aŭtoro: verbum Dato: 2010/11/07(Dim) 22:53  

serena aŭtun'...
ardezbluaj gradiĝoj
en ĉen' de montoj


[2225] kuradsono forpasis Aŭtoro: verbum Dato: 2010/11/10(Mer) 00:21  

en atletikej'
kuradsono forpasis ...
aŭtuna luno


[2226] .................. Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/11/10(Mer) 08:50  

la jaro lacas,
krepuske mi ekhajkas...
sen scii kaŭzon


[2227] farbito velkis Aŭtoro: verbum Dato: 2010/11/10(Mer) 11:27  

farbito velkis...
la semoj maturiĝas
kaj maturiĝas

* (farbito = morning glory)


[2228] duona luno Aŭtoro: akvo Dato: 2010/11/11(Ĵaŭ) 13:22  

pluvo kun ombrel'
piediras post labor'...
duona luno


[2229] ja nekapteble! Aŭtoro: verbum Dato: 2010/11/13(Sab) 15:39  

aŭtuna ĉiel' ...
ludas flirtantaj muŝoj,
ja nekapteble!

[Flirtantaj muŝoj estas malgrandaj nigraj makuloj, kiuj oni vidas ene la okulo.]


[2230] vojaĝo Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/11/16(Mar) 07:20  

Ho festu tiun
vojaĝon specialan:
la vivon vian


[2231] ................................. Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/11/16(Mar) 07:26  

Ĉu flor' post falo
reŝvebas al la branĉo?
Ha, papilio!

Arakida Moritake


[2232] nur ruĝfolioj ŝvebas Aŭtoro: verbum Dato: 2010/11/18(Ĵaŭ) 22:43  

vespera krepusk'...
nur ruĝfolioj ŝvebas
en senlima spac'


[2233] papagetoj ame... Aŭtoro: akvo Dato: 2010/11/20(Sab) 17:12  

aŭtuna pluvo...
papagetoj ame kisas
en mia kaĝo


[2234] vualaj nuboj Aŭtoro: verbum Dato: 2010/11/21(Dim) 11:28  

sub la plenluno,
vualaj nuboj fluas...
aŭtuna solec'


[2235] meznokte iris... Aŭtoro: akvo Dato: 2010/11/27(Sab) 13:05  

meznokte iris
al kuirejo por akvo...
lunon mi vidas


[2236] peza de sonĝo... Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/11/28(Dim) 09:12  

peza de sonĝo
mi lante eldormiĝas -
neĝblanka mondo


[2237] jam decembras... Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/12/01(Mer) 08:30  

jam decembras nun
kaj Vastalto ne hajkis -
kio okazis?


[2238] Re:[2237] jam decembras... Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/12/01(Mer) 09:38  

sezonoj pasis
kun rutinaj okupoj...
ĉiel' decembra

Dankon, amiko!

> jam decembras nun
> kaj Vastalto ne hajkis -
> kio okazis?


[2239] Vivi... Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/12/02(Ĵaŭ) 01:50  

vivi signifas
sin movi kaj ŝanĝi
kiel la akvo


[2240] Frostgriza... Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/12/02(Ĵaŭ) 01:56  

frostgriza mondo;
neniu neĝkristalo
rompas la triston


[2241] Surhaŭte Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/12/02(Ĵaŭ) 02:35  

someran venton
plu sentas mi surhaŭte,
kaj ne forgesos...


[2242] falfolia ĝem'... Aŭtoro: verbum Dato: 2010/12/02(Ĵaŭ) 13:56  

falfolia ĝem'...
vaganto en la vivo
ploras senvoĉe


[2243] Kiso Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/12/04(Sab) 02:52  

guto pluva,
kiso kun pasio -
guto suna



[2244] Sen titolo Aŭtoro: akvo Dato: 2010/12/05(Dim) 04:16  

post longa labor'
aĉetis harmonikon...
luna radio


[2245] vintra sereno Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/12/09(Ĵaŭ) 22:30  

vintra sereno...
super ŝtala trabaro
nubeto sola



[2246] ................... Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/12/11(Sab) 17:29  

neĝas el alto,
neĝas, neĝadas daŭre -
danco sen halto


[2247] famili' Aŭtoro: akvo Dato: 2010/12/11(Sab) 18:09  

maten' dimanĉe
famili' kune manĝas...
ĝardenet' blanka


[2248] marteloj sonas Aŭtoro: Vastalto Dato: 2010/12/13(Lun) 23:33  

marteloj sonas
tra plektitaj fertraboj...
vintra sunlumo


[2249] ................... Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/12/14(Mar) 00:44  

nun akvofalo
la vivon lante perdas -
glacia vintro


[2250] vintora pluveto... Aŭtoro: verbum Dato: 2010/12/14(Mar) 09:14  

vintra pluveto...
al la sensenta mano,
kruele frapas



[2251] ........................... Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/12/14(Mar) 18:51  

lumado pala
tra la trabaro ponta -
frostnokta luno


[2252] Kristnaska kanto Aŭtoro: verbum Dato: 2010/12/14(Mar) 21:57  

Kristnaska kanto
ŝvebas el olda radi' ...
aroma teo



[2253] spirito varmas Aŭtoro: limako Dato: 2010/12/15(Mer) 09:43  

malgraŭ la vintro, ĉe la samideanoj... spirito varmas


[2254] Por limako Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/12/16(Ĵaŭ) 05:59  

malgraŭ Esperanto
inter samideanoj
regas kvereloj


[2255] frosta aer' Aŭtoro: akvo Dato: 2010/12/18(Sab) 13:42  

jen luno blanka
frosta aer' de buŝo...
nu, hejma lumo


[2256] .................... Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/12/18(Sab) 19:57  

matena suno
kisas tegmentan neĝon -
kristala brilo


[2257] ..................... Aŭtoro: Ursido Dato: 2010/12/20(Lun) 09:47  

vespero vintra,
sep homoj kaj kandelo -
gutgutas vortoj


[2258] vintra ĉielo Aŭtoro: verbum Dato: 2010/12/24(Ven) 06:01  

vintra ĉielo...
kiam mi retruniĝis,
jen fluganta korv'


[2259] sankta... Aŭtoro: akvo Dato: 2010/12/25(Sab) 19:58  

venis kristnasko
al pollando hodiaŭ...
sankta jezuo


[2260] tranĉa tenebro... Aŭtoro: verbum Dato: 2010/12/25(Sab) 21:07  

tranĉa tenebro...
vintra luno eltenas
izolitecon


[2261] oh! Aŭtoro: akvo Dato: 2010/12/26(Dim) 22:01  

en la kristnasko
mi preparis suŝi-on...
oh, kun famili'



[2262] lunlumo verŝas Aŭtoro: verbum Dato: 2010/12/27(Lun) 17:09  

lunlumo verŝas,
superregas tenebron...
pasas decembro


[2263] roso Aŭtoro: Hirundo Dato: 2010/12/29(Mer) 12:21  

jorneskas -
anke en la sek folii
la brilo dil roso

tagiĝas
ankaŭ je la sekaj folioj
la brilo de la roso


[2264] hejma,,, Aŭtoro: akvo Dato: 2010/12/31(Ven) 13:09  

amaso da neĝ'
malvarmega aero...
hejma varmeco


[2265] de ĉiel' Aŭtoro: akvo Dato: 2011/01/06(Ĵaŭ) 14:46  

neĝoj de ĉiel'
sveno en blankaj neĝoj...
tagiĝa lumo


[2266] Ĉu renga? Aŭtoro: Antonio Dato: 2011/01/08(Sab) 04:12  

Saluton karaj amikoj,

mi kiel vi skribas haijkojn. Ĉu estis posibla skribi "renga" inter kvar personi? Esus bonega por ĉiu, ĉu ne? Mi ne scias ĉu ja estas renga en Esperanto.

Amike, Antonio.

dumnokte@yahoo.es


[2267] rennga Aŭtoro: akvo Dato: 2011/01/08(Sab) 14:00  

Saluton, Antonio.

Mi ne bone konas pri renga.
Sed mi komprenas ke renga ne estas hajko.
Kaj ĉitie estas por hajkumado, tiel mi supozas.


kore, akvo


[2268] tason da teo Aŭtoro: akvo Dato: 2011/01/08(Sab) 14:11  

meznokte staras
por komenci hodiaŭ...
tason da teo


[2269] degelo de neĝo Aŭtoro: akvo Dato: 2011/01/09(Dim) 03:07  

degelo de neĝo...
kun edzino aĉetas
por vivo nuna


[2270] Re:[2267] rennga Aŭtoro: Antonio Dato: 2011/01/09(Dim) 10:24  

Saluton!

Ĉu vi povas sendi mesaĝon al mi? Mi volas demandi ion pri la nuna hajko en Esperanto kaj en Japonujo por Hispana gazeto pri Hajko.

Amike, Antonio.


[2271] Re:[2270] [2267] rennga Aŭtoro: akvo Dato: 2011/01/09(Dim) 11:18  

Saluton, Antonio.

Mi ne konas pri nuna hajko nek en Esperanto kaj nek en japanujo.
Cetere mi loĝas en pollando kaj jam longe ne revenis al japanio.


kore, akvo

> Ĉu vi povas sendi mesaĝon al mi? Mi volas demandi ion pri la nuna hajko en Esperanto kaj en Japonujo por Hispana gazeto pri Hajko.
>



[2272] Re:[2266] Ĉu renga? Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/01/11(Mar) 19:06  

Saluton, Antonio!

Eble vi scias, ke hajko kaj renko (rengao) estas tre proksimaj sed ne samaj du literaturaj ĝenroj. Mi multe versas en hajko sed ne en renko.
Fakte jam ekzistas kelkaj verkoj (tradukitaj aŭ originalaj) de renko en Esperanto.
Ekz. http://groups.yahoo.com/group/Japaneskoj/message/281

Provu viziti la hajko-grupon en Ipernitio, kaj vi trovus interesitojn pri renko.
http://www.ipernity.com/group/bukedo-hajkoj

Amike


> Saluton karaj amikoj,
>
> mi kiel vi skribas haijkojn. Ĉu estis posibla skribi "renga" inter kvar personi? Esus bonega por ĉiu, ĉu ne? Mi ne scias ĉu ja estas renga en Esperanto.
>
> Amike, Antonio.
>
> dumnokte@yahoo.es


[2273] en mian koron Aŭtoro: verbum Dato: 2011/01/13(Ĵaŭ) 15:00  

vintra ĉielo ...
envenu! karaj hajkoj
en mian koron



[2274] mi trinkas akvon Aŭtoro: akvo Dato: 2011/01/15(Sab) 13:44  

mi trinkas akvon...
pluvas ekstere nokte
lunon ne vidas


[2275] Mi trinkas vinon Aŭtoro: Steven K. SMITH Dato: 2011/01/17(Lun) 07:52  

Mi trinkas vinon,
la steloj brilas super
la virga neĝo.


[2276] blue serene Aŭtoro: verbum Dato: 2011/01/17(Lun) 22:54  

eĉ tage de vintr'
la ĉiel' tinkturiĝas
blue serene


[2277] jen... Aŭtoro: akvo Dato: 2011/01/22(Sab) 16:31  

radio-sendo
de varsovia vento...
jen, Esperanto

http://www.podkasto.net/


[2278] tra fenestro... Aŭtoro: akvo Dato: 2011/01/23(Dim) 02:05  

neĝas ekstere
tra fenestro blanka...
balado pola


[2279] iro malvigla Aŭtoro: verbum Dato: 2011/01/25(Mar) 16:30  

iro malvigla
tirante la biciklon...
jen vintra luno


[2280] matena teo Aŭtoro: akvo Dato: 2011/01/29(Sab) 14:42  

matena teo...
memoro infaneca
suno radia


[2281] frostantan gruon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/02/02(Mer) 22:56  

frostantan gruon
sub sia brako, patro
ellasas larmojn



[2282] vintra venteto... Aŭtoro: verbum Dato: 2011/02/03(Ĵaŭ) 11:03  

vintra venteto...
grincanta pendolilo,
ho! knaboj ridas


[2283] varmeta aer' Aŭtoro: akvo Dato: 2011/02/05(Sab) 19:54  

varmeta aer'
ventas forte kun blovo...
ploranta bebo


[2284] teni ogridon Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/02/06(Dim) 23:39  

teni ogridon
en la sino... printempo
noma en strato



[2285] trafika signal' Aŭtoro: verbum Dato: 2011/02/12(Sab) 00:01  

trafika signal'
dancas palpebrumante ...
nokto de vintro


[2286] matena suno Aŭtoro: akvo Dato: 2011/02/12(Sab) 17:08  

matena suno
ĝardenet' iom blanka...
teo varmeta


[2287] glason da akvo Aŭtoro: akvo Dato: 2011/02/19(Sab) 15:04  

en ĝardenet' mi
vidas neĝon blanka...
glason da akvo


[2288] daŭre murmuri Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/02/20(Dim) 21:41  

daŭre murmuri
al ekrano kolora...
malvarm' restanta



[2289] matena oro Aŭtoro: popla Dato: 2011/02/21(Lun) 16:41  

suna radio
en frostega mateno
krokusa oro...



[2290] Re:[2289] matena oro Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/02/21(Lun) 18:00  

Bonvenon kaj dankon pro via kontribuo.

> suna radio
> en frostega mateno
> krokusa oro...



[2291] vitraj rebriloj Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/02/21(Lun) 21:14  

vitraj rebriloj
en la kutima strato...
tago jam longa



[2292] longa nokto Aŭtoro: popla Dato: 2011/02/22(Mar) 21:10  

demand' respondo...
ŝakludante senfine
l' reĝino timas


[2293] printempo disradias Aŭtoro: verbum Dato: 2011/02/22(Mar) 23:08  

ho, Fuĵi-Monto!...
printempo disradias
el via intern'


[2294] ja varma tago Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/02/23(Mer) 23:49  

ja varma tago...
ritme repufetiĝas
ventro de kato



[2295] katida varmo Aŭtoro: popla Dato: 2011/02/24(Ĵaŭ) 16:37  

malvarmaj fingroj
en katida hararo
fine ne solaj...


[2296] printempo disradias Aŭtoro: verbum Dato: 2011/02/24(Ĵaŭ) 22:39  

ho! Fuĵi-Monto...
printempo disradias
el via sento


[2297] tago jam longa... Aŭtoro: verbum Dato: 2011/02/26(Sab) 06:30  

tago jam longa...
tiu ĉielo certe
mia havaĵo

*"tago jam longa" estas bona sezonvorto de printempo. Mi ŝatas ĝin. Bonvolu instrui ankoraŭ aliajn al ni.


[2298] minus 19 nun Aŭtoro: akvo Dato: 2011/02/26(Sab) 16:26  

nokto jam finas
mi malfermas kurtenon...
minus 19 nun


[2299] matena kafo Aŭtoro: popla Dato: 2011/02/28(Lun) 03:39  

varmega kafo...
en misvekita kapo
maten' vekiĝas


[2300] ... Aŭtoro: popla Dato: 2011/02/28(Lun) 22:11  

kiel papili'
via vort' elfolias...
sensa kareso


[2301] degelo venis... Aŭtoro: verbum Dato: 2011/03/04(Ven) 21:59  

degelo venis...
la roja kanto lirlas
ja ĝoje, hura!


[2302] vintra oranĝo Aŭtoro: popla Dato: 2011/03/05(Sab) 03:07  

oranĝo brila
horizonto nebula...
vintra vespero


[2303] je la kvina mi... Aŭtoro: akvo Dato: 2011/03/05(Sab) 05:09  

je la kvina mi
atendas aŭtobuson...
frosta mateno


[2304] printempa vesper'... Aŭtoro: verbum Dato: 2011/03/09(Mer) 07:07  

printempa vesper'...
silueto de arbar',
trankvila tempo


[2305] Sen titolo Aŭtoro: popla Dato: 2011/03/12(Sab) 03:31  

Mia rigardo kaj pensoj estas hodiaŭ turnitaj al Japanujo.
Mi esperas ke vi kaj viaj proksimuloj estas sekuraj....
amike
popla


[2306] Re:[2305] Sen titolo Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/03/12(Sab) 16:16  

Dankon pro via zorgo.
Almenaŭ mi estas en ordo. Mi loĝas en la okcedenta parto de Japanio, kiun ĉi-foja tertremo preskaŭ ne tuŝis.

> Mia rigardo kaj pensoj estas hodiaŭ turnitaj al Japanujo.
> Mi esperas ke vi kaj viaj proksimuloj estas sekuraj....
> amike
> popla



[2307] ve! katastrofo... Aŭtoro: verbum Dato: 2011/03/16(Mer) 22:40  

ve! katastrofo...
ja io diferencas
en printempa vent'


[2308] atendante printempon Aŭtoro: popla Dato: 2011/03/18(Ven) 06:13  

burĝon' timema,
en animoj vunditaj
veku esperon!



[2309] ... Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/03/18(Ven) 18:12  

printempo tia -
tro trista por ekplori
silento stranga


[2310] jen koraka larm' Aŭtoro: verbum Dato: 2011/03/19(Sab) 00:30  

hieraŭa ĝerm'
hodiaŭ jam perdiĝis...
jen koraka larm'


[2311] abio Aŭtoro: akvo Dato: 2011/03/19(Sab) 19:03  

malsana mia
abio korea jen...
pluvo malvarma


[2312] printempa pluvo Aŭtoro: popla Dato: 2011/03/19(Sab) 20:26  

printempa pluvo...
gut' desegnas sur vitroj
pens' disfluemajn...


[2313] kunfandante la larmon Aŭtoro: verbum Dato: 2011/03/21(Lun) 16:29  

printempa pluvo...
kunfandante la larmon,
lavu la teron


[2314] neniopova Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/03/21(Lun) 18:39  

neniopova
nur gape, spirdetene...
printempa koto



[2315] cikonio... Aŭtoro: popla Dato: 2011/03/26(Sab) 03:21  

cikoni' ruĝkrura
fierpaŝanta tra kampo...
hejme denove


[2316] jen... Aŭtoro: akvo Dato: 2011/03/26(Sab) 15:33  

jen 27mil da
personoj malaperis...
pigo, kien vi?


[2317] tri, kvar ekfloras Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/03/27(Dim) 14:36  

tri, kvar ekfloras...
en printempa sunlumo
burĝonoj pufaj



[2318] momente ruĝe Aŭtoro: verbum Dato: 2011/03/29(Mar) 21:46  

momente ruĝe
printempa vesper' venas...
la urbet' lumas


[2319] printempo Aŭtoro: akvo Dato: 2011/04/02(Sab) 13:37  

verdaj folioj
aperas kun floroj...
pigo alflugis


[2320] lerneja korto Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/04/13(Mer) 22:23  

lerneja korto
kun voĉoj kaj sunlumo...
plenfloraj kolzoj



[2321] l'ombro longiĝas Aŭtoro: verbum Dato: 2011/04/14(Ĵaŭ) 21:31  

l'ombro longiĝas,
disfaldante la brakojn...
sakura vesper'


[2322] neklara luno Aŭtoro: akvo Dato: 2011/04/16(Sab) 14:09  

vespera suno
kutime jam estis nokto...
neklara luno


[2323] viva etero! Aŭtoro: verbum Dato: 2011/04/16(Sab) 17:15  

kara sakuro...
via momenta belec' ,
viva etero!


[2324] serena sakur'... Aŭtoro: verbum Dato: 2011/04/21(Ĵaŭ) 05:02  

serena sakur'...
fermante la okulojn,
viro zumkantas



[2325] kun famili' Aŭtoro: akvo Dato: 2011/04/23(Sab) 15:21  

matena suno
en ĉambro kun famili'...
verda folio


[2326] matena terno Aŭtoro: verbum Dato: 2011/04/26(Mar) 11:50  

matena terno...
diras mia edzino,
"ne polenozo!"


[2327] en la mateno Aŭtoro: akvo Dato: 2011/04/30(Sab) 14:03  

en la mateno
post tuso faras tuson...
tulipoj floras


[2328] maja ĉielo... Aŭtoro: verbum Dato: 2011/05/04(Mer) 06:34  

maja ĉielo...
juna korvo ekflugas
sola rapide



[2329] optimisma tag'... Aŭtoro: verbum Dato: 2011/05/07(Sab) 05:38  

optimisma tag'...
bona odoro ŝvebas
sur la manĝotabl'



[2330] 5-a de majo Aŭtoro: akvo Dato: 2011/05/08(Dim) 02:31  

5-a de majo
naskiĝtago de filo...
pigo alflugis


[2331] ĥoro de ranoj Aŭtoro: verbum Dato: 2011/05/09(Lun) 17:26  

ĥoro de ranoj...
mia sento kun kara,
pasinta memor'



[2332] maja pluveto... Aŭtoro: verbum Dato: 2011/05/11(Mer) 14:33  

maja pluveto...
eĉ se malsekiĝante,
ĝoja momento


[2333] efemera kvieto Aŭtoro: popla Dato: 2011/05/11(Mer) 15:41  

sur suna radi'
papilio ripozas....
silentu urbo!


[2334] kvara matene... Aŭtoro: popla Dato: 2011/05/11(Mer) 17:12  

kvara matene...
revante dolĉajn sonĝojn
viro sendormas...


[2335] anasa familio Aŭtoro: verbum Dato: 2011/05/14(Sab) 08:05  

zigzage marŝas
anasa familio...
suna rideto



[2336] ho, majo mia Aŭtoro: akvo Dato: 2011/05/14(Sab) 14:29  

suna vetero
vento blovas agrable...
ho, majo mia


[2337] svaga ĉielo... Aŭtoro: verbum Dato: 2011/05/17(Mar) 23:51  

svaga ĉielo...
subite maja pluvo,
fulmo ekbrilas


[2338] profunde spiri Aŭtoro: verbum Dato: 2011/05/18(Mer) 06:54  

maja mateno...
ek streĉante la brakon,
profunde spiri


[2339] floroj de majo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/05/20(Ven) 07:59  

floroj de majo
elradias esperon
tie por vivi


[2340] somero Aŭtoro: akvo Dato: 2011/05/21(Sab) 12:12  

somervestitaj
homoj iras la straton...
verda ĝardenet'


[2341] verda arto Aŭtoro: popla Dato: 2011/05/23(Lun) 02:45  

novaj poreoj
rond' da verdaj rondetoj
art' per tranĉilo!


[2342] nura hajko sed hajko Aŭtoro: verbum Dato: 2011/05/23(Lun) 10:12  

ja mallonga nokt'...
nura hajko sed hajko,
mia murmuro


[2343] la lasta buso Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/05/24(Mar) 03:16  

noktmezo paca
la lasta buso hejmen
ho kiel laca


[2344] hajkum' Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/05/24(Mar) 03:21  

verbum' sendorma
hajkhajkas hajkas hajkas
murmur' enorma


[2345] kakao beata Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/05/24(Mar) 04:09  

kakaa grajno
dissolvas sin beata
en ŝokolado


[2346] l' azaleo en pluvo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/05/24(Mar) 16:44  

ruĝa kaj verda ...
l' azaleo en pluvo
bele kontrastas


[2347] somera vento... Aŭtoro: verbum Dato: 2011/05/27(Ven) 21:32  

somera vento...
aŭskultu tiun voĉon
ja tra la arboj


[2348] monedo Aŭtoro: akvo Dato: 2011/05/28(Sab) 16:22  

varma somero
akvo sub la piedoj...
monedo alflugis


#monedo : Speco de korvo, malpli granda ol korniko, kun helgriza nuko
(Corvus monedula).


[2349] spegulaj flakoj Aŭtoro: verbum Dato: 2011/05/30(Lun) 22:26  

spegulaj flakoj...
jen somera ĉielo
sur la voj' post pluv'


[2350] Re:[2341] verda arto Aŭtoro: matenbirdo Dato: 2011/06/02(Ĵaŭ) 02:55  

> novaj poreoj
> rond' da verdaj rondetoj
> art' per tranĉilo!

belega, ĉarma :)


[2351] matenbirdo Aŭtoro: popla Dato: 2011/06/06(Lun) 15:50  

mateno griza...
vekanta mian tagon
alaŭda kanto...


[2352] junia vesper' Aŭtoro: verbum Dato: 2011/06/07(Mar) 21:47  

unu blanka lamp'
izole en krepusko...
junia vesper'


[2353] hirundo sur la markez' Aŭtoro: verbum Dato: 2011/06/10(Ven) 06:11  

fervore pepas
hirundo sur la markez'...
takte la bekojn



[2354] ho,ho! Aŭtoro: akvo Dato: 2011/06/11(Sab) 16:02  

nu, ruĝaj rozoj
floras bele en mia
ĝardenet', ho,ho!



[2355] hotujnio apud voj' Aŭtoro: verbum Dato: 2011/06/12(Dim) 07:08  

triste fetoras
hotujnio apud voj'...
erimita dign'


[2356] ..................... Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/06/16(Ĵaŭ) 01:50  

rehejme...
birdoj kantas
alie


[2357] Responde al Verbum :) Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/06/16(Ĵaŭ) 02:10  

juni-aŭrore
hirundoj sub tegmento -
stakata kanto



[2358] funebraj ombroj flugas Aŭtoro: verbum Dato: 2011/06/17(Ven) 18:45  

junia guto ...
funebraj ombroj flugas
sovaĝanasoj



[2359] Re:[2355] hotujnio apud voj' Aŭtoro: verbum Dato: 2011/06/18(Sab) 09:56  

> triste fetoras
> hotujnio apud voj'...
> erimita dign'
[ erimita dign' -> ermita digno ]

triste fetoras
hotujnio apud voj'...
ermita digno



[2360] la blanka suno Aŭtoro: verbum Dato: 2011/06/21(Mar) 22:23  

la blanka suno
sur vualo kuranta ...
pluva sezono



[2361] ................... Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/06/22(Mer) 03:25  

Kun nubokrono
la suno rolas gaste -
juniaj pluvoj


[2362] ..................... Aŭtoro: Ursido Dato: 2011/06/23(Ĵaŭ) 02:02  

somerhumoro -
sum' de sendormaj pensoj
kaj fulmotondroj




[2363] jen taŭra rano Aŭtoro: verbum Dato: 2011/06/24(Ven) 06:21  

jen taŭra rano
sur asfalto malseka ...
kuŝi en morto


[2364] kiel... Aŭtoro: akvo Dato: 2011/06/25(Sab) 22:53  

jen, ruĝaj rozoj
kiel de mia sango...
tagmeza suno


[2365] falakva sprajo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/06/26(Dim) 10:46  

falakva sprajo
milde tuŝas la vangon...
kies do larmoj?


[2366] Absurdaĵo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/07/01(Ven) 11:26  

herba taglibro: Absurdaĵo absorbas la koron... hajko
http://t.co/ys2SMDS


[2367] segildentaj tegmentoj Aŭtoro: verbum Dato: 2011/07/04(Lun) 23:54  

julia luno...
segildentaj tegmentoj
ploras solece



[2368] en mil verdaj, arbaro... Aŭtoro: verbum Dato: 2011/07/09(Sab) 22:54  

totoro ludas
en mil verdaj, arbaro ...
siesta sonĝo

*Totoro estas arbara spirito en la filmo "Mia najbaro Totoro".


[2369] somera bluo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/07/11(Lun) 15:51  

somera bluo
trans flirtanta kurteno ...
arde trankvile


[2370] cikada ŝelo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/07/12(Mar) 23:03  

cikada ŝelo
plenas de nenieco ...
pezo sen pezo


[2371] somera luno! Aŭtoro: verbum Dato: 2011/07/14(Ĵaŭ) 23:07  

somera luno! ...
silente vi sekvas min,
mi postiras vin.


[2372] logantaj ombroj Aŭtoro: verbum Dato: 2011/07/18(Lun) 04:48  

cikada ĥoro ...
kontrasto profundiĝas,
logantaj ombroj


[2373] kun la intenco liberiĝi Aŭtoro: verbum Dato: 2011/07/18(Lun) 18:54  

kun la intenco
liberiĝi ... mi manĝas
krudan kukumon


[2374] freŝa somero Aŭtoro: verbum Dato: 2011/07/19(Mar) 08:17  

se murmuri nur
vorton nomatan "neĝo" ...
freŝa somero


[2375] cikadoj ĉesis ĉirpi... Aŭtoro: verbum Dato: 2011/07/26(Mar) 22:25  

tute senkaŭze
cikadoj ĉesis ĉirpi...
tima momento



[2376] "jen mi estas, mi vivas" Aŭtoro: verbum Dato: 2011/07/29(Ven) 06:34  

ĉu ĝi eldiras?
"jen mi estas, mi vivas"...
cikada voĉo


[2377] vagante tra tombejo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/07/31(Dim) 17:43  

someraj herboj ...
vagante tra tombejo,
legi surskribojn



[2378] balta haringo Aŭtoro: verbum Dato: 2011/08/02(Mar) 15:45  

siesta sonĝo...
balta haringo gustas
je norda lando


[2379] tajfuno venis Aŭtoro: verbum Dato: 2011/08/06(Sab) 05:06  

tajfuno venis...
ĉefrolula vizaĝo
sur vetermapo



[2380] Re:[2379] tajfuno venis Aŭtoro: verbum Dato: 2011/08/06(Sab) 14:46  

> tajfuno venis...
> ĉefrolula vizaĝo
> sur vetermapo
>
tajfuno venis...
direktanta vizaĝo
sur vetermapo

Se diri honeste mi hezitis inter "direktanta vizaĝo" kaj "ĉefrolula vizaĝo". Sed tamen, dum matena trotado mi inspiriĝis...




[2381] fabrikaj tuboj Aŭtoro: verbum Dato: 2011/08/08(Lun) 22:11  

fabrikaj tuboj
ruĝe rustas implike ...
jen densaj herboj


[2382] Re:[2380] [2379] tajfuno venis Aŭtoro: verbum Dato: 2011/08/10(Mer) 21:26  

> tajfuno venis...
> direktanta vizaĝo
> sur vetermapo
>
> Se diri honeste mi hezitis inter "direktanta vizaĝo" kaj "ĉefrolula vizaĝo". Sed tamen, dum matena trotado mi inspiriĝis...
>
>
tajfuno venis...
direktanta konduto
sur vetermapo

Denove mi hezitsis. Estas vere, ke kio okazis jam du fojojn povas okazi denove. Oni diras, "Du fojojn sensukcese sed ĉe la tria sukcese".





[2383] Re:[2382] [2380] [2379] tajfuno venis Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/08/10(Mer) 21:48  

Kion kaj al kio direktas la vizaĝo?
Kion kaj al kio direktas la konduto?
Mi ne povas diveni.

> > tajfuno venis...
> > direktanta vizaĝo
> > sur vetermapo
> >
> > Se diri honeste mi hezitis inter "direktanta vizaĝo" kaj "ĉefrolula vizaĝo". Sed tamen, dum matena trotado mi inspiriĝis...
> >
> >
> tajfuno venis...
> direktanta konduto
> sur vetermapo
>
> Denove mi hezitsis. Estas vere, ke kio okazis jam du fojojn povas okazi denove. Oni diras, "Du fojojn sensukcese sed ĉe la tria sukcese".
>
>
>


[2384] Re:[2383] Aŭtoro: verbum Dato: 2011/08/12(Ven) 07:31  

> Kion kaj al kio direktas la vizaĝo?
> Kion kaj al kio direktas la konduto?
> Mi ne povas diveni.

Dankon por via kritiko!
La problemo estas, kiel oni povas interpreti la vorton "direktanta" . Mia intenco estis jene. "direktanta" estas "de direktanto". Sed ĉi tiu povas esti miskompreniga uzo de "direktanta".
Ĝenerale participoj estas vortoj, kiuj prezentas agon aŭ staton, sed laŭ speciala regulo skribita participo kun o-finaĵo montras personon. Mia plivastigita interpreto tamen ŝajnis naski la miskomprenon. Mi devis trovi alian rimedon.
Kiel vi bone komprenas, mi ankoraŭ staras sur la vojo de Esperanto-lernado. Bonvole donu al mi plu multe da rimarkoj kaj kritikoj.


[2385] tajfuno venis Aŭtoro: verbum Dato: 2011/08/12(Ven) 08:36  

tajfuno venis...
ridaĉanta vizaĝo
sur vetermapo



[2386] fekundeca somero Aŭtoro: verbum Dato: 2011/08/13(Sab) 08:21  

hajkista ĉaso...
fekundeca somero
ja bardaŭ pasos



[2387] kara ĉapitro Aŭtoro: verbum Dato: 2011/08/15(Lun) 15:05  

somera luno
spegulas sin sur vitro ...
kara ĉapitro


[2388] ho malvarmete! Aŭtoro: verbum Dato: 2011/08/18(Ĵaŭ) 23:54  

ho malvarmete! ...
fontano disradias
voĉon de vento


[2389] somero pasas... Aŭtoro: verbum Dato: 2011/08/22(Lun) 05:32  

somero pasas...
ombro de nokta arbo
venas proksimen


[2390] mateno gutas Aŭtoro: verbum Dato: 2011/08/24(Mer) 06:49  

mateno gutas...
purpuroj de farbito
min kapsalutas


[2391] Someraj Papiloj Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2011/08/24(Mer) 07:25  

Papilioj flirtas
trans floro-ĝardeno.
Somero pasas.


[2392] Re:[2313] kunfandante la larmon Aŭtoro: Steven K. Smith Dato: 2011/08/24(Mer) 07:34  

> printempa pluvo...
> kunfandante la larmon,
> lavu la teron

Kia taŭga penso por la tago kiam fopasis mia patrino.

Mi dankas vin.


[2393] Re:[2392] [2313] Aŭtoro: verbum Dato: 2011/08/24(Mer) 14:03  

> > printempa pluvo...
> > kunfandante la larmon,
> > lavu la teron
>
> Kia taŭga penso por la tago kiam fopasis mia patrino.
>
> Mi dankas vin.

Mi elkore simpatias al vi pro via patino.
Sed, se mia hajko iomete povis konsoli vin, mi estas tre feliĉa.
Hajko povas esti tio, kion ĉiu leganto kreas post kiam la hajko naskiĝis.


[2394] ho, pitoreske Aŭtoro: verbum Dato: 2011/08/24(Mer) 14:12  

ho, pitoreske...
bedaŭrante someron
ventetas friske



[2396] lilioj ekfanfaras Aŭtoro: verbum Dato: 2011/08/31(Mer) 08:54  

trankvila mateno...
lilioj ekfanfaras
sorĉe sen sono


[2397] viglas patrino Aŭtoro: OKADA Humiko Dato: 2011/09/02(Ven) 00:23  

somera varmo
viglas patrino sen ŝanĝ'
dimanĉe maten'


[2398] pluvega tajfun' Aŭtoro: OKADA Humiko Dato: 2011/09/02(Ven) 01:51  

pluvega tajfun'
fulmotondras meznokte
dorma patrino


[2399] blanke lamplumi Aŭtoro: verbum Dato: 2011/09/03(Sab) 22:35  

septembra nokto...
tra cent tremaj folioj,
blanke lamplumi


[2400] Re:[2398] Bonvenon! Aŭtoro: Vastalto Dato: 2011/09/03(Sab) 23:02  

Bonvenon kaj dankon pro via kontribuo!
Mi deziras, ke vi ĝuu hajkumadon.

> pluvega tajfun'
> fulmotondras meznokte
> dorma patrino


Arkivo : Hajko en Esperanto (2201 - 2400)
[1] | [2] | [3] | [4] | [5] | [6] | [7] | [8] | [9] | [10] | [11] | [12] | [13] | [14] | [15]
Afiŝejo: Hajko en Esperanto